Monataj Arĥivoj: Aprilo 2011

Una de Majo. Pensu en la estonteco.

La ekonomia krizo montras ke la kapitalismo ne povas stabile produkti sufiĉe laborpostenojn por ĉiuj. Do temas pri generi tiujn laborpostenojn flanken, nepre sed ekstere la kapitalistsistemo. La sektoroj povas esti, ez.la energiaproduktado, kiel biomaso, biodiezelo . Ni bezonas ke la ŝtato prenas monon el riĉaj tavoloj kaj generi kolektivajn firmaojn. Se generi unuan laborpostenon kostas averaĝe 5000 €, unu miliono laborpostenoj kostas 5000 milionoj €, kies valoro estas malalta rilate al grandegaj monkvantoj kiuj bankojn bezonis/as/os, kaj ŝtatoj donacis/as/os al ili. Timas pri laborpostenoj de laborkreado, ne burokrataĉoj.

Ni ne povas, ni ne devas atendi ke la ekonomia krizo trapasis sen nenion fari. La kapitalisoj ŝatus tion.Ili ne havas problemojn pri laborpostenoj; ankaŭ siaj filoj/parencoj ne havas tiajn problemojn. Ili povas ja atendi. Sed la laboristoj ne povas atendi.

Dum mizero kreskas ĉi tie, riĉ-abundo burĝonas ie, je ia fisk-paradizo!.

Se la kapitalistsistemo ne povas solvi tiun krizon, ĝi eblendu kreadon de kolektiva ekonomia sektoro, ĉar ĉiuj rajtas vivi.

Tiu estas grava temo por tiu Unua de Majo de la XXI jarcento kiu bone sugestas la XIX jarcenton!

Trovu solvojn por tiuj problemoj, antaŭ aliaj nigraj ekstremdekstraj “ideoj” revenas!

Eŭropo, esperanto kaj batalo por minoritataj lingvoj


La ekzisto de Eŭropa Unio, kaj en ĝi tiu de la Eŭro-zono en kiu Eŭro estas komuna valuto, kreas intensajn rilatojn, politikajn, ekonomikajn kaj kulturajn inter la civitanoj de la ŝtatoj aŭ, pli ekzakte, de la hejmlandoj. Bezono pri pontolingvo aperas. La manko de komuna lingvo malfaciligas la konscion pri identiga unueco kiun Eŭropo bezonas por travivi

Nuntempe la angla rolas kiel tiu pontolingvo, sed teĥnike kaj socie maltaŭge. Aliflanke, la angla ne plenumas la minimumajn identecajn kondiĉojn, kiujn la eŭropanoj bezonas. Efektive: kiuj ne apartenas al anglakultura mondo tiuj ne povas akcepti la anglan kiel neŭtralan lingvon. Ĉar oni ne nur bezonas lingvon por interkomunikado sed por ke ĝi okazu laŭ plena egaleco. La fakto, ke Anglio elstaras pro sia kontraŭ-eŭropismo kaj sia forta identiĝo kun Usono, igas la anglan lingvon malpli taŭga por tiu celo. Fine, la angla rapide damaĝas la lingvan identecon de la zonoj kie ĝi pleje disvastiĝas; tiel okazas en malgrandaj lingvoj kiaj tiu de la dana aŭ de la nederlanda. Pro la fakto, ke ĝi estas socie elstara, angla lingvo iĝas venena al ĉiu neanglalingva popolo.

De antaŭ kelkaj jaroj esperanto kaptas la atenton de eŭropemuloj defendantaj minoritatajn aŭ minacatajn lingvojn kaj tiun de homoj ĝenerale kontraŭstarantaj lingvajn diskiminaciojn. Temas pri racia elpensita lingvo havanta longan historion kiu praktike montris ĝiajn bonaĵojn por interkomunidado; ĝi ankaŭ, estas havaĵo de la tuta Homaro. (Tion manifestis ĝia kreinto, L.L.Zamenhoff) kaj en ĝia tradicio elstaras respekto al ĉiuj kulturoj.

Tiurilate oni konsideris la eblecon uzi la latinan kiel tiun pontolingvon. Tamen, la plej seriozaj raportoj kiel raporto Grin (vidu resumon en la franca ĉe
http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/G1-Grinraporto-2.pdf
vidu ankaŭ
http://claudepiron.free.fr/lettresouvertes/parliamentoes.htm
) taksas la latinan malpli pozitive ol esperanto, pro ĝia grandega malfacileco kaj ĝia malgranda kapablo adaptiĝi al la nuntempa realo. Sendube la reguleco de esperanto kaj la ”bonegaj” gramatikaj elementoj kaj ĝia vortaro devenanta de aliaj lingvoj, igas esperanton facile lernebla. (Dekoble pli ol angla). Ekzemple, oni rapide atingas pasivan komprenon de la lingvo (post 40-hora studado); kaj akceptebla lingvoregado estas atingebla post ĉ. 160 horoj.

Tial, kelkaj eŭropaj politikaj movadoj proponas iagrade esperanton kiel pontolingvon, almenaŭ en Eŭropo. EDE , Eŭropo Demokratio Esperanto,
http://www.e-d-e.org
kiu havas sekciojn en kelkaj EU-ŝtatoj, estas sendube la plej  klarepolitika reprezentanto. Ekzistas aliaj gravegaj “politikaj “asocioj kiel SAT (Sennacieco Asocio Tutmonda,
http://www.satesperanto.org
) kiu permesas la kunlaboradon de kelkaj livaj politikaj frakcioj defendantaj esperanto kaj la laborista klaso Ankaŭ menciindas la ĵurnalo “Le Monde Diplomatique Esperanto”,
http://eo.mondediplo.com
kaj ĝia rilata laborgrupo. Ĉe ni, la sindikato CGT antaŭ nelonge rekomendis la lernadon kaj uzadon de esperanto kadre de internaciaj rilatoj.Kaj lasindikato C.O.S. Uzas E-on en internaciaj novaĵoj ĉe sia ĵurnalo.

El la vidpunkto de la batalo por pluvivo de kulturoj kiaj tiu nia (la kulturo de la Kataluna Landaro) ni devas serioze analizi la situacion. Oni kulpigas nin pri nacia partikularismo dum Eŭropo iras al unuiĝo; oni riproĉas nian defendon de minoritataj lingvoj dum tiuj gravaj estas la angla, ktp. Evidente, se esperanto rolas en tiu ĉi scenejo, tiuj riproĉaj elementoj iĝas favoraj al eŭropa projekto kie ekzistas lingvo permesanta egalecan interkomunikadon, kaj tiu lingvo povas iĝi nia sen perdi nenian identecon.

Je praktika nivelo, ni ekzemple analizu la eblecon pri studplano permesanta la lernadon de esperanto. Certe, post du jaroj la lernantoj estus perfekte kompetentaj por interkomunikiĝi kun ĉiuj homoj el aliaj landoj en kiuj sama lernado estus ankaŭ okazinta. Certe malaperus la bezono de ne finintaj anglalingvaj programoj kaj multekostaj restadoj ĉe anglalingvaj landoj. Eĉ pli: post nuligo de inter-eŭropaj lingvaj bariloj ni laborus pri eŭropa konstruado: pri la kreado de la “nacio el nacioj” kiun oni ekvidas.

Kiel provizora konkludo, ni deziras substreki la eblecon atentigi pri la lernado de esperanto kaj la aldono de esperanto en politikoj demokratiaj kaj progresemaj, kompreneble en la liva kaj laborista vidpunkto.

GGB

25.4.2010,freŝdatigita 20.4.2011

“Veraj finnlandanoj” kiel simptomo kaj kiel malsato

Nuna eŭropa socio produktas etoson de ekonomian minacon, malsekurecon, kolectivan identec-perdon. Tiaj sencoj kondukas kelkajn konservativajn kaj /aŭ malklerigajn homojn al ekstremdekstrulajn partiojn kiel veraj finnlandanoj ĉe Finnlando kaj similaj ĉe aliaj eŭropaj landoj.

Tiuj homoj ĉefe dezirus reveni al “bonaj jaroj” de sekureco, feliĉaj somer-ferioj , malmulta elmigrado..Mallonge, ili estas nostalgiemaj kaj ofte agresemaj homoj. Lia kresko ankaŭ spegulas la malfortoj de la maldekstraj vidpunktoj, ĉar kelkaj el ili antaŭe havis livajn poziciojn.

Sed la demonojn kiuj ili abomenas, la kapitalismo kreis; kaj ili nur vigle favoras novliberalan kapitalismon. Ili forte batalas por siaj skurĝistoj.

Pro tio, nunaj ekdstremdekstruloj tre diferas de la naziistaj-faŝistaj movadoj  de la pasinteco, ĉar in tiu tempo temis pri bremsi livajn movadojn kaj sekve la ekonomi-fortojn nepre subtenis ilin.

Sed ne havi koherajn livajn vidpunktojn kaj strategiojn estas malbonega afero!.Tie ni laborendus.

Aliflanke, la veraj finnlandoj estus la laponoj, ĉu ne?

Islandanoj ne volas pagi ŝuldojn el siaj bankoj

Kiel ĉiu scias, Islanda banko ofertis tre altajn interezojn per retkonto (Icesave) al eksterlandanoj. Multajn anglaj, germanaj k nederlandaj aĉetis ĝin, sed poste la banko havis “malfacilaĵojn”:la angla registraro êc aplikis kontraŭterorista leĝo por bremsi kapitalan eliron.

Nun, Islanda registaro proponas pagi per publika mono tiajn ŝuldojn, kio ŝuldigos la tutan loĝantaron dum jardekoj. Tio estas, proksimume tio kio hispana k greka registaraj jam faris.

Sed la islanda civitano ne kompromisas pri tio, malgraŭ multajn minacojn. (Precipe brita k nederlanda registaroj). Li opinias ke li ne pagendas spekulativajn deliktojn de “liaj” bankoj.

Ĉiu-okaze, brita k nederlanda registaroj agas kiel perantoj de privataj interesoj el siaj respektivaj landoj.

Kiu pravas kiel reago kontraŭ tiuj fiaj premoj?. Islanda fiŝisto aŭ mediteranea “socialista” politikisto?

Ĉu ŝtato pagas al akciuloj de ne-financa firmao kiu kraŝas?. Garantii fiksajn deponojn ne estas la saman aferon ol surpreni la responsecon pri financ-inĝenierio.

Verŝajne oni ŝtatendus sanajn bakojn k malsanaj bankaj responsuloj pageblus siajn erarojn per siaj havaĵoj.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.