Eŭropo, esperanto kaj batalo por minoritataj lingvoj


La ekzisto de Eŭropa Unio, kaj en ĝi tiu de la Eŭro-zono en kiu Eŭro estas komuna valuto, kreas intensajn rilatojn, politikajn, ekonomikajn kaj kulturajn inter la civitanoj de la ŝtatoj aŭ, pli ekzakte, de la hejmlandoj. Bezono pri pontolingvo aperas. La manko de komuna lingvo malfaciligas la konscion pri identiga unueco kiun Eŭropo bezonas por travivi

Nuntempe la angla rolas kiel tiu pontolingvo, sed teĥnike kaj socie maltaŭge. Aliflanke, la angla ne plenumas la minimumajn identecajn kondiĉojn, kiujn la eŭropanoj bezonas. Efektive: kiuj ne apartenas al anglakultura mondo tiuj ne povas akcepti la anglan kiel neŭtralan lingvon. Ĉar oni ne nur bezonas lingvon por interkomunikado sed por ke ĝi okazu laŭ plena egaleco. La fakto, ke Anglio elstaras pro sia kontraŭ-eŭropismo kaj sia forta identiĝo kun Usono, igas la anglan lingvon malpli taŭga por tiu celo. Fine, la angla rapide damaĝas la lingvan identecon de la zonoj kie ĝi pleje disvastiĝas; tiel okazas en malgrandaj lingvoj kiaj tiu de la dana aŭ de la nederlanda. Pro la fakto, ke ĝi estas socie elstara, angla lingvo iĝas venena al ĉiu neanglalingva popolo.

De antaŭ kelkaj jaroj esperanto kaptas la atenton de eŭropemuloj defendantaj minoritatajn aŭ minacatajn lingvojn kaj tiun de homoj ĝenerale kontraŭstarantaj lingvajn diskiminaciojn. Temas pri racia elpensita lingvo havanta longan historion kiu praktike montris ĝiajn bonaĵojn por interkomunidado; ĝi ankaŭ, estas havaĵo de la tuta Homaro. (Tion manifestis ĝia kreinto, L.L.Zamenhoff) kaj en ĝia tradicio elstaras respekto al ĉiuj kulturoj.

Tiurilate oni konsideris la eblecon uzi la latinan kiel tiun pontolingvon. Tamen, la plej seriozaj raportoj kiel raporto Grin (vidu resumon en la franca ĉe http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/G1-Grinraporto-2.pdf vidu ankaŭ http://claudepiron.free.fr/lettresouvertes/parliamentoes.htm ) taksas la latinan malpli pozitive ol esperanto, pro ĝia grandega malfacileco kaj ĝia malgranda kapablo adaptiĝi al la nuntempa realo. Sendube la reguleco de esperanto kaj la ”bonegaj” gramatikaj elementoj kaj ĝia vortaro devenanta de aliaj lingvoj, igas esperanton facile lernebla. (Dekoble pli ol angla). Ekzemple, oni rapide atingas pasivan komprenon de la lingvo (post 40-hora studado); kaj akceptebla lingvoregado estas atingebla post ĉ. 160 horoj.

Tial, kelkaj eŭropaj politikaj movadoj proponas iagrade esperanton kiel pontolingvon, almenaŭ en Eŭropo. EDE , Eŭropo Demokratio Esperanto, http://www.e-d-e.org kiu havas sekciojn en kelkaj EU-ŝtatoj, estas sendube la plej  klarepolitika reprezentanto. Ekzistas aliaj gravegaj “politikaj “asocioj kiel SAT (Sennacieco Asocio Tutmonda, http://www.satesperanto.org) kiu permesas la kunlaboradon de kelkaj livaj politikaj frakcioj defendantaj esperanto kaj la laborista klaso Ankaŭ menciindas la ĵurnalo “Le Monde Diplomatique Esperanto”, http://eo.mondediplo.com kaj ĝia rilata laborgrupo. Ĉe ni, la sindikato CGT antaŭ nelonge rekomendis la lernadon kaj uzadon de esperanto kadre de internaciaj rilatoj.Kaj lasindikato C.O.S. Uzas E-on en internaciaj novaĵoj ĉe sia ĵurnalo.

El la vidpunkto de la batalo por pluvivo de kulturoj kiaj tiu nia (la kulturo de la Kataluna Landaro) ni devas serioze analizi la situacion. Oni kulpigas nin pri nacia partikularismo dum Eŭropo iras al unuiĝo; oni riproĉas nian defendon de minoritataj lingvoj dum tiuj gravaj estas la angla, ktp. Evidente, se esperanto rolas en tiu ĉi scenejo, tiuj riproĉaj elementoj iĝas favoraj al eŭropa projekto kie ekzistas lingvo permesanta egalecan interkomunikadon, kaj tiu lingvo povas iĝi nia sen perdi nenian identecon.

Je praktika nivelo, ni ekzemple analizu la eblecon pri studplano permesanta la lernadon de esperanto. Certe, post du jaroj la lernantoj estus perfekte kompetentaj por interkomunikiĝi kun ĉiuj homoj el aliaj landoj en kiuj sama lernado estus ankaŭ okazinta. Certe malaperus la bezono de ne finintaj anglalingvaj programoj kaj multekostaj restadoj ĉe anglalingvaj landoj. Eĉ pli: post nuligo de inter-eŭropaj lingvaj bariloj ni laborus pri eŭropa konstruado: pri la kreado de la “nacio el nacioj” kiun oni ekvidas.

Kiel provizora konkludo, ni deziras substreki la eblecon atentigi pri la lernado de esperanto kaj la aldono de esperanto en politikoj demokratiaj kaj progresemaj, kompreneble en la liva kaj laborista vidpunkto.

GGB

25.4.2010,freŝdatigita 20.4.2011

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: