“Veraj finnlandanoj” kiel simptomo kaj kiel malsato

Nuna eŭropa socio produktas etoson de ekonomian minacon, malsekurecon, kolectivan identec-perdon. Tiaj sencoj kondukas kelkajn konservativajn kaj /aŭ malklerigajn homojn al ekstremdekstrulajn partiojn kiel veraj finnlandanoj ĉe Finnlando kaj similaj ĉe aliaj eŭropaj landoj.

Tiuj homoj ĉefe dezirus reveni al “bonaj jaroj” de sekureco, feliĉaj somer-ferioj , malmulta elmigrado..Mallonge, ili estas nostalgiemaj kaj ofte agresemaj homoj. Lia kresko ankaŭ spegulas la malfortoj de la maldekstraj vidpunktoj, ĉar kelkaj el ili antaŭe havis livajn poziciojn.

Sed la demonojn kiuj ili abomenas, la kapitalismo kreis; kaj ili nur vigle favoras novliberalan kapitalismon. Ili forte batalas por siaj skurĝistoj.

Pro tio, nunaj ekdstremdekstruloj tre diferas de la naziistaj-faŝistaj movadoj  de la pasinteco, ĉar in tiu tempo temis pri bremsi livajn movadojn kaj sekve la ekonomi-fortojn nepre subtenis ilin.

Sed ne havi koherajn livajn vidpunktojn kaj strategiojn estas malbonega afero!.Tie ni laborendus.

Aliflanke, la veraj finnlandoj estus la laponoj, ĉu ne?

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Urbana Finno  On Aprilo 20, 2011 at 21.53

    Mi komentas parolvicon de Vilhelmogomezoblanko rilate al la elektorezulto en Finnlando.

    La partio kiu vi nomas “veraj finnoj” nomigxas “perussuomalaiset” finnlingve, t.e. “grundfinnoj” aux “bazfinnoj”. Kiuj estas do “veraj” finnoj? Laux Tacitus ili probable estis laponoj (sameoj) sed finnlingvaj trajboj logxis en teritorio kiu nun nomigxas Finnlando jam antaux kelkaj jarmiloj. En la sama teritorio ankaux logxis dum jarmiloj svedlingvaj grupoj aldone al la sameaj, baltaj ktp.

    Bazfinnoj estas patriotaj, prefere finnlingvaj, ne volontaj pagi sxuldojn pro alilandanoj (ekz. grekoj en EU). EU ne estas populara organizajxo inter ili, kvankam ilia estro apartenas al la finnlanda EU-delegitaro.

    Iom da fonaj scieroj: Finnlando igxis sendependa 1917. Gxi estis auxtonoma “princlando” sub la rusa caro 1809-1917 kaj la orienta parto de Svedio cxirkauxe 1200-1809. Nuntempe 5,5 % el finnlandanoj (tute 5,37 milionoj) havas la svedan kiel ilia unualingvo.

    Vilhelmogomezoblanko asertas ke
    “… [bazfinnlandanoj] nur vigle favoras novliberalan kapitalismon. Ili forte batalas por siaj skurĝistoj.”
    Tiuj vortoj sxajnas iom malakurataj, propagandaj. Cxiuokaze “vigle” estas troa aldono. Aserti ke “ili forte batalas por siaj skurgxistoj” estas troigajxo. Bazfinnoj volas havi laboron – senlaboreco estas granda problemo en la lando – kaj asertas ke enmigrantoj (kies aro estas etega kompare ekz. kun la enmigrantaro en Svedio) prenas laborojn el ili. La laboro ankaux ne restas ene en Finnlando sed kapitalistoj translokas laboron en aliajn landojn kie salajroj estas multe pli malaltaj.

    La vera problemo de Finnlando (kaj de multaj aliaj landoj) estas la abismo inter ricxuloj kaj malricxuloj (Sub la limo de (relativa) malricheco vivas 0,7 milionoj homoj en Finnlandoj (13 %).
    Tio estas “produkto” de kapitalismo ke ne nur minacas sociojn tutmonde sed ankaux cxirkauxajxon.

    Per sia negativa sinteno al enmigrantoj “bazfinnoj” ne kapablos solvi la problemon, kiu minacos Finnlandon: la logxantaro (kaj tio koncernas multajn aliajn “postindustriajn” landojn) rapide maljunigxas. La lando bezonas novan laborforton, t.e. enmigrantojn.

    • vilhelmogomezoblanko  On Aprilo 21, 2011 at 11.37

      Kara Urbana Finno:

      Via mesaĝo asertas ke la vera problemo de bazfinnoj estas la perdo (aŭ la danĝero de perdo) de laborpostenoj pro kapitalisma firmao-translokado. Pro tio, la menciita partio postulas barilkreadojn kontraaŭ elmigrado.

      Kial ne ataki la veran problemon?. Bazfinnoj certe rajtas vivi kaj labori ĉe sia lando; se kapitalistoj ne kreas laborpostenojn, ili bezonas politikan solvon. La registaro kreendas tiujn laborlokojn, je aparta kaj produktiva ekonomisektoroj (ekz. Energiproduktado).

      Tiaj solvoj estas livaj politikaj solvoj. Sed se anstataŭ konkretigi ĝin la menciita partio direktas homojn ĝis dekstrulajn kaj ekstremkapitalistajn poziciojn, jen mi dirus ke ili favoras siajn malamikojn kaj malfavoras/malhelpas homojn kaj ideojn kiuj povas direkti en la ĝustan direkton.

      Kutime naciistoj intensigas la etnajn, kulturalajn trajton kaj kaŝas la kapitalistajn klascelojn

      Kaj tio okazas en multajn eŭropajn landojn.

      Pri la UE temo kaj la “helpo” al portugala, greka registaro: mi havas ofte la impreson ke oni donas tro simplan bildon de ĝi. Ĉefe ĝi temas pri ludo de financkapitalo kiu volas rekuperi kun interezoj la monon de siaj aventuroj kaj la ŝtatoj kaj skve la popolo devas tion pagi. Ne kredu tiuj kiuj diris ke temas pri la festema naturo de kelkaj landoj/regionoj. Realeco estas tre malsama.

      Amike

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: