Ni kreu unu, dek, cent, mil Tahrir-ojn

Klamo de liberiĝo trairas la Katalunan Landaron. Sekvante la ekzemplon de la ĵusaj ribeloj okazantaj en pluraj arabaj landoj, centoj da gejunuloj kampas dum la lastaj noktoj en centraj placoj de diversaj urboj por postuli veran demokration. La listo de urbaj kampadoj kreskas senĉese: Barcelono, Valencio, Palmo, Lleida, Castelló de la Plana, Taragono, Terrassa, Mataró… Tiu movado komenciĝis dimanĉe la 15.an de majo 2011, kiam ĵus aperinta platformo, Vera Demokratio Nun, kunvokis manifestacion, kiu enkanaligis la malkontenton pro la kontraŭsocialaj reformoj altruditaj de la novliberalismo. En tiu movado kungregiĝis homoj kaj ideoj tre diversaj. Iuj el ili proponas teni la kampadojn nur ĝis dimanĉe la 22.a de majo, kiam okazos municipaj balotadoj sude de Albera montoĉeno (la interŝtata limo dividanta Katalunion), kiuj ankaŭ estos regionaj en Valencilando, Balearoj kaj Pitiusoj kaj Valo de Arano; aliaj homoj celas daŭrigi la kampadojn post la balotadoj.

Asembleo antaŭ la urbodomo en Valencio

Asembleo antaŭ la urbodomo en Valencio

La tradicia maldekstro — eĉ ĝiaj plej etaj satelitoj — rigardas nekonfideme tiun movadon ŝajne spontanean konsistintan el gejunuloj apartenantaj al la tiel nomata nekneka generacio (“nek studas nek laboras”), kiuj rifuzas politikajn partiojn kaj sindikatojn. Dum la tiel nomata transiro de la reĝimo de Franco [elpr. Franko] al la nuna, la grandaj partioj kaj sindikatoj de la maldekstro paktis kun la frankistoj por ebligi la sen-Frankan frankismon, tiun demokration laŭ la hispana maniero, kiun ni suferas hodiaŭ. Kiam okazis la unuaj balotadoj post la morto de Franco, tiuj porkonstituciaj, la Hispana Komunisma Partio (PCE) ja estis laŭleĝigita, sed ne aliaj partioj elstaraj en la lukto kontraŭ la frankismo, ekzemple la Socialisma Partio por la Nacia Liberigo de la Kataluna Landaro (PSAN). Tiu pakto pravigas la apogon de la hispanaj komunistoj al la heredanto de la ŝtatestreco elektita de la genocida diktatoro Franco. Tiu lasta tute pravis, kiam li diris, ke li lasis ĉion al ni « ligita kaj bone ligita »: li lasis nin kun piedoj kaj manoj ligitaj.

Jen kelkaj el la petoj de la gekampadanoj:

  • Modifo de la balota leĝo kaj de la hispana konstitucio.
  • Ke la livero de domo liberigu de hipoteko.
  • Ke la politikistoj ne povu fiksi sian propran salajron.

La celo estas, ke la politikistoj reprezentu la civitanojn kaj ne la kapitalon, kaj ke la socio estu liberigata de la tiranado de “la merkatoj”; rezume, entrepreni fine la demokratian rompon kun la frankisma reĝimo. Oni ne povas scii, kien direktiĝos tiu movado en la venonta tempo, sed se oni minimume havas ian demokratian senton, ne eblas ne partopreni.

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Stanislaw Rynduch  On Majo 19, 2011 at 15.23

    Pli aŭ malpli frue, la popolo komprenos, ke ĝi estas trompata.
    Ankaŭ Eŭropa Unio — arta konstruaĵo — ne servas al la popoloj, nur al monopolo kaj profito. Perforta uzo de monopola, imperialisma lingvo montras veran vizaĝon.
    Oni preĝas al popoloj pri demokratio kaj ĝi tute ne estas praktikata. Nur kiam la popolo iras sur stratojn tiam estas aŭdata.
    Estonto apartenas al maldekstrecaj partioj kaj al sindikatoj.
    La popolo devas komenci unuiĝi kaj por komuna internacia agado bezonas neutralan lingvon, facile lerneblan — Esperanton. (Nur kiam oni havos honestajn intencojn, subtenos popolan interkompreniĝon kaj Esperanton).
    Nepre devas esti ŝanĝitaj rajtoj kaj devoj de bankistoj, lobiistoj kaj politikistoj.
    Albert Einstein iame diris: «La ŝtato devas esti por popolo kaj ne popolo por ŝtato!».
    Al kataluna popolo mi deziras sukcesojn, sed kune ĝi estus pli certa!

    • Jepibo  On Majo 19, 2011 at 17.28

      Mi konsentas kun vi, Stanislaw. Dankon pro via kontribuo.

  • Edward  On Majo 19, 2011 at 16.29

    Ni esperantistoj devus strebi per EDE al unuiĝo laŭ jena devizo enhavanta la vortojn de la EU himno — verkita de Umberto Broccatelli:

    Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
    nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
    Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’;
    Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
    Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
    via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.

    De l’ Malnova Kontinento ĵus ekstaris la popol’,
    gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
    Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord’.
    Tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
    Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj’:
    tuthomara granda rondo en la paco, en la ĝoj’!

    Kaj jen la pola versio verkita de mi:

    O Europo
    /hymn Unii Europejskiej/

    O Europo, wspólny domu,
    Na twą chwałę niech brzmi chór.
    Granicami dziś nikomu
    Nie są rzeki, pasma gór.

    Trwały długo twe podziały
    I nękały wojny cię.
    My twe dzieci, dla twej chwały
    Dziś w pokoju łączmy się.

    Pod twą flagą zjednoczeni,
    Dziś każdemu każdy brat.
    Każdy kraj twe prawo ceni.
    Przykład mógłby brać z nas świat.

      Edward Jaśkiewicz
  • Eventeo  On Majo 21, 2011 at 13.14

    La aferon ni disvastigas tra la mondo al nia tuta legantaro : http://www.eventeo.net/web/index.php/euxropo/socio/2023-sociaj-movoj-pliampleksias-en-hispanio

  • la Grafo  On Majo 23, 2011 at 20.50

    Ĉu la neknekaj gejunuloj scias kion sekvas post “For tiujn!”? Ĉar, karaj gekamaradoj, laŭregule alvenas ankoraŭ pli arogantaj politikistoj kaj eĉ “Dankon!” ne diros…
    “por postuli veran demokration” – pardonu min, sed vi povos montri al mi ie sur la Mondo tian veran demokration?

    Finfine, ĉu vi, la netradicia maldekstro, estas kontentaj pro balotvenko de la dekstro? Eble vi priatendas Veran Demokration Nun…

    • Jepibo  On Majo 24, 2011 at 13.24

      Gejunuloj eble estas senspertaj, sed sendube ili lernas tre rapide. Dum unu semajno de agoj ili lernis organizi sin tre bone.
      Pri aroganteco de la politikisto vi tute pravas; do necesos kontroli ilin atente.
      Kie ekzistas vera demokratio? Eble tiu junularo celas krei ion novan, kaj eble ili sukcesas plibonigi iomete nian socion. Ĉu tio ne bonus?
      Pri la balotoj, oni jam sciis, ke la dekstro venkus. Ĝuste tio kuraĝigis la homojn agi. La maldekstro ne povas regi: ni havas sistemon de elektado favorantan la grandajn partiojn; sistemon, kiu fakte altrudas dupartiismon kun du opcioj ambaŭ dekstrismaj. La hispana partio pretendanta sin maldekstra (P$O€) fakte estas liberala, malgraŭ la vortoj socialista kaj obrero (“laborista”) en ĝia nomo, kaj ĝi estas respondeca pri la socialaj reduktoj.
      La frankisma partio (PP) ja revalidigis sian plimulton en la publikaj institucioj de la urbo kaj regiono kie mi loĝas; tamen ĝi perdis tridek mil voĉojn en Valencio, sepdek mil en Valencilando. Ĝi atingis plimulton per la apogo de nur la kvarono de la valencilandanoj danke al la balota sistemo, kiun la junularo celas ŝanĝi.
      Mi ne parolas en la nomo de ia netradicia maldekstro; kiam mi parolis pri tradicia maldekstro, mi ne pretendis diri, ke estas unu alternativa maldekstro; tamen estas multe da homoj progresemaj, kiuj ne sentas sin reprezentataj de la ĉiamaj partioj. Ni vidos, ĉu la lastaj mobilizoj estigos daŭran movadon renovigan.
      Dankon pro via komento.

      • la Grafo  On Majo 28, 2011 at 10.36

        Rilate al partioj ĉe ni la situacio estas simila. Relate al la balota leĝo ankaŭ.
        Mi havas simplan ideon kiel plibonigi nunan balotan sistemon kaj la partioj memdevigis elaŭdi la balotantaron:
        – Ĉiu balotanto scias kiom da elektitoj devas baloti.
        – Ĉiu balotanto povas signi la nombron en diversaj partiaj balotiloj.
        – Post la balotado la partioj kalkulas siajn elektitoj.
        Vi komprenas la plibonaĵoj – unuavice, la balotantoj sed ne partioj klarmontras kiuj proponitaj partianoj estas valoraj; duavice, la partioj devas serioze pripensi siajn proponoj; triavice, la balotantoj ekpensados ne pri partioj, sed pri partianoj…

  • Ĉuverulo  On Majo 24, 2011 at 10.05

    Nu, mi ne scias pri kio, oni parolis en Katalunio, Valencio kaj Balearaj Insuloj. Sed mi ŝatus klarigi al la internacia legantaro ke tiu movado estis en la tuta Hispanio (kio inkluzivas la tri menciitaj regionoj) kaj fakte ne temis neniel pri sendependiĝo sed pri bone funkciigi la nunan sistemon, peti ŝanĝojn en kelkaj leĝoj, kiuj fakte favoregas nuntempe al Madrido kaj al Katalunio kaj grave malfavoras al malmulte loĝataj regionoj (voĉdono de katalunano kaj madridano valoras multe pli ol voĉdono de kastiliano), peti ne favori al la bankoj por malfavori al civitanoj kaj aliaj aferoj, kiuj nek temas neniel pri Franko, nek nur pri la kantalunlingvaj regionoj.

    • Jepibo  On Majo 24, 2011 at 14.04

      Mi nur celis paroli pri tio, kion mi konas, sed vi pravas: mi aŭdis, ke gejunuloj kampadas en pluraj urboj en Hispanio, en Portugalio, eĉ en Italio.
      Cetere via aserto pri la hispaneco de la katalunoj kaj la nekastilianeco de la madridanoj estas politike opiniebla, kaj mia starpunkto estas malsama ol la via.
      Ankaŭ mi tute malkonsentas pri via alia aserto, tiu pri Franco. La nuna politika sistemo naskiĝis el la pakto de la frankistoj kun certaj politikaj partioj kaj sindikatoj devenantaj de la plej asimilebla opozicio al la frankismo. La unuaj tenis siajn privilegiojn kontraŭ divido kun la duaj.
      Dankon pro via kontribuo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: