Atentigu al ksenofobio!

La eŭropanaj burĝaj klasoj provas disvastigi ksenofobion por dividi la Laborista Klaso. Temas pri forigi la laboristoj de bataloj rilate al sociaj ŝanĝoj.

Eksemple, en la germana ŝtato ĵurnaloj, televidoj ktp prezentas “Sudan Eŭropon” kiel mallaboremaj kaj kialo de ilia malbona socia situacio ;kaj en la “Suda Eŭropo” male, oni prezentas la germanojn kiel nazojn, kaj kialo de ilia tre malbonega socia situacio. Mallonge, temas pri deturni agresemon kaj atenton al malveraj malamikoj por kaŝi la verajn malamikojn: ili mem!.

Terura eraro estus adopti sekve interklasistajn vidpunktojn (kontraû pigruloj, nazioj, ktp) kaj malfortigi la kritikojn por la malfeliĉa situacio al kiu kondukis kapitalismo la malsamajn eŭropajn laboristajn kaj “mezajn” klasojn.

La “krizon” de la kapitalismo ne kaŭzis la laboristaro sed la financaj institucioj, kiuj kontrolas la ŝtatojn. Grandega kvanto de mono estis metita en tiuj institucioj por produkti profitojn kiuj la reala ekonomio tute ne povis doni: en bieno spekulado, en milito materialo, ktp. En la kazo de Eŭropo, enkonduko de eûro- valuto , abundaj monoj precipe en Germanujo kaj malaltaj interez-taksoj ludis gravan rolon pri tio.

Do, grandega virtuala mono ne havis la respektivan realan kapitalon: eble 100 bilionoj (biliono=miliono da milionoj) de eûroj devus “vaporiĝi” .Tia situacio jam okazis en aliaj tempoj, ekz en 1929. Sed nun la riĉuloj ne estas simplaj homoj, kiuj povis ruinigi, sed bankoj kaj financaj firmaoj kiuj povis deturni la problemojn al ŝtatoj, al kiuj fakte jam kontrolis per lobbioj ktp. Nu, ili ruinigis la ŝtatojn, trapasante publikan monon al la bankoj; do, la ŝuldoj de la ŝtatoj kreskis kaj la bankoj pruntedonis monon al ŝtatoj, kontraû grandegaj interezoj. Kiuj perdis en tiu ludo estas la grandajn amasojn da homoj kiuj igis senlaborulojn, la mez-firmaoj kiuj devis fermi iliajn pordojn.

En tia danĝera situacio iu burĝaro deturnas atencon de la popolo al iluziaj malamikoj : la “aliaj”. Ili ĉiam serĉas ellogi la proletojn por kune batali kontraû iun ajn,ion aijn. Temas pri eviti ke tiuj homoj pensas racie kaj agas kiel sekvon.

Ĝis tie ĉi analizo. Sed ni ne povas simple resti en analizoj; ni bezonas perspektivojn. La laborista klaso devas unuiĝi kaj konsideri alternativojn al la nuna sistemo.

Kontraû ksenofobio kaj simile ŝtultaĵojn ni bezonas proponojn kaj agadojn rilate al novan socian strukturon.Ni pensu pri tio en la venonta Unua de Majo.

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: