Severa kondamno kontraŭ kvar sendependistoj galegaj

Coordinadora Obrera Sindical (COS, Sindikata Laborista Kunordigantaro), sindikato por la genra, klasa kaj nacia liberigo de la Kataluna Landaro, denuncas la pliigon de la subpremo fare de la hispana ŝtato kontraŭ ĉiu, kiu oponas al ĝi. La ĵusa verdikto kondamnanta la galegajn sendependistojn Eduardo Vigo kaj Roberto R. Fialhega al dek ok jaroj de enprizonigo pro “aparteni al armita bando” kaj pro “posedi eksplodaĵojn”, kaj Antom Santos kaj Maria Osório, al dek jaroj de enprizonigo pro “aparteni al armita bando” kaj pro “falsi dokumentaron kun terorisma celo”, sin montras kiel politika verdikto kondamnanta la homojn, ne pro kontraŭleĝaj agoj faritaj de ili, sed pro la laŭrajtaj ideoj, kiujn ili defendas. La menciitaj akuzaĵoj, sen esti konfirmita ia perforta ago, estas punitaj per kondamnoj tre superaj al tiuj, kiujn oni kutimas trudi pro krimoj pli gravaj, kiel seksperfortoj aŭ hommortigoj. Kaj ja nenecese diri prirabo kun kravato, koruptado aŭ ekspluatado de la laborista klaso.

Ĉi tiu verdikto ne nur implicas ke, post ol esti restintaj pli ol jaro kaj duono en “preventa enprizonigo”, plu aplikos kontraŭ Antom, Maria, Eduardo kaj Roberto la prizona sistemo kun la tuta rigoreco, inkluditaj disigo, izolo kaj aliaj punoj eksterordinaraj, kutimaj en okazoj konsiderataj kiel “terorismo”, sed ĝi ankaŭ starigas precedencon por estontaj juĝoj, kiel tiuj, kiuj proksime oni faros al ses sendependistoj akuzitaj “aparteni al armita bando”, kaj ĝi eĉ malfermas la pordon al la malleĝigo de pluraj organizaĵoj de la galega sendependismo.

La juĝistaro, la ununura el la tri ŝtataj potencoj, kiu tenis sin plene nepenetrebla al la demokratiiĝo post la reformo de la faŝisma reĝimo, konscia pri la malforteco de la ŝtato, surprenis la defendon de la minacita “nedividebleco” teritoria de ĉi tiu tute ignorante la minimumajn jurajn garantiojn postuleblajn. Dum la juĝo okazis neregulaĵojn, kiel la fakto, ke la juĝisto ekdormis dum la defendanto faris la finan pledon, aŭ ke li elpelis el la ĉambro tiujn atestantojn, kiuj ne raportis la faktojn laŭ lia plaĉo. Kiel kulmino, la verdikto estis senrajte diskonigata al la burĝecaj amasmisinformiloj antaŭ ol esti sciigata al la akuzitoj mem kaj iliaj defendantoj.

COS rifuzas la subpremon, kaj ĝi denuncas la provojn krei “internan malamikon” por kriminaligi parton de la socio; ĝi kondamnas la karakteron politikan de ĉi tiu juĝo kaj juĝan sistemon montriĝantan severa al tiuj, kiuj celas konstrui pli bonan mondon, kaj indulga al la sociaj parazitoj.

Kontraŭ la persekuto, la subpremo kaj la kriminaligo: solidareco kaj unueco!

Viva Galiza ceive!

88c8acd23703263c3337f366e33481ec_XL

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: