En Valencilando, dum tri jaroj la hispana registraro (rekte aû tra sia valencia representanto) malpermesis ĉujn kanalojn de radio kaj televido en nia lingvo, tial ke ni ne povas hodiaû havi iun ajn radio aû televido elsendon en nia lingvo . (nur lokajn elsendojn restas)
Unue la hispana registaro (tra la valencia registaro, kiu estas tute submetita al madrida registaro ) malpermesis ricevi la katalunan TV3-on kaj kelkajn aldonajn kanalojn kaj punmonis la “Accio Cultural del Pais Valencià”-socion per proks. 700.000 €; poste (Novembro 2013 ) fermis la publikan ( teruran kaj lingvistike k politike) valencian televidon “Canal Nou” kaj alian aldonan kanalon; kaj nun (sub minaco de punmono de 1.000.000 €) la hispana registaro igas fermi la ripetejon kiu eblis ricevi du radio elsendelejon de Katalunio.
Al tio, oni aldonendas la redukto de publikaj lernejoj en nia lingvo, tiel ke oni devas lernigi la gefilojn en hispan-parolantaj lernejoj, precipe katolikaj lernejoj. Kelkaj 30.000 familioj ne trovis katalun-parolantaj lernejoj en Valencilando.
Tiujn faktojn oni devas interpreti kadre de la ĝenerala lukto de la PP registraro kontraû iun ajn katalunan trajton en nia socio. La PP volas reveni al la situacio de la Franco tempo, nur nun sub “demokrata ” vestaĵoj.
Junio 14, 2014 je 15:12
name
Robert Steele