Valencilando restas sen katalunlingva televido*

Post ĵusa kolektiva maldungo de 952 laboristoj okazinta en la institucia Valencilanda Radio-Televido (RTVV), mardon la 5an de novembro matene la Valencilanda Alta Kortumo publikigis verdikton nuligantan ĝin. La saman tagon vespere Alberto Fabra, prezidanto de la valencilanda registaro, anoncis la tujan fermon ― tiel frue kiel “la leĝaro ĝin permesos” ― de la “publika” societo. En la sama anonco, li asertis, ke ne estas sufiĉe da mono por redungi la laboristojn maldungitajn kaj teni la ĉefajn celojn de lia registaro, kiuj laŭ li estas “eduko, sano kaj sociala politiko”. La tuta estraro de RTVV demisiis pro manko de fido al la valencilanda registaro. Tio kaŭzis du tagojn de memmastrumado, dum kiuj la laboristoj regis la entreprenon, sed rapide estis nomumita nova estraro por definitive likvidi ĝin. La 27an de novembro la regiona parlamento, kie la partio de Fabra (Popola Partio, PP) havas la plimulton de parlamentanoj, aprobis la fermon de la societo. Je la 0a horo de la 29a de novembro la valencilanda registaro provis fermi la instalaĵojn de RTVV. La radiostacio tuj ĉesis elsendi, sed la laboristoj de la televida produktejo tenis sin firmaj kaj daŭrigis la elsendon ĝis la 12 h 19, kiam la likvidanta komisiono, akompanata de la polico, eniris la konstruaĵon kaj ĉesigis ĝin. Post multaj provoj, finfine Valencilando restis sen katalunlingva televido.

RTVV ekzekutita

Manifestacio antaŭ la RTVV-sedejo la tagon de ties fermo
(Vikimedio, 29.11.2013. Aŭtoro: Ferbr1)

Valencilando estis la lasta teritorio okupaciata de la faŝismaj trupoj post la Hispana Enlanda Milito (1936–1939), kie ili faris sisteman gentomurdon kaj starigis reĝimon de teroro. La kataluna lingvo, propra al la lando, estis plene forigita el la publika vivo ĝis la morto de la gentomurdestro Franco [pron. Franko] (1975). Dum tiu periodo alvenis kaj la plej gravaj ondoj da enmigrintoj (hispanlingvaj) el la tuta historio kaj la televido (nur hispanlingva). En 1978 la frankistoj interkonsentis kun siaj plej moderaj opoziciantoj la nunan reĝimon. Oni kutime konsideras ke, la Transiro finiĝis en 1982, kiam la Hispana Laborista Socialista Partio (PSOE) venkis en la elektoj al la hispana parlamento; de tiam ĝis 2008 furoris en la hispana ŝtato la tiel nomata “cultura del pelotazo” (laŭvorte “kulturo de la pilko-frapo”), familiara esprimo por signifi ege profitan spekuladon ebligantan al kelkaj senskrupululoj facile kaj rapide riĉiĝi je la kosto de aliaj. Dum tiu epoko la politikistaro tranĉis larĝe el fremda ledo.

La politika sistemo, laŭ kiu Hispanio estis regata ekde 1978, plene tenas la jurajn, sociajn, politikajn kaj ekonomiajn strukturojn de la frankismo, sed maskitajn per demokratecaj kaj malcentralizaj ŝajnigoj. Por kredebligi tian fikcion oni kreis la “aŭtonomajn komunumojn”, kiuj distenas katalunlingvanojn en kvin teritorioj kun malsamaj leĝaroj kaj rajtaroj. En tiu “nova” reĝimo, Valencilando, la aŭtonoma komunumo kie la frankismo plu estis plej forta, iĝis laboratorio por sociaj, politikaj kaj ekonomiaj eksperimentoj. Ekzemple, kiam en 2006 la Aŭtonoma Komunumo Katalunio (AKK) faris plibonigan reformon de sia leĝo pri aŭtonomeco, hispanaj naciistoj uzis reformon de la leĝo pri aŭtonomeco de Valencilando por doni kontraŭekzemplon al la aliaj aŭtonomaj komunumoj. Pri la rilatoj de Valencilando kun AKK, indas memorigi, ke la frankismida Hispanio neniam agnoskis la katalunecon de valencilandanoj. Cetere tiuj novaj administracioj aŭtonom-komunumaj senĝene akceptis la koruptajn kaj mafiecajn kondutojn de la frankismo.

Katalunlingvio laŭ ŝtatoj kaj “aŭtonomaj komunumoj”

Katalunlingvio laŭ ŝtatoj kaj “aŭtonomaj komunumoj”
(Vikimedio. Aŭtoro: Mutxamel)

La 11an de septembro 1985 atingis Valencilandon la elsendoj de la Katalunia Televido, la unua katalunlingva televido. Ĝis tiam estis nur du televid-kanaloj, ambaŭ hispanlingvaj kaj dependaj de la ŝtata registaro. Kultura asocio, Acció Cultural del País Valencià (ACPV, “Valencilanda Kultura Agado”), kun la kunlaboro de dekoj da miloj de anonimaj valencilandanoj, kreis reton de plusendiloj, kiu dum 25 jaroj ebligis la televidan ricevadon. Laŭlonge de la jaroj, la elsendoj de la Katalunia Televido en Valencilando suferis diversajn malhelpojn fare de la aŭtoritatoj, ĉu hispanaj, ĉu valencilandaj, de ambaŭ politikaj tendencoj. La hispana ministro José Barrionuevo [pron. Ĥose’ Barjonŭevo] (PSOE) sendis ĝendarmojn por fermi plusendilojn; la prezidanto de Valencilando Eduardo Zaplana [pron. Saplana] (PP) kaŭzigis teĥnikajn interferojn en la signalo de la Katalunia Televido; sed la plej gravaj atakoj okazis, kiam la valencilanda prezidanto Francisco Camps [pron. Fransisko Kams] (PP) juĝe persekutadis ACPV kaj altrudis al ĝi multmilionajn monpunojn cele al fermigo de la plusendiloj kaj ruinigo de ACPV, kiu finfine devis cedi kaj ĉesigi la plusendojn en februaro 2011.

Unu el la plej uzataj malhelpoj estis asigni la frekvencojn, per kiuj la kataluna televido alvenis en Valencilando, al nove aperantaj televid-kanaloj. Unue tiel oni faris por la institucia RTVV, sed poste ankaŭ por diversaj komercaj televid-kanaloj hispanlingvaj. En 1989 komenciĝis la RTVV-elsendoj. Male al tio, kion asertas la teksto de ĝia fonda leĝo, la celo de tiu ĉi societo ne estis helpi la lingvonormaligon de la kataluna, sed ĝin malhelpi kaj dissemi katalunofobion en Valencilando. Ĝi naskiĝis por neebligi, ke valencilandanoj kreskigu favoran inklinon por la tria televid-kanalo alvenanta al ili, la ununura en ilia lingvo. Laŭ socilingva vidpunkto, RTVV neniam pridubis la hegemonion de la hispana super la kataluna; laŭ vidpunkto de lingva kvalito, redaktistoj kaj parolistoj senhonte plezuriĝis per netolerebla lingvaĉo; laŭ vidpunkto de la uzado, preskaŭ la tuta programaro de la tiel nomata valencilanda televido, escepte de la informaj kaj porinfanaj programoj, estis hispanlingva. Post la malapero de la ricevo de la Katalunia Televido en Valencilando, RTVV perdis sian ĉefan ekzisto-kialon.

Disvastiĝo kaj maldisvastiĝo de lingvoj en la iberia duoninsulo

Disvastiĝo kaj maldisvastiĝo de lingvoj en la iberia duoninsulo
(Vikimedio, 15.06.2009. Aŭtoro: Alexandre Vigo)

La RTVV-amaskomunikilaro ekde la komenco iĝis simpla proparolanto de la regiona registaro kaj pli kaj pli instrumento por izoli sian spektantaron de la realo. Ĝi taŭgis por havigi sinekurojn al lakeoj kaj sbiroj de la reganta partio. Tie politikaj komisaroj cenzuradis enhavojn kaj direktis la manipuladon de la informoj. La cenzuro atingis lingvajn aspektojn: ekzemple, la unua ĉefdirektoro de RTVV, dum la prezidanteco de Joan Lerma [pron. Ĝuan’ Lerma] (PSOE), eĉ faris liston de vortoj nepermesitaj pro la fakto, ke al li ŝajnis ili “tro katalunaj”. La fermon de RTVV oni devas konsideri kiel parton de la kontraŭkrizaj rimedoj. Valencilanda Aŭtonoma Komunumo (VAK), regata de PP dum jardekoj, estis ekzemplo de malbona administrado kaj malŝparo dum tempoj de abundo; dum tempoj de manko la sama partio celas igi ĝin ekzemplo de rezignacio kaj submetiĝo al la novliberalaj rimedoj. Nuntempe VAK estas elaĉetita de Hispanio, kio signifas, ke ĝi perdis eĉ sian plej nominalan aŭtonomecon. Ekde la eksplodo de la krizo, ĉiuj trojkaj”** registaroj — sendepende de sia politika tendenco — intensigis sian privatigan diboĉadon, kiu jam komenciĝis antaŭe. Tamen RTVV, flagŝipo de la valencilanda frankisma oligarkio, estas aparte rivela pro siaj administro-manieroj. Tiu societo partoprenis, ekzemple, en la supozata malapero de publika mono en okazoj kiel la vizito al Valencio de la papo Benedikto la 16a aŭ en la supozata fraŭda financado de piedpilkaj kluboj. Al kvar eksestraranoj la justico imputis koruptojn rilatajn al la kazo Gürtel supozata reto de koruptado ligita al la hispana direkcio de PP dum la epoko de José María Aznar [pron. Ĥosemaria Asnar] kaj al altpostenuloj de diversaj regionoj regataj de tiu partio; estas eĉ estrarano akuzita de seksaj agresoj. Sed ne surprize: la valencilanda PP havas pli ol cent politikistoj implikitajn en kazoj de koruptado, el kiuj multaj sidas en la regiona parlamento. La ŝuldo imputata al RTVV, fakte, estas atribuebla al la valencilanda registaro, kiu centrifugis publikan monon per la televido por transsalti la obstaklojn kaj ĝin distribuadi laŭ sia konveno. Kaj nun Valencilando devas doni ekzemplon de submetiĝo al la kontraŭsociaj rimedoj de la trojkaj registaroj, aŭ rimedoj de aŭsterecolaŭ la komunuza eŭfemismo. Ĉiuj regionaj televidoj atentas la novaĵojn pri RTVV: oni ja scias, ke Valencilando estas la laboratorio de la frankismida reganta klaso. Ili prave pensas: Se brulas domo najbara, pri la propra estu garda”.

Kapo de la manifestacio de la 30a de novembro 2013 en Valencio

Kapo de la manifestacio de la 30a de novembro 2013 en Valencio

La valencilanda frankismida oligarkio estas provinca kaj hispanema. Ĝi sisteme malobservas la minimumajn postulojn demokratiajn en la administrado de la publikaj societoj. Ĝi akre malamas la katalunajn lingvon kaj kulturon, kaj klopodas malaperigi ilin; tial atake ilin persekutas en lernejoj kaj amaskomunikiloj. La valencilanda frankismida oligarkio ankaŭ disdegnas la naturon kaj pejzaĝon de la lando, per kiu ĝi komercaĉis senskrupule kaj sen ia respekto. Ĝi renversis la sistemon de publika sano kaj la bazan teksaĵon de la valencilanda ekonomio, la mezajn kaj malgrandajn entreprenojn. Ĝi eĉ ruinigis la kreaĵojn de sia propra klaso, kiel la Bankon de Valencio kaj la ŝparkasojn. Sed ĝi ne estas kapabla postuli la mediteranean trajnkoridoron kaj konstrui ĝin. La frankismida oligarkio plene malsukcesis kiel superreganta klaso.

Kelkfoje oni parolas pri identeca problemo, sed tie ne temas pri identeco; temas pri libermanko kaj malegalrajteco. La lasta espero por Valencilando, la lasta espero por la kataluna gento entute, estas la tuta kaj definitiva malsukceso de Hispanio kiel regno. Sabate la 30an de novembro dekoj da miloj da valencilandanoj okupis la stratojn en Valencio kaj Alakanto por manifestacii kontraŭ la decido de la registaro. La portebla afiŝo malfermanta la marŝon diris: “Anticipajn elektojn nun!”, kaj la plej unuanima krio estis: “Fabra, demisiu.” La RTVV-laboristoj marŝis kune en bloko kun la afiŝo: “RTVV ne fermiĝas Ĝi estas la via.” La kontraŭsociaj rimedoj de la “trojko” lasis multe da homoj sen laboro kaj sen hejmo; ĉio estis akceptata kun rezignacio. Tamen la fermo de televido elirigas surstraten amason da civitanoj indignitaj. Ĉu la humiligo esti la unua aŭtonoma komunumo perdanta sian televidon havos ĉe la valencilanda idiosinkrazio la saman efekton kiel la humiligo de la leĝo pri aŭtonomeco havis ĉe la civitanaro de AKK? Oni vidos.

J.-H. Petres-Blezo

La laboristoj de RTVV manifestacias.

La laboristoj de RTVV manifestacias.

——————

(*) Publikigita en la revuo Etnismo (num. 92, 31.12.2013), organo de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.

(**) En la amasinformila ĵargono, trojko signifas la kunaĵon de la Eŭropa Centra Banko, la Internacia Monunua Fonduso kaj la Eŭropa Komisiono. Ĉi tiuj tri plurregnaj institucioj kunzorgas la studon pri la ekonomia situacio de la regnoj por altrudi al ili rimedojn kaj aranĝojn. Se la regno ne obeas, ĝi ne ricevos financadon. Oni diras, ke la lando financita estas intervenita, ĉar ĝi perdas grandan parton de sia sendependeco.

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: