Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio

3-a Renkontiĝo de Transformiga Kooperativismo kaj Kolektivismo

Komenti

La pasintan sabaton okazis la 3-a Renkontiĝo de Transformiga Kooperativismo kaj Kolektivismo, kiel kutime, kunvokita de COS. La loko estis la klubejo Ca Bassot, de Burjassot/Burĵasot’, proksime al Valencio. Tie partoprenis la jenaj organizaĵoj: COS, LPK-FS, Platformo de Senlaboruloj de Montcada, Senlaboruloj de Orriols-Torrefiel kaj La Ŝpato Kiel Eliro (L’Aixada com a Eixida). La diversaj prelegoj igis interesajn kontakto-punktojn inter ĉiuj partoprenantoj. Kaj evidentiĝis ke la transformiga kooperativista movado disdaŭras sian evoluon je modera rapideco.
La COS apogas la iniciatojn kaj de la organizaĵoj de senlaboruloj kaj de entreprenoj kun gravaj problemoj dezirante ke ili iĝu kooperativoj.
La neformalaj produktoj de la diversaj organizaĵoj estas jenaj:

  1. LPK-FS: trejnado kaj hazarda distribuo de vegetal-kestoj.
  2. Platformo de Senlaboruloj de Montcada: produkto kaj distribuo de vegetal-kestoj.
  3. Senlaboruloj de Orriols-Torrefiel: domaj servoj kiel murpentrado, elektraj instalaĝoj, purigado, ktp.
  4. La Ŝpato Kiel Eliro: produktado de vegetaloj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s