Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871
Originala bildo de la afiŝo: U.S.P.F.II. en BDIC
Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio
Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria
La Komunumo rekviziciis ĉiujn malplenajn loĝejojn, senŝuldigis loĝejo-luadojn de oktobro 1870 ĝis aprilo 1871 kaj suspendis la vendon de objektoj lombardejitaj.
Teksto:
FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO — EGALECO — FRATECO
PARIZA KOMUNUMO
IVa DISTRIKTO
REZOLUCIO
koncernanta la proprietulojn, ĉefajn luantojn kaj pordistojn
Vidata la dekreto de la Komunumo, datita la 25an de aprilo 1871, diranta:
Art. 1a – Ĉiuj malplenaj loĝejoj estas rekviziciitaj.
La proprietulo, ĉefa luanto aŭ pordisto de ĉiu domo en la IVa Distrikto
devos fari raporton de loĝejoj kaj apartamentoj forlasitaj de la luantoj
aŭ vakaj, kaj sendi tiun raporton de la 2a ĝis la 5a de majo 1871, al
la Urbodomo de la IVa Distrikto, al la oficejo de la komunuma
Komisiono.
Ni memorigas al la koncernatoj, ke ili estas respondecaj pri siaj deklaroj
kaj se ili malobeas tiun ĉi rezolucion, oni devos apliki la punojn
antaŭviditaj de la leĝoj.
Verkita ĉe la Urbodomo de la IVa Distrikto, la 2an de majo 1871.
La Membroj de la Komunumo elektitaj de la IVa Distrikto,
AMOUROUX, ARTHUR ARNOULD, ADOLPHE CLÉMANCE, GÉRANDIN, LEFRANÇAIS.