Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio

FAŜISTA FLUTISTO TRAIRAS EŬROPON

Komenti

 

Kelkaj precedentoj de la nuna situacio de la laborista klaso en Eŭropo

La laborista klaso, en Eŭropo kiel en la tuta mondo, estas alkonformigita de esenca negativa faktoro: ĝi ne posedas perspektivon de ŝanĝo de socio-modelo kaj ne konsideras superacion de kapitalismo: mallonge, ĝi ne havas eniĝigitan revolucian alternativon al la kapitalismo. Ĝi estas heredaĵo  de la nesufiĉeco de tiu “unua sturmo de la proletaro al burĝa potenco”, kiu ne sukcesis formi socialistan socion, ĉar tuj ĝi deturnis en  stalinista diktaturo kaj, kelkaj jardekoj poŝte, ĝi alvenis al liberala okcidenta kapitalismo.

Sed komuna trajto en Eŭropo estas: grandaj tavoloj de la laborista klaso k de la malgranda burĝaro spertas profundan malsekurecon kaj malkontentecon por la evoluo de la socia vivo. Efektive: en okcidenta Eŭropo ekzistis relativa disvolvo de sociaj politikoj. Ĝi estis produktita esence de la burĝa temo al la revolucio kaj al laborista lukto; sed ekde la fino de la jaroj 80 de la pasinta jarcento kaj aparte en tiu lasta jardeko, okazis progresiva perdo de la vivnivelo de la laborista klaso, kune al proletigado de grandaj sociaj tavoloj de la malgranda burĝaro. Kaj en orienta Eŭropo ekzistas malsekureco fronte al vorema kapitalismo, kiu minacas la bazajn vivkondiĉojn.

Aliflanke, la krizoj de la kapitalismo, kiuj ripetas pli kaj pli rapide ekde la 70 jaroj de la pasinta jardeko, detruis en okcidenta Eŭropo la fidon en “surogatoj” de socialista revolucio: la konfido en “socialistaj” aŭ stalinistaj partioj kiel protekto kontraŭ la kapitalismo. Cetere, ekde la sinkado de la ŝtat-kapitalismo en la orienta Eŭropo, la premo de la burĝaro akcelis la konverton de la “socialistaj” aŭ socialdemokrataj partioj en iaj nov-liberalaj kaj “maldekstraj” partioj.

En tiu situacio okazas la ekonomia krizo de 2008. Tiu provokis altiĝon de senlaboreco kaj malriĉecon de laborista klaso kaj de la malgranda burĝaro. La socialdemokrata-stalinista alternativo intensigis la evidentecon , ke ĝi estis malkapabla por strukturi adekvatan respondon. Ankoraŭ pli malbona: oni vidis klare , ke ĝi faris politikojn , kiuj favoris la burĝaron kaj faligis sur la laborista klaso  la tutan pezon de la krizo.  Sekve, intensiĝis la frustriĝo rilate al konfido de la socialdemokratismo – stalinismo por surpreni defendon de la laborista klaso kaj pligrandigi liajn sociajn konkerojn; do, ĝi aperis kiel komplico de la  generala paŭpereco de la laborista klaso.

Sekve, jena perspektivo aperas al grandaj sociaj tavoloj: ne “aspiri al gajno per ŝanĝo al kapitalismo”, sed “ne malplibonigi la nunajn vivkondiĉojn – ne perdi privilegiojn “ . Do, multaj homoj serĉas solvojn por sin protekti politike kaj ili restas al arbitro de tiaj politikaj spegulantoj de la burĝaro, kiel la neofaŝistaj partioj, kiuj defendas ksenofobion, naziismo kaj aliaj elementoj de la kapitalista barbareco. Tiel, kun la fino , ke almenaŭ tiuj politikaj grupoj protektis ilin de perdi la “privilegiojn” materiaj kaj ideologiaj, kiujn ankoraŭ ili konservas, inkludanta la delirojn de grandeco.

La ideologia inĝenieristiko de la burĝaro

La eŭropa burĝaro iom-post-iom solidigis sistemon de politika teatraĵo, kie partioj kaj sindikatoj ludas spektaklon kun dekstro, centro, social-demokrateco,”komunismo” , sindikatismo ruĝa ka flava. Perspektivo de superado al kapitalismo kaj iliaj hororoj, ĉiu tago pli evidenta,estas la granda forestanta de la tuta tragikomedio politika , per kiu la Eŭropa-burĝaro kontrolas la politikan evoluon kaj la konservon de sia reala potenco. Nur minoritataj movadoj, sindikataj kaj politikaj eskapas de tiu taksado

Al Eŭropa proletaro nur restas la rolo de pasiva spektanto por vidi kiel tiuj “grandaj saĝoj” de la politiko pli malbonigas la vivkondiĉojn de la laboristoj, dum ĝi ŝajnas, ke ili fere batalas por “la komuna bono de la civitanoj”

La “reprezenta demokrateco” baziĝas je la politikaj partioj kaj balotoj proksimume po 4 jaroj. La socio -ekonomiaj fortoj de la burĝaro (financaj kaj industriaj prem-grupoj, alta funkciularo de la ŝtato) uzas la politikajn partiojn por kontroli la ŝtatan potencon: la leĝoj (leĝa potenco), la estraron (aganta potenco) kaj la leĝan aplikadon (juĝa potenco). Por konservi tiun potencon, kadre de la reprezenta demokrateco, ĝi bezonas voĉojn. Kaj por havi voĉojn, ĝi bezonas konvinki la voĉdonantojn pri, ke ili devas elteni fortojn, kiuj agas kontraŭ ili.

Sed fari, ke la voĉdonantoj voĉdonos kontraŭ iliaj interesoj ne estas facila afero. Iu politika partio, kiu inkludus en ĝian programon tiujn normojn, kiujn la burĝaj ekonomiaj fortoj trudas, certe ne allogus la proletajn voĉdonantojn. Por tio oni bezonas ideologiajn erojn, kiuj sugestas la voĉdonantojn; oni bezonas krei “allogilojn” : estaĵoj miraĝaj, foje delirajn, sed ligitaj a la timoj kaj deziroj de la homaj amasoj, por obteni ties voĉojn kontraŭ ties klasaj sociaj interesoj. Ĝi eblas kun certa facileco pro, ni ripetas, manko de politika projekto de ŝanĝo, kiu la homaj amasoj akceptas kiel ebleco. Antaŭ ol ricevi la ideologian atakon de la burĝaro, la laboristo kutime jam estas komforta pri partoprenado en ludo, kiu ne konsideras ŝanĝi la ekzistantan politikan socian sistemon

Jen la politika inĝeniera scienco de la burĝaro igas materie en unu aŭ kelkaj “flutistoj de Hamelino”, kiuj ludas muzikon, ke la aŭdantaj jam estas inklinigitaj pri aŭskultado, por konduki la homojn, kiel la infanoj de la rakonto, al dronado, voĉdona en tiu ĉi kazo. La burĝaro, post akiro de la voĉoj kaj prenanta la proletaro pozicion de submetiĝo rilate al trudadoj de la kapitalismo, facile puŝos ĝisekstreme ĝian socio-laboran ekspluatadon.

Ksenofobio, naciismo i regna grandeco kiel allogiloj ideologiaj en Eŭropo.

Kiel antaŭe ni rimarkis, en Eŭropo, kiel en multaj aliaj lokoj, okazas tio, ke la burĝaj partioj posedas ideologiajn “allogilojn”, kiuj rilatas al timoj aŭ fantazioj de homaj amasoj, kaj kiuj adaptiĝas al loko kaj momento tre taksite, ĉar la burĝaro, kiu multe riskas en la afero, estas faka pri tio.

Por analizi tiujn “allogilojn” en la aktuala kunteksto, ni konsideras unue la ksenofobion. Vere, la alveno de elmigrantoj faras bonon al la burĝaro, ĉar tio permesas al ĝi havi laboristojn pli malmultekostajn kaj obeemajn, kaj teni la aŭtoktonajn laboristojn pli prematajn. Krome, tio permesas kompensi la malgrandan naskiĝ-indicon de tiu aŭtoktona loĝantaro. La ksenofobaj pozicioj de la ekstrem-dekstra, dekstra kaj centro-dekstraj partioj konstituas ideologian logfajfilon por tavoloj de la loĝantaro, kiuj sentas sin minacitaj kaj damaĝitaj por la krizo, kaj kiuj ne havas postulajn perspektivojn kontraŭ la kapitalismo. Tamen, se la ksenofobio estos uzanta por premi pli la proletaron kaj forlasi ĝin de la klasbatalo, la burĝaro bonvenigas la ksenofobion.

 
Konsideru, ekzemple, la kazo de Hungarujo: tie, la nov-faŝistaj partioj posedas ideologion 
ege kontraŭ-elmigrado. Tamen, elmigrado ne ekzistas praktike en Hungarujo! . 
La objektiva situacio estas :ekzistas ja elmigrado de laboristoj hungaraj ĝis aliaj landoj
de EU; eĉ ĝi havas foje tagan karakteron. La ksenofobio kune al trompaĵo pri la realeco de la
 kapitalismo, kiu blindumis al multaj homoj  en la landoj de la pasinta ŝtato-kapitalismo de la
Orient-Eŭropo , kondukis partion ksenofoban kaj aŭtoritatistan al potenco. Kaj kion tiu 
potenco faras, krome ol anti-elmigrada teatraĵo?. Por demando de la grandaj multi-naciaj 
firmaoj, kiuj agas en Hungarujo, tiu registaro dekretas leĝon, kiu portas la
laborkondiĉojn al la limoj: praktika perforto de labori 400 ekstra-horoj jare, kaj limo de 
prokrasto en pagado de ĝi de 36 monatoj. Vere "leĝo de sklavismo", kiel la
hungaroj konsciantaj ,kiuj manifestas, baptis ĝin. Ni kontemplas ĉi tiujn manifestaciojn kun 
espero. Io simila okazas en Pollando.
Malgraŭ, ke tio povas surprizi multajn, la situacio en Aŭstrio estas simila, en tiu ĉi senso, al la 
antaŭe  priskribita. Ankoraŭ la burĝaro havas  ĉi tie, kiel protagonisto, partion 
ekstrem-dekstrulan, vere, de tradicio rekte  naziista. Kaj dum la burĝaro flatas la orelojn de la 
amasoj, kiuj esperas aŭskulti precize tian muzikon, ĝi postulas labor-kondiĉojn kiel ia 
sklavismo, tre similaj al tiuj antaŭe  nomataj de Hungarujo. Bonŝance ni rimarkas tie  fortajn
 kaj promesplenajn movadojn.

La kazo de Italujo, ene de ĝia komplekseco, estas ankaŭ simila, ankoraŭ , ke ĝi ne alvenas tiel for en la ekonomia sklaveco . Ĉi tie tiu politika forto ( kiu agas kiel primma donna de la politika opereto) miksas ksenofobion kaj ian mussolininan naciismon, kiu starigas danĝeran koktelon, kiu havas malbonan perspektivon por la itala proletaro. La konfuza situacio de la socia lukto estas ankoraŭ for de manifestado de proletaj pozicioj

En Francio, kie la asociaj laboristaj movadoj havas amplekson pli grandan ol en multaj aliaj lokoj, la politikan ĉefrolecon havas partio nov-liberala, kontrolita nepre por nov-faŝista partio. La lastaj postulaj movadoj, objektive kaŭzita por klasbatalo, montras rimarkindan ideologian konfuzon; ni vidas tie miksitaj unuflanke la postulojn kontraŭ la mizeraj viv-kondiĉoj kaj aliflanke politikajn poziciojn naciistajn kaj ksenofobajn. Ni observas tie kreskantan implikadon kun pozicioj pli de laborista klaso, kiuj donas bonan impreson al ni. Ni esperas , ke la lukto starigos pozicioj proletajn koherajn.

En la Unuigita Regno, la "breksito" estas klara ekzemplo de fuĝo de la realo, postkuranta 
deliran iluzion, en tiu ĉi kazo, la regna grandeco de Anglio. Ne estas facile trovi kialojn de
grava pezo , pri kiuj interesoj de la brita burĝaro estas favoritaj per la eliro de  Eŭropa Unio. 
Sed estas facile trovi ekonomian kialon al ksenofobio de kelkaj sektoroj de la laborista klaso 
kaj de la malgranda burĝaro, kiuj taksas la konkurencon de orientaj eŭropanoj kiel la kaŭzo de 
ties ekonomiaj problemoj. Denove, anstataŭ batali por ŝanĝi la socion kontraŭ la burĝa 
potenco, oni agas kontraŭ tiuj, kiuj, premataj por la ekonomia krizo de ilia lando, estas puŝita
 al elmigrado. Ankaŭ estas facile rimarki tie la nostalgiajn delirojn de riĉuloj kaj olduloj kiel 
kialoj de multaj anoj de tiu movado.  
Rilate al Hispana Ŝtato: ankaŭ tiuj muzikoj, kiuj celas altiri la voĉdonantojn ĝis solvoj 
ekstreme reakciajn , kaj kiuj ignoras la konfliktojn kun la burĝaro, trafas la hispanan ŝtaton.
Ni trovas ĉi tie la faŝistan nacian katolikismon, kiu ĉiam estis viva, dum tiu "transiro" ekde
 la "frankista" diktaturo.  Ĝi montriĝas en tri partioj, kiuj formas la hispanan dekstron, kiu oni 
povas nomigi, sen troigo, kiel novfaŝisto. Eĉ ni trovas tie mensogan mesaĝon,  kiu fontas el
 Eklesio decida al ne perdi socian influon.  La kataluna dekstro, siaflanke, montras
 naciismon, kiu  kaŝas furiozan agresemon al  vivkondiĉoj de la laborista klaso, kaj kreas
 grandan dividon kun la aliaj komunumoj , kiuj  kunhavas la saman katalunan lingvon.
Preter la trompaĵo

La novfaŝistaj partioj, finfine, oferas la saman ekonomian modelon ol la konservativa dekstro;  liberalismo , kiu nur faras bonon al granda kapitalo; aliĝo al
tradiciaj valoroj kaj  pliintensigita “patriotismo”: ili ne alportas iun ajn plibonecon
al ekonomia situacio de la laborista klaso, sed pli vere, la  malon.

Ni rimarku, ke la novfaŝismo, male al faŝismo, ne kontraŭas kiel ĉefa malamiko la proletan 
movadon, ĉar tiu ĉi ne estas perceptita kiel tuja minaco; sed tre sekure, ĝi atakos en Eŭropo,
kiel fakte ĝi jam faras en aliaj lokoj kiel Brazilo, la proletajn organizojn. Tiaj faŝistaj 
movadoj atakas ĉion, kio povas enhavi iun ajn ĝermon de revolucia ŝanĝo, inkludante la 
minimumajn formalajn burĝajn liberojn. 
Multaj homoj, kiuj sekvas la muzikojn de tiu ĉi Hamelina flutisto, kiu la eŭropa
burĝaro pagas, malkovros tion, kio la novfaŝismo solvas nenion al ili , kaj kio, per subteno al
 ĝi, vere ili agas kontraŭ iliaj interesoj. Kiam tiuj , kiuj iras post la iluzio de la ekstrem-dekstro, 
ekkomprenis tion, kio ĝi ne estas iu  solvo por iliaj problemoj, eble ili estos akceptemaj al
  revolucia perspektivo.  La reago de la laboristoj hungaraj kaj aŭstraj estas parte ekzemplo 
el ĝi.
 
Sed al kelkaj aliaj homoj, la muziko de la flutisto ne trompas pli ol ili volas esti
trompitaj. Ene de tiuj ekzistas multa de kapitulaco de la propraj klasaj interesoj  kaj de adopto 
de pozicio de submetado antaŭ la burĝaro, kiel dirante: "burĝoj:  ni lasu , ke vi eksplodu ,
kiom vi volas sed vi konservu niajn viv-kondiĉojn" 
La konscianta proletaro, tamen, devas batali kontraŭ ĉia mistifiko kaj starigi solidan
 alternativon,  teorie kaj praktike, por montri al eŭropa proletaro la vojon por superi la
kapitalistan barbarecon. Ni bezonas organizaĵojn , kiuj defendas la proletan perspektivon en
 la tereno de la klasbatalo. Ni bezonas asembleajn entojn , kiuj defendas al loka nivelo la 
laboristan demokratecon, kie tiuj organizaĵoj povas ekzerci rolon de politikaj klarigiloj. 
La ekagado de tiuj asembleaj entoj, animitaj per la perspektivo de la superado de la 
kapitalismo, estas tiu , kiu vere povas disbati tion, ekde la novfaŝismo al ekstrem-liberalismo
kaj al la sirenaj kantoj de la burĝa reformismo. 


Nia perspektivo estas eŭropa respubliko de laboristaj konsilioj !






 
 
 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s