Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

Deklaracio de la Internacia Asocio de Laboristoj [AIT / IWA] pri la balotado de la Komunumo. 24-03-1871. Afiŝo

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio   

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

 Klaku por altkvalita bildo

1871-03-24 Deklaracio de la AIT pri la balotado de la Komunumo

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

Libereco Egaleco Frateco

INTERNACIA ASOCIO DE LABORISTOJ

FEDERACIA KONSILIO DE LA PARIZAJ SEKCIOJ

Federacia Ĉambro de la Laboristaj Socioj

LABORISTOJ,

Longa sinsekvo de malsukcesoj, katastrofo kiu ŝajnas konduki nian landon al tuta ruino, tiel estas la bilanco de la situacio kreita en Francio de la registaroj kiuj dominis ĝin.
Ĉu ni perdis kvalitojn necesajn por resaniĝi de ĉi tiu malnobleco? Ĉu ni estas tiom degeneritaj de suferi rezignacie hipokritan despotismon de tiuj, kiuj fordonis nin al eksterlandano, kaj ne retrovi sufiĉe da energion ke por igi niajn neeviteblan ruinon en la civila milito?
Lastaj okazintaĵoj pruvis la forton de la pariza popolo kaj ni estas konvinkitaj, ke frateca interkonsento baldaŭ pruvi lian saĝon.
La principo de aŭtoritato estas nun jam senpova por restaŭri la ordon en la stratoj, por revigligi la verkon en laborejoj, kaj tiu ĉi senpoveco estas ĝia nego.

La ne solidareco de la interesoj estas kreinta la ĝeneralan ruinon, estas generinta la socian militon;oni devas demandi al libereco, egaleco kaj solidareco, ke garantu ordon sur novaj fundamentoj, ke reorganizu la laboron, kiu estas la unua kondiĉo.

LABORISTOJ,

La komunuma revolucio asertas ĉi tiujn principojn kaj forigas ĉiun kaŭzon de konflikto en la estonteco. Ĉu vi hezitos doni vian finan subtenon al ĝi?
La sendependeco de la komunumo estas la pruvo de kontrakto kies klaŭzoj libere debatitaj ĉesos la antagonismo de la klasoj kaj certigos la socian egalecon.
Ni postulis la
emancipacion de laboristoj kaj la komunumaj delegacioj estas ties garantio, ĉar ĝi devas provizi ĉiun civitanon de la rimedoj por defendi siajn rajtojn, por kontroli efike la agojn de siaj komisiitoj ŝarĝitaj de la administrado de siaj interesoj, kaj difini la progreseman aplikon de sociaj reformoj.

La aŭtonomeco de ĉiu komunumo forigas tutan subpremadon al siaj postuloj kaj firmigas la Respublikon en lia plej alta esprimo.

LABORISTOJ,

Ni batalis; ni lernis suferi pro niaj egalecaj principoj; ni ne povas retroiri kiam ni povas helpi meti la unuan ŝtonon de la socia konstruaĵo.
Kion ni estas postulita?

La organizon de la Kredito, de la Ŝanĝo, de la Asocio tial ke ĝi garantu al Laboristo la plenan valoron de lia laboro;
La instruadon senpagan, sekularan kaj integran;
La rajton de Kunveno kaj Asocio, la absolutan gazetaran kaj civitanan liberecon;
La organizon ekde la urba vidpunkto de la servado de polico, armeo, higieno, statistiko, ktp.;

Ni estas trompitaj de niaj regantoj, ni eniris en ilia ludo, dum ili alterne karesis kaj subpremis la frakciojn kies antagonismo certigas ilian ekziston.
Hodiaŭ la popolo de Parizo estas klarvida, ĝi rifuzas tiun rolon kiel infano gvidata de gvidinstruisto, kaj en la urbaj balotoj, kiuj estas la rezulto de movado kies ĝi mem aŭtoras, ĝi memoros ke la principo reganta la organizon de grupo, asocio, estas la sama kiu devas regi la tutan socion, kaj same kial ĝi malakceptus ajnan administron aŭ prezidanton altruditan de ekstera potenco, malakceptos ĉiun urbestron, ĉiun prefekton altruditan de eksterlanda registaro al siaj aspiroj.

[La popolo de Parizo] asertos sian superan rajton de voĉdoni Asembleon, esti mastro en sia urbo kaj formi kiel konvenu al ĝi sian municipan reprezentanton sen intenci altrudi ĝin al aliaj.

Dimanĉe, la 26an marto, ni estas konvinkitaj pri tio, la popola de Parizo sentos honorita voĉdoni por la Komunumo.

La delegitoj ĉeestantaj en la nokta Kunsido de la 23an de marto 1871:
Federacia Konsilio de la parizaj sekcioj de la Internacia Asocio:

AUBRY (Federación..) LEO FRANKEL

BOUDET H. GOULLÉ

CHAUDESAIGUES LAUREAU

COIFÉ LIMOUSIN

V. DEMAY MARTIN LÉON

A. DUCHÊNE NOSTAG

DUPUIS CH. ROCHAT

Federa Ĉambro de la Laboristaj Socioj:

CAMÉLINAT LAZARE LEVY

DESCAMPS PINDY

EVETTE EUGÈNE POTTIER

GALAND ROUVEYROLES

HAMET SPOËTLES

JANCE A, THEISZ

J. LALLEMAND VERY


Komenti

Municipaj kantinoj. Pariza Komunumo. Afiŝo. 07-04-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

1871-04-07 Municipaj kantinoj

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO — EGALECO — FRATECO

MUNICIPAJ KANTINOJ DE LA 8ª DISTRIKTO

LIBERIGO DE MIZERO PER LABORO

Oni avertas al publiko, ke la Municipo de la 8ª Distrikto prenas mezurojn por garantii la kontentigon de ĉiuj urĝaj bezonoj de sia administrataro.

Mizero estas plago kaŭzanta ĉiujn malordojn.

La laboro estas trezoro fekundiganta ĉiujn bonajn sentojn.

Havigi laboron por ĉiuj, tia estas nia celo.

Simple malfermi registrejojn pri proponadoj kaj postuladoj, kiel oni faras ĉie, krom la dungo de hejmaj laboristinoj, estas vana kaj iluzia laboro.

Aliflanke, la kutimaj dung-agentejoj estas rimedoj por trafikado kaj spekulado, kiuj indas eviti, uzante ĝiaj avantaĝoj.

Sed dum ni atendas la solvon de la socia Problemo pri labor-organizado, pri kiu la Pariza Komunumo zorgas, ni volas kontentigi ĉiujn urĝajn bezonojn: vivteno, vestaĵo, loĝejo kaj, por infanoj, vera instruado.

Ni klopodos almenaŭ por prizorgi ĉion kiel eble plej bone.

Tial, unue oni malfermis en la 8ª Distrikto tri kantinojn, kiuj anstataŭos tiujn de la Malmultekostaj Kuirejoj.

Tiuj Kantinoj havigos la necesan vivtenon al ĉiuj, kiuj estos devigita uzi ilin – kontraŭ laboro, ke ĉiu povos fari, anticipe aŭ kredite.

Simpla kajero aŭ libreto de kuranta konto estos funkciilo de ĉi tiu nova Institucio: ĝi estos donata ĉe Urbodomo, kontraŭ nunaj kartoj, kiuj sekve estos forigataj kaj nuligataj.

La kajero indikos, por ĉiu tenanto, la laboron, kiun li engaĝiĝas havigi kontraŭ la konto aŭ kredito de manĝaĵoj, ke oni estos malfermata por ili en Distrikto-Kantinoj.

Rilate al dung-agentejoj, sen elimini tiujn, kiuj ekzistas, oni kreos novajn rekte de la Urbodomo.

La Urbestro

JULES ALLIX.


Komenti

Dekreto de la Pariza Komunumo pri la cedo de forlasitaj laborejoj al laboristaj kooperativaj societoj. 16-4-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la transskribo: archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Kelkaj proprietuloj de produkt-rimedoj lasis siajn laborejojn kaj ties dungistoj devenas sen laboro kaj senpagaj. La Komunumo reagis permesanta la daurigon de la labor-aktivaĵoj laû kooperativa maniero.

Pro tio, la Komunumo celis fari statistikon de tial laborejoj kaj leĝe transiri al la kooperativa maniero, eĉ konsideranta la rajtojn de revenantajn antaûajn proprietulojn.

Rimarku ke tio ne temis pri transiri de la privata proprieto al socia proprieto, ankaû ne al «ŝtata» proprieto (fakte la ŝtato ne ekzistis) sed ke la proprieto iris al laboristoj dungitaj al laborejoj. Tiusence ni ne rajtas paroli vere de «kolektivismo» sed, malgraû tiu grava aspekto, ni povas konsideri tiun dekreto kiel unua (preskaû) »kolektivista dekreto», praulo de la dekretoj de kolektiviĝo de Katalunio kaj Valencilando dum 1937

1871-04-16 Dekreto de laborejoj

Protokolo publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo de la 17ª de aprilo 1871

KUNSIDO DE LA 16ª APRILO 1871

Protokoloj de la Komunumo

4. Dekreto pri organizo de laboranta komisiono por starigi statistikon de forlasitaj laborejoj4:

“La Pariza Komunumo,

“Konsiderante ke kelkaj laborejoj estas forlasita de tiuj kiuj estris ilin, eskapanta de la civitaj devoj kaj ne konsideranta la interesojn de laboristoj;

“Konsiderante ke, pro tiu malkuraĝa forlaso, multaj esencaj laboroj por la komunuma vivo estas interrompita kaj la ekzisto de laboristoj endanĝerigita;

“Dekretas:

“La laboristaj sindikataj ĉambroj estas kunvokataj por formi laborantan komisionon, kiu celas:

“1ª Starigi statitiskon de forlasitaj laborejoj, kaj ankaû precizan inventaron de ties stato kaj de laborilojn kiujn ili enhavas;

“2ª Prezenti raporton stariganta la praktikajn kondiĉojn por la frua ekfunkciigo de ĉi tiuj laborejoj, jam ne por la dezertantoj, kiuj forlasis ilin, sed por la kooperativaj societoj de laboristoj, kiuj en ili estis dungitaj.

“3ª Ellabori projekton de konstitucio de tiuj kooperativaj societoj de laboristoj;

“4ª Formi arbitracia instanco, kiu devas decidi, kiam revenos la menciitaj mastroj, pri la kondiĉoj de la fina cedo de la laborejoj al laboristaj societoj kaj pri la parto de la kompenso kiun devos pagi la societoj al la mastroj.

“Ĉi laboranta komisiono devos adresi sian raporton al la komunuma Komisiono de laboro kaj ŝanĝo, kiu estos demandita de prezenti al la Komunumo, kiel frue, la malnetan dekreton kiu kontentigas la interesojn de la Komunumo kaj la laboristojn.”

4. Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo, la 17an de Aprilo. Kp la Registron de decidoj, nº 58: “Sciigita al publikaj servoj. A”.


Komenti

Pensioj vidvinoj kaj orfoj. Nacia Gvardio. Inter la 30-03-1871 kaj la 18-05-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La Pariza Komunumo starigis sistemon de pensioj por la vidvinoj kaj orfoj de la Nacia Gvardio, specifante, unuafoje en la historio kaj propone de la Unio de Virinoj, la egalajn rajtojn por vidvinoj edziĝintaj aŭ ne kaj por infanoj konsideritaj leĝaj aŭ ne.

1871-03-30 ĝi 1871-05-18 Pensoj vidvinoj kaj orfoj Nacia Gvardio

Franca Respubliko

Libereco, Egaleco, Frateco

PARIZA KOMUNUMO

NACIA GVARDIO DE LA Xª DISTRIKTO

AVERTO

La Komisiono de enketo por Vidvinoj kaj Orfoj de la vunditaj kaj malaperitaj, ke rajtas pension, sekve de la Komunuma-dekreto de la 10ª de aprilo 1871, informas ke oni starigis la Oficejon ĉe la Urbodomo de la Xª Distrikto, ĉe la fundo de la korto, dekstre, de la naŭa ĝis la dek-unua horo matene kaj de la dua ĝis la kvina posttagmeze.

Oni devas proviziĝi per ĉiuj bezonataj dokumentoj por pruvi la identecon.

La Sekretario de la Komisiono.


TH. PAULIN


Komenti

Dekreto pri disigo Eklezio-Ŝtato. 3-04-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La Pariza Komunumo dekretis ke la Eklezio estu disigata de la Ŝtato, ke la buĝeto de kultoj estu forigata kaj ke la havaĵoj apartenantaj al religiaj kongregacioj estu deklarataj naciajn proprietaĵojn.

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO

LA PARIZA KOMUNUMO,

Konsiderante, ke la unua de la principoj de la Franca Respubliko estas libereco;
Konsiderante, ke konscienco-libereco estas la unua de la liberecoj;
Konsiderante, ke publika financado de religioj estas kontraŭa al tiu principo, ĉar ĝi trudas al civitanoj kontraŭ iliaj propraj kredoj;
Konsiderante, fakte, ke klerikaro estis kunkulpulo en krimoj de la monarkio kontraŭ libereco;

DEKRETAS:

Art. 1ª. La Eklezio estu disigata de la Ŝtato
Art. 2ª. Buĝeto de kultoj estu forigata.
Art. 3ª. Havaĵoj nomitaj de morta mano, apartenantaj al religiaj kongregacioj, moveblaj kaj nemoveblaj, estu deklarataj naciajn proprietaĵojn.
Art. 4ª. Oni tuj faros enketon pri ĉi tiuj havaĵoj por konstati ilian naturon kaj meti ilin al dispozicio de la Nacio.


LA PARIZA KOMUNUMO.

Parizo, la 3an de aprilo 1871

 


Komenti

Afiŝaro de la Pariza kaj Liona Komunumoj

“Ĉu vi rekonResultado de imagen de vive la communeas ĉi Parizon? […] ĉi tiujn fumantajn fortikaĵojn, ĉi tiujn eksplodojn de heroeco, ĉi tiujn virinojn, ĉi tiujn
virojn de ĉiuj profesioj miksitaj?   Ĉiuj la laboristoj de la tero aplaŭdantaj nia lukton, ĉiuj la burĝaroj koaliciitaj kontraŭ ni.”

H. Prosper-Olivier Lissagraray. Historio de la Pariza Komunumo. 1876.


Komenti

La Pariza Popolo al soldatoj de Versajlo. Afiŝo de la Pariza Komunumo. 23-05-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: Wikimedia Commons

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Dum la sanga semajno, la fino de la Komunumo, la Pariza Komunumo alvokis la dizerton de soldatoj de la oficiala registraro.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO

LA PARIZA POPOLO

Al SOLDATOJ DE VERSAJLO

FRATOJ!
La tempo de la luktego de la Popoloj kontraŭ iliaj subpremantoj alvenis!
Ne forlasu la kaŭzon de la Laboristoj!
Faru kiel viaj fratoj de la 18ª de Marto!
Kunigu al la Popolo, el kiu vi estas parto!

Lasu ke la aristokratoj, privilegiitoj, ekzekutistoj de la homaro sin defendu, kaj la regno de la justeco facile starigos!

Forlasu viajn vicojn!

Venu en niajn hejmojn.

Venu kun ni, ene de niaj familioj.

Vi estos bonvenaj, frate kaj ĝoje.

La Pariza popolo fidas vian patriotismon.

VIVU LA RESPUBLIKO!
VIVU LA KOMUNUMO!
3 prerialo de la ĵaro 79

LA PARIZA KOMUNUMO

 


Komenti

Al la armiloj!. Komitato por Publika Savado. Afiŝo de la Pariza Komunumo. 22-5-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La lukto strato por strato , dum la sanga semajno, la fino de la Komunumo.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKA

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO

KOMITATO POR PUBLIKA SAVADO

AL LA PARIZA POPOLO

CIVITANOJ,

La pordo de Saint-Cloud, sieĝita samtempe de la kvar flankoj, pro la fajro ekde Mont-Valérien, la monteto Mortemart, Moulineaux kaj Fort d’Issy, liveritaj pro la perfideco; la pordo de Saint-Coud estas perfortigita de la Versajlanoj, kiuj estas disvastigintaj sur parto da la pariza teritorio.

Ĉi tiu malvenko, anstataŭ ol faligi nin, devas esti energia stimulilo. La Popolo, kiu
detronigas la reĝojn, kiu detruas la Bastijlojn; la Popolo de 1789 kaj de 1793, la Popolo de la Revolucio, ne povas perdi en unu tago la fruktojn de la emancipo de la 18a de Marto.

Parizanojn, oni ne povas dizerti la entreprenatan lukton; ĉar ĝi estas la lukto de la estonteco kontraŭ la pasinteco, de la Libereco kontraŭ la despoteco, de la Egaleco kontraŭ la monopolo, de la Frateco kontraŭ la submeto, de la Solidareco kontraŭ la egoismo de la subpremantoj.

AL LA ARMILOJ!

 AL LA ARMILOJ! Parizo kovriĝu per barikadoj, kaj malantaŭ tiuj improvizitaj muroj ĵetu denove al siaj malamikoj sian milit-krion, fier-krion, defi-krion sed ankaŭ venk-krio; ĉar Parizo, kun siaj barikadoj, estas nekonkerebla.

Leviĝu la pavimo de ĉiuj stratoj: unue ĉar la malamikaj klugoj, kiam falas sur grundon, estas malpli danĝeraj; poste ĉar la pavimeroj, novaj defend-rimedoj, devos esti akumulata, je regula distanco, en balkonoj de superaj etaĝoj de domoj.

La revoluciema Parizo, la Parizo de la grandaj tagoj, plenumu sian devon; la Komunumo kaj la Komitato por Publika Savado plenumos la sian.

En la Urbodomo, 2an prerialo de la jaro 79.

La Komitato por Publika Savado

Ant. ARNAUD, E. EUDES, F. GAMBON, G. RANVIER.


Komenti

Rekvizicio de loĝejoj. Afiŝo de la Pariza Komunumo. 2-05-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo:  U.S.P.F.II. en BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La Komunumo rekviziciis ĉiujn malplenajn loĝejojn, senŝuldigis loĝejo-luadojn de oktobro 1870 ĝis aprilo 1871 kaj suspendis la vendon de objektoj lombardejitaj.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO — EGALECO — FRATECO

PARIZA KOMUNUMO
IVa DISTRIKTO

REZOLUCIO

koncernanta la proprietulojn, ĉefajn luantojn kaj pordistojn
Vidata la dekreto de la Komunumo, datita la 25an de aprilo 1871, diranta:
Art. 1a  – Ĉiuj malplenaj loĝejoj estas rekviziciitaj.

La proprietulo, ĉefa luanto aŭ pordisto de ĉiu domo en la IVa Distrikto
devos fari raporton de loĝejoj kaj apartamentoj forlasitaj de la luantoj
aŭ vakaj, kaj sendi tiun raporton de la 2a ĝis la 5a de majo 1871, al
la Urbodomo de la IVa  Distrikto, al la oficejo de la komunuma
Komisiono.

Ni memorigas al la koncernatoj, ke ili estas respondecaj pri siaj deklaroj
kaj se ili malobeas tiun ĉi rezolucion, oni devos apliki la punojn
antaŭviditaj de la leĝoj.

Verkita ĉe la Urbodomo de la IVa Distrikto, la 2an de majo 1871.

La Membroj de la Komunumo elektitaj de la IVa Distrikto,
AMOUROUX, ARTHUR ARNOULD, ADOLPHE CLÉMANCE, GÉRANDIN, LEFRANÇAIS.


Komenti

Reciproka subteno komitato. Afiŝo de la Pariza Komunumo. Inter la 5 de aprilo kaj la 20 de majo 1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo:  BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

Klaku por altkvalita bildo

La Pariza Komunumo organizis la anstataŭigon de la Publika Helpon por Komitatoj de Reciproka Subteno gviditaj de delegitoj elektitaj en la distriktoj.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO EGALECO FRATECO
SOLIDARECO
BALOTOJ

POR ANSTATAŬIGI

LA PUBLIKAN HELPON KAJ LA BONFARECAN OFICEJON

DE LA 2a DISTRIKTO

por Komitato de Reciproka Subteno

CIVITANOJ,

Oni petas ke vi kunvenu dimanĉe matene je la 9ª horo precize, en la lokoj sube menciitaj, por koni la Statutojn de RECIPROKA SUBTENO KOMITATO kaj nomumi ties 14 delegitoj.

Ni estas konvinkitaj, ke ĉiu el vi konsideros kiel devon aliĝi al tiu granda socia reformo, alvenante al nia alvoko.

LA KOMUNUMA DELEGACIO DE LA 2a DISTRIKTO:

EUGÈNE POTTIER, A. SERRAILLIER, JAQUES DURAND, J. JOHANNARD