Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

Sekulara instruado. Afiŝo de la Pariza Komunumo. Inter la 30 de marto kaj la 18 de majo 1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo:CNT España en BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Teksto:

Franca Respubliko

Libereco Egaleco Frateco

Komunuma Domo

de la XXa Distrikto

SEKULARA INSTRUADO

La mem deklaritaj religiaj dogmoj estas obstaklo al progreso.

Kontraûe al natura kaj pozitiva scienco, ili emas distordi inteligentecojn.

Ilia tute arbitra moraleco estas malamika al suverenaj principoj de justeco kaj solidareco.

Ili konsekris ĉiujn privilegiojn kaj validigitis ĉiujn servutecojn.

La milito, abomeninda je ĉiam, kiu lastatempe sango-makulis Francion kaj skandalis civilizacion, estas farita inter du armeoj kies gvidantoj havis kiel devizojn: Religion, Ordon, Familion, Propecon.

La sklaveco produktita pro individuismo estas la nura kaŭzo de la malforteco de la familiaj patroj kiu permesas inokuli al ilia gefiloj dogmojn kiujn ili mem malestimas.

Sevas tiun kriminalan toleremon kiu ekzistas en la publika instruado, kiu devas protekti ĝian dignecon.

La hipokriteco penetris tiel profunde en la socia korpo ke en la lukto kontraŭ la privilegio, la nomitaj liberalaj verkaĵoj, nekredanta sed reakcia, prenas laû bezono trajtojn de devoteco.

La mensogo unuflanke, kaj la superstiĉo aliflanke minacas la Respublikon en lia lulilo.

Ekzistas danĝero hejme.

Tiucele,

La Komunuma Komisiono proponas al la estraro de la XXa Distrikto la sekvantajn preskribojn:

1a  Liberigu la publikan instruadon de ĉio kio estas kontraŭa al ĝia sincereco, ĝia lojaleco, ĝia vereco.

2a En nomo de la libereco de konscienco inaŭgurita per la revolucio kaj senĉese izolita per la religiestraro, la religia instruado estu ekskludita de la publika instruado.

3a La faktoj kaj sciencaj principoj estos instruitaj sen  iu hipokrita koncesio farita al la dogmoj, kiujn la racio kondamnas kaj la scienco malagnoskas.

4a La publika moral – instruado ne fontu de ajna alia aŭtoritato ol homa scienco.

5a La urbestraro faros la necesajn paŝojn por apliki la principojn ĉi supre menciitaj.

Ni petas al geinstruistoj, kiuj kunsentas kun tiu ĉi programo sin prezenti en la komunuma Domo por registriĝi.

La Membroj de la komunuma Komisiono

TAILLADE, LALOGE, COUTURIER, GUILLEMIN, MARTY & DANGERS

La Membroj de la Komunumo,

RANVIER VIARD, TRINQUET.


Komenti

Malpezigo al kaŝa mizero. Afiŝo de la Pariza Komunumo. Inter la 30 de marto kaj la 18 de majo 1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: CNT España en BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO
Libereco, Egaleco, Frateco
Pariza Komunumo
XIIa DISTRIKTO
La Membroj de la Komunumo formantaj la Municipon de la XIIa Distrikto:
Konsiderante, ke pro la mandato, kiun libere la elektintoj estas doninta al ili, oni estas trudinta al ili la plej striktan devon zorgi la popolajn interesojn;
Konsiderante, ke ĉiutage sennombraj helpopetoj estas adresata al la Municipo, kiu hastas por juste agi laŭ la rimedoj de la Buĝeto;
Ke, tamen, fiaj kaj malnoblaj spekuladoj okazas de la flanko de homoj al kiuj malavare estas atribuitaj helpojn, dum multaj mizeroj, kiuj pro honto ne devus okazi, restas ignorataj;
Decidas:
Art. 1. – Oni alvokas la bonvolajn Civitanojn.
Art. 2. – Oni formas de nun Komitaton de Respublikanoj de la XIIª DISTRIKTO, kies misio estos esplori ĉiujn kaŝajn mizerojn kaj fari raporton pri ĝi al la membroj de la Komunumo subskribintaj, kiuj ilin hastos tuj malpezigi.
Art. 3. – La Civitanoj formantaj la menciitan Komisionon estas sub la rekta protekto de la Komunumo kaj la nacia Gvardio.

La Membroj de la Komunumo, de la XIIa Distrikto,

GÉRESME, LONCLAS, PHILIPPE, THEISZ
Oni ricevas enskribojn ekde la 26a de ĉi tiu monato, en la Urbodomo de la XIIa Distrikto.


Komenti

Instruado sekulara, publika kaj senpaga. Afiŝo de la Pariza Komunumo. Inter la 30 de marto kaj la 18 de majo 1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

Klaku por altkvalita bildo

La unua laborista registaro en la historio enkondukis la  sekularan, senpagan kaj devigan instruado.

Teksto:

DUA DISTRIKTO

 AVERTO

Gefratoj de la Kristana Lernejoj forlasis siajn postenojn.
Oni kunvokas ĉiujn Sekularajn Instruistojn, por sin prezenti ĉe Urbodomon, Oficejon de la Ĝenerala Sekretarieco.
Ni esperas, ke ĉi tiu manko baldaŭ estos riparata kaj ke ĉiuj rekonos, ke neniam oni donis al ni pli solenan okazon inaŭguri definitive la SEKULARAN, SENPAGAN KAJ DEVIGAN instruadon.
Senscio kaj maljusteco cedas sian lokon ekde nun al la Lumo kaj Juro!

VIVU LA KOMUNUMO!

VIVU LA RESPUBLIKO!



Komenti

Afiŝo de la Proklamo de la 2ª Liona Komunumo. 23-03-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Kvin tagoj antaŭ la proklamo de la Pariza Komunumo, la Liono urbodomo denove estis invadita de amasoj en populara ribelo. Kaj la 23an de marto 1871, Bakunin alvenis al la balkono de la urbodomo por proklami la 2an Lionan Komunumon kaj alvoki al la monda revolucio. Li havas kun li la tutan Unuan Laboristan Internacion (AIT).

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKA

LIONA KOMUNUMO

La Demokratia Komitato de la Nacia Gvardio de Rodano,
La Demokratia Centra Komitato de la Respublika Alianco de Rodano, al Lionanoj.


CIVITANOJ!

La Komunumo ĵus estas proklamita supre la balkono de la urbodomo, kun la freneza aplaŭdo de la tuta loĝantaro.
Nia urbo, kiu la 4an de Septembro estis la unua proklaminta la Respublikon, ne povis malfrui imiti Parizon.
Honoron al ĉi tiu energia kaj kuraĝa liona loĝantaro.
Ĝi ĵus partoprenis en la restarigo de libereco kaj vera Respubliko.
Ĝi ĵus prenis gvidon de siaj interesoj, tro longe sorbitaj de la centra Potenco.
Kun la Komunumo, Civitanoj, ni havos unikan povon, kiu koncentros en siaj manoj la armitan Forton kaj la urban Policon.
Kun la Komunumo, oni reduktos impostojn, publikan monon ne plu oni malŝparegos, oni kreos kaj funkciigos sociajn instituciojn, esperatajn kun legitima senpacienco de laboristoj.
Civitanoj, oni komencas novan eraon en nia Urbo!
Kiom da suferojn kaj mizerojn oni malpezigos en la espero ke malaperas la malaminda socia plago nomata Paŭperismo!

Ke loĝantoj konservu kalmon kaj dignon en sia venko; konfidu, kaj baldaŭ ordo kaj prospero ne estos vanaj vortoj.
Ni demonstru per nia sinteno al la malamikoj de vera libereco, ke la Popolo neniam konfuzas ĉi tiun subliman institucion nomatan KOMUNUMO kun trooj pri kiuj ili ĝin akuzas plezure.Baldaŭ niaj kontraŭuloj estos devigataj rekoni, ke la Popolo indas esti regata per respublikaj institucioj.
Ni kuniĝu kaj restu armitaj por apogi la Respublikon unikan kaj nedivideblan.

VIVU LA KOMUNUMO! VIVU LA RESPUBLIKO!

De la Komitato de la Nacia Gvardio:

LACONDAMINE, MALARD, JERRICARD, A. DELMAS, FRANQUET.

De la Demokratia Komitato de la Respublika Alianco:

BRUN, ROLAND, prezidantoj; GOUTORBE, CHAPITET, sekretarioj


Komenti

1ª Dekreto de la Pariza Komunumo: Abolicio de la armeo. Nacia Gvardio, armita popolo. 29-03-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

“Parizo povis rezisti nur ĉar pro la sieĝo ĝi estis senigita je la armeo kiun ĝi estis anstataŭiginta per nacia gvardio konsistanta precipe el laboristoj. Tiun fakton necesis nun transformi en konstantan institucion.
La unua dekreto de la Komunumo estis do forigo de la konstanta armeo kaj ĝia anstataŭigo per la armita popolo”. Karlo Markso. La interna milito en Francujo (1871 La Pariza Komunumo). Pĝ. 66.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKA

LIBERECO EGALECO FRATERCO

PARIZA KOMUNUMO

La Pariza Komunumo DEKRETAS:

1a La deviga militservo estas aboliciita;
2a Nenia milita forto, krom la Nacia Gvardio, povas esti kreota aŭ enigota en Parizon;
3a Ĉiuj kapablaj civitanoj estas parto de la Nacia Gvardio.

Urbodomo, la 29an de marto 1871

LA PARIZA KOMUNUMO.


Komenti

Deklaro de la Centra Komitato de la Nacia Gvardio. 4-3-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio   Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Dum la sieĝo de Parizo fare de la germanoj (de septembro 1870 al marto 1871) proksimume 600,000 balotantoj estis mobilizitaj en la Nacia Gvardio.

Ekde la 15 de februaro 1971, pli ol 2.000 delegitoj reprezentantaj de 200 batalionoj de la defendo de Parizo, elektas Centran Komitaton kiu igas la solan potencon rekonita de la homamasoj de Parizo.

La Delegitoj diskutas kaj adoptas propran statutojn de la Federacio de la Nacia Gvardio kaj la 10an de marto proklamas la finon de la staranta armeo kaj la memregadon de la liberaj civitanoj.

La 18 de marto nova populara ribelo instalas la Centra Komitato de la Nacia Gvardio en la Urbodomo de Parizo kaj ĝi tuj kunvokas balotado al la Komunumo, kaj transdonas al ĝi la potencon la 28 de marto.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO, EGALECO, FRATECO

CENTRA KOMITATO DE LA NACIA GVARDIO

La Centra Komitato de la nacia Gvardio, nomita en ĝenerala asembleo de delegitoj reprezentantaj pli ol 200 batalionoj, havas komision starigi la respublikan federacion de la nacia Gvardio, por ke ĝi estu organizata tiamaniere, ke ĝi povu protekti la landon pli bone ol la permanentaj armeoj povis fari, kaj por defendi, per ĉiuj eblaj rimedoj, la minacatan Respublikon.

La Centra Komitato ne estas anonima Komitato: ĝi estas la kunveno de mandatuloj, de liberaj homoj, kiuj konas siajn devojn, kiuj asertas siajn rajtojn, kaj volas konstrui la solidarecon inter ĉiuj membroj de la nacia Gvardio.

Ĝi protestas, sekve, kontraŭ ĉiuj la akuzoj serĉantoj distordi la esprimon de sia programo por malhelpi sian realigon. Siaj agoj ĉiam estis subskribitaj; ili havis nur unu motivon: la defendo de Parizo. Ĝi malakceptas kun malestimo la kalumniojn celantajn akuzi ĝin pri instigo al prirabado de armiloj kaj municio kaj al la civila milito.

La finiĝo de la armistico, kies etendo la Oficiala Gazeto de 26an de Februaro silentis, ekscitis la legitiman emocion de Parizo. La rekomenco de malamikecoj signifis, efektive, la invadon, okupadon kaj ĉiujn malfeliĉojn suferatajn de la konkeritaj urboj.

Ankaŭ la patriotisma febro, kiu, en unu nokto, ribeligis la tutan nacian Gvardion, ne estis rezulto de influo de provizora komitato nomumita por ellabori la statutoj: ĝi estis la vera esprimo de la emocio sentita de la loĝantaro.

Kiam la traktato pri la okupo estis oficiale konata, la Centra Komitato, per komunikaĵo publikigita kun afiŝoj en Parizo, kuraĝigis civitanojn sekurigi per sia forta apogo la striktan observigon de tiu traktato.

Al la Nacia Gvardio revenis la rajto kaj devo protekti, defendi, iliajn minacitajn hejmojn. Ribelita tuta kompleta, spontanee, ĝi sola, per sia sinteno, ĝi sukcesis fari el la prusa okupado humiligon por la venkinto.

VIVU LA RESPUBLIKO!

Parizo, la 4an de marto 1871

Arnold. Fleury. Matté. Jules Bergeret. Frontier. Muttin. Bouit. Gastaud. Ostyn. Castioni.  Henry Fortuné. Piconel. Chauvière. Lacord. Pindy. Chouteau. Lagarde. Prudhomme. Courty. Lavalette. Varlin.  Dutil. Maljournal. Henry Verlet. Viard.


Komenti

Afiŝo de la Respublika Centra Komitato de la 20 Distriktoj de Parizo. 14-09-1870

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio   

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

En Parizo, la 14 de septembro 1870, ses monatojn antaŭ la proklamo de la Komunumo, oni starigis Republikan Centran Komitaton kunmetita de kvar delegitoj de ĉiu de la 20 distriktoj, kiu presentis liajn postulojn al la oficiala Respublika Registaro.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO, EGALECO, FRATECO

RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO

DE NACIA DEFENDO

DE LA DUDEK DISTRIKTOJ DE PARIZO

Civitanoj,

Ekde la 5a de septembro, la tago post la proklamo de la Respubliko, granda nombro da civitanoj jam proponis la starigon de RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO, fontanta el la dudek distriktoj de Parizo, celanta la savon de la lando, krom la definitiva fondo de vere respublika reĝimo kun la permanenta partopreno de individua iniciato kaj popola solidareco.

Ekde tiu tago, publikaj renkontiĝoj elektis sian defend- kaj viglad-komitatojn en ĉiu distrikto.

Tuj kiam la plimulto el la distriktoj estos reprezentitaj de kvar delegitoj, la Respublika Centra Komitato ekoperacios.

[La Komitato] prezentis al la Registaro de nacia defendo, unu post alia, la sekvajn rimedojn, aklamitajn en popolaj kunvenoj:

1ª RIMEDOJ DE PUBLIKA SEKURECO

Elimini la policon tiel kiel ĝi estis konstituita sub ĉiuj monarĥiaj registaroj, por servutigi civitanojn kaj ne por protekti ilin;

Lasi ĝin plene en manoj de la elektitaj komunumoj;

Nomumi, en grandaj urboj, en ĉiuj kvartaloj, juĝistojn komisiitajn por zorgi pri publika sekureco sub ilia rekta persona respondeco;

Disigi ĉiujn specialajn korpojn de la malnova centralizita polico tiel, kiel sergents de ville [armitaj policanoj ], agentoj konitaj kiel publika sekureco, gardistoj de Parizo;

Atribui al la nacia gvardio, formita de ĉiuj elektantoj, kaj precipe ĝiaj veteranoj, la taskon de helpi al novaj juĝistoj de la urba polico en la ekzercado de iliiaj funkcioj;

Apliki al ĉiaspecaj juĝistaroj la du principojn de elektado kaj respondeco;
Nuligi ĉiujn limigajn, subpremajn kaj fiskajn leĝojn kontraŭ la rajto skribi, kuniĝi kaj asociiĝi.

2ª NUTRADO KAJ LOĜEJOJ

Eksproprietigi, por kialoj de publika utileco, ĉiujn nutraĵojn aŭ vivnecesaĵojn nuntempe stokitaj en Parizo, en pograndaj aŭ detalistoj vendejoj, garantiante al ili la pagon de la produktoj post la milito, per agnosko de komercaĵoj eksproprietigitaj kaj detaligitaj laŭ prezoj de fakturoj.

Elekti, en ĉiu strato aŭ almenaŭ en ĉiu kvartalo, komisionon taskitan inventari la konsumaĵojn kaj deklari iliajn nunajn posedantojn persone respondecaj antaŭ la urbadministracio;

Distribui la provizojn klasifikitajn laŭ ilia naturo inter ĉiuj loĝantoj de Parizo, per kuponoj donotaj al ili periode en ĉiu distrikto proporcie: 1e laŭ la nombro de personoj formantaj la familio de ĉiu civitano; 2e laŭ la kvanto de konsumaĵoj rimarkitaj por la komitatoj signalitaj supre; 3e laŭ la probabla daŭro de la sieĝo.

La komunumoj devos ankaŭ garantii al ĉiu civitano kaj lia familio nepran loĝadon.

3a DEFENDO DE PARIZO

Tuj elektigi de la movebla gvardio ĉiujn ĉefojn, kiuj devos ĝin konduki al la batalo, dum, kiuj nuntempe ĝin estras, tiujn ĝis nun oni altrudis al ili;

Grupigi kiel eble plej rapide la disajn elementojn de tiu heroa armeo, kiun la perfido de ĝiaj ĉefoj lasis dispremita aŭ dispelita, kaj kiu, organizita por subpremi la landon, ne sufiĉis por ĝin defendi;

Doni, kiel eble plej rapide, long-atingajn armilojn al civitanoj kaj disdoni samtempe la nombron da kartoĉoj kaj milit-pafaĵoj sufiĉan por ke ili povus, okaze de atako, ĝin repuŝi.
Prepari por la zorgoj de la dudek distrikta komitatoj la materialajn rimedojn kaj la organizon de personaro necesa por la aparta defendo de ĉiu kvartalo;

Asigni al diversaj defendaj servoj ĉiujn liberajn lokalojn tiajn, kiaj forlasitaj apartamentoj kaj publika monumentoj;

Uzi por ĉiuj defendaj laboroj loĝantojn kiuj, por ia kialo, ne estus vokataj kontribui kiel naciaj gvardistoj;

Starigi popolan kontrolon de ĉiuj rimedoj prenitaj por la defendo;

Prepari ekde nun la postenojn de interna defendo, sekretajn komunikilojn kaj ĉiujn detruajn maŝinojn, kiuj povus esti uzataj kontraŭ la malamiko, eĉ de virinoj kaj infanoj, ĉar la Respublika Parizo estas rezoluta, prefere ol kapitulaci, enteriĝi sub ĝiaj ruinoj.

4a – DEFENDO DE LA DEPARTEMENTOJN

Dekreti amasan rekrutadon de ĉiuj francoj senescepte kaj ĝeneralan rekvizicion de ĉio, kio povus servi por defendo;

Subteni ĉiun organizon venantan de la popola iniciato kaj celantan kontribui al la savo de la Respubliko;

Komisii ĝeneralajn delegitojn por nacia defendo, ŝarĝitaj sin kunordigi kun la respublikistoj de la departementoj, celante stimuli la patrujeman fervoron de la loĝantaroj, kontraŭbatali la reakciajn manovrojn, antaŭmalhelpi perfidon, akceli marŝon de volontuloj helpe de Parizo kaj, se necese, morti ĉe ilia fronto.

Prezentante tiujn urĝajn rimedojn, la subskribintoj estas konvinkita, ke la Registaro de nacia defendo hastos transformi ilin en dekretoj por la savo de la patrujo kaj la Respubliko.

Nome de la respublika Komitato kaj delegacie de la distriktaj Komitatoj:

La membroj ĉeestis en la kunveno de 13a ĝis 14a septembro,

G. CASSE.- CH.-L. CHASSIN.- F. CHATÉ.- CHAUSSE.-
COUSIN.- U. CLUSERT.- DEMAY.- CH. DUMONT.-
A. DUPONT.- N. GAILLARD.- G. GENTON.- H. HERNU.-
J. JOHANNARD.- KERN.- LANJALLEY.- LEFRANÇAIS.-
LEVERDAYS.- LONGUET.- LONGAT.- P.A. LUTZ.-
A. LECOT.- E. LÉGER.- G. MALLET.- MAINIER.-
MARCHAND.- MILLIÈRE.- MARCHAL.- MALON.-
F- MANGOLD.- MYARD.- G. MOLLIN.- R. OUDET.-
M. PORTALIER.- J. PÉRIN.- PAGNERRE.- PHILIP.-
PILLION.- PINDY.- RANVIER.- E. ROY.- E. ROULLIER.-
THÉLIDON.- THONNELIER.- TOUSAINT.- E. VAILLANT.-
J. VALLÉS.- VERTET.- M. WOOG.


1 komento

Afiŝo de la 1º Liona Komunumo, 26-09-1870

Originala bildo de la afiŝo: Wikimedia Commons. Posters from the Paris Commune.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina. Aranĝo: grupgerminal.org

Klaku por altkvalita bildo

La 4a de septembro 1870: meze la katastrofoj de la franca-frusa milito, popola ribelo, unue en Lyon kaj horojn poste en Parizo, faligis la imperian potencon kaj proklamas la Respublikon.

En Liono, de la 17 de septembro organiziĝas kiel registaro de la urbo Centra Komitato por la Savo de Francio, kunmetita el delegitoj elektitaj en asembleoj de ĉiu distrikto de la urbo.
La plej multaj el tiuj delegitoj estas laboristoj, iuj membroj de la Internacia Laborista Asocio (ILA), Bakunin inter ili.

EO-1er Commune Lyon
Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

Revolucia Federacio de la KOMUNUMOJ

La katastrofa situacio en kiu la lando troviĝas; la senpoveco de la oficialaj potencoj kaj la indiferenco de la privilegiitaj klasoj enmetis la francan nacion ĉe la rando de la abismo.

Se la popolo revolucie organizita ne rapide agas, sia estonteco estas perdita, la revolucio estas perdita, ĉio estas perdita. Inspirinta de la nemezurebleco de la danĝero kaj konsiderante ke la popola senespera agado ne devus esti prokrastita eĉ momenton, la delegitoj de la federaj komitatoj de Savo de Francujo, kunvenitaj en la Centra Komitato, proponas adopti tuj la jenajn rezoluciojn:

Artikolo 1. La admistra kaj registara maŝino de la ŝtato, kiu senpoviĝis, estas abolita.
La popolo de Francujo akiras plenan posedon de si mem.

Art. 2. Ĉiuj krimaj kaj civilaj tribunaloj estas ĉesitaj kaj anstataŭitaj de la popola justeco.

Art. 3. Impost- kaj hipotek-pagoj estas suspenditaj. La impostoj estas anstataŭitaj per la kontribuoj de la federaj komunoj, elprenitaj el la riĉaj klasoj, proporcie al la bezonoj de la savo de Francujo.

Art. 4. La ŝtato, estinte faligita, ne plu povos partopreni en la pago de privataj ŝuldoj.

Art. 5. Ĉiuj ekzistantaj municipaj organizoj estas nuligitaj kaj anstataŭitaj en ĉiuj federitaj komunumoj per komitatoj de savo de Francujo, kiu ekzercas ĉiujn potencojn sub la tuja kontrolo de la popolo.

Art. 6. Ĉiu komitato de departementa ĉefurbo sendos du delegitojn por fondi la Revolucian Konvencion de Savo de Francujo.

Art. 7. Ĉi Konvencio tuj kunvenigos en la Liona urbodomo, la dua urbo de Francujo kaj la plej disponita al energia agado en defendo de la lando.

Ĉi tiu Konvencio, apogita de la tuta popolo, savos Francujon.

AL LA ARMILOJ !!!

E.-B. SAIGNES,  RIVIERE,  DEVILLE, BAJON (el Tarare), François FAVRE,
Louis PALIX,  B. PLACET,  BLANC (G),  Ch. BEAUVOIR ,  Albert  RICHARD,
J.  BISCHOFF,    DOUBLE,    H.  BOURRON,     M.  BAKUNIN,     PARRATON,
A. GUILLERMET, COIGNET maljunulo, P.-J.PULLIAT,  LATOUR,   GUILLO,
SAVIGNY,    J.   GERMAIN,    F.   CHARVET,    A.   BASTELICA   (el Marsella),
DUPIN (el St-Etienne), Narcisse BARRET.

Originala bildo de la afiŝo: Wikimedia Commons. Posters from the Paris Commune.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina. Aranĝo: grupgerminal.org