Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

Valencilando restas sen katalunlingva televido*

Post ĵusa kolektiva maldungo de 952 laboristoj okazinta en la institucia Valencilanda Radio-Televido (RTVV), mardon la 5an de novembro matene la Valencilanda Alta Kortumo publikigis verdikton nuligantan ĝin. La saman tagon vespere Alberto Fabra, prezidanto de la valencilanda registaro, anoncis la tujan fermon ― tiel frue kiel “la leĝaro ĝin permesos” ― de la “publika” societo. En la sama anonco, li asertis, ke ne estas sufiĉe da mono por redungi la laboristojn maldungitajn kaj teni la ĉefajn celojn de lia registaro, kiuj laŭ li estas “eduko, sano kaj sociala politiko”. La tuta estraro de RTVV demisiis pro manko de fido al la valencilanda registaro. Tio kaŭzis du tagojn de memmastrumado, dum kiuj la laboristoj regis la entreprenon, sed rapide estis nomumita nova estraro por definitive likvidi ĝin. La 27an de novembro la regiona parlamento, kie la partio de Fabra (Popola Partio, PP) havas la plimulton de parlamentanoj, aprobis la fermon de la societo. Je la 0a horo de la 29a de novembro la valencilanda registaro provis fermi la instalaĵojn de RTVV. La radiostacio tuj ĉesis elsendi, sed la laboristoj de la televida produktejo tenis sin firmaj kaj daŭrigis la elsendon ĝis la 12 h 19, kiam la likvidanta komisiono, akompanata de la polico, eniris la konstruaĵon kaj ĉesigis ĝin. Post multaj provoj, finfine Valencilando restis sen katalunlingva televido.

RTVV ekzekutita

Manifestacio antaŭ la RTVV-sedejo la tagon de ties fermo
(Vikimedio, 29.11.2013. Aŭtoro: Ferbr1)

Valencilando estis la lasta teritorio okupaciata de la faŝismaj trupoj post la Hispana Enlanda Milito (1936–1939), kie ili faris sisteman gentomurdon kaj starigis reĝimon de teroro. La kataluna lingvo, propra al la lando, estis plene forigita el la publika vivo ĝis la morto de la gentomurdestro Franco [pron. Franko] (1975). Dum tiu periodo alvenis kaj la plej gravaj ondoj da enmigrintoj (hispanlingvaj) el la tuta historio kaj la televido (nur hispanlingva). En 1978 la frankistoj interkonsentis kun siaj plej moderaj opoziciantoj la nunan reĝimon. Oni kutime konsideras ke, la Transiro finiĝis en 1982, kiam la Hispana Laborista Socialista Partio (PSOE) venkis en la elektoj al la hispana parlamento; de tiam ĝis 2008 furoris en la hispana ŝtato la tiel nomata “cultura del pelotazo” (laŭvorte “kulturo de la pilko-frapo”), familiara esprimo por signifi ege profitan spekuladon ebligantan al kelkaj senskrupululoj facile kaj rapide riĉiĝi je la kosto de aliaj. Dum tiu epoko la politikistaro tranĉis larĝe el fremda ledo.

La politika sistemo, laŭ kiu Hispanio estis regata ekde 1978, plene tenas la jurajn, sociajn, politikajn kaj ekonomiajn strukturojn de la frankismo, sed maskitajn per demokratecaj kaj malcentralizaj ŝajnigoj. Por kredebligi tian fikcion oni kreis la “aŭtonomajn komunumojn”, kiuj distenas katalunlingvanojn en kvin teritorioj kun malsamaj leĝaroj kaj rajtaroj. En tiu “nova” reĝimo, Valencilando, la aŭtonoma komunumo kie la frankismo plu estis plej forta, iĝis laboratorio por sociaj, politikaj kaj ekonomiaj eksperimentoj. Ekzemple, kiam en 2006 la Aŭtonoma Komunumo Katalunio (AKK) faris plibonigan reformon de sia leĝo pri aŭtonomeco, hispanaj naciistoj uzis reformon de la leĝo pri aŭtonomeco de Valencilando por doni kontraŭekzemplon al la aliaj aŭtonomaj komunumoj. Pri la rilatoj de Valencilando kun AKK, indas memorigi, ke la frankismida Hispanio neniam agnoskis la katalunecon de valencilandanoj. Cetere tiuj novaj administracioj aŭtonom-komunumaj senĝene akceptis la koruptajn kaj mafiecajn kondutojn de la frankismo.

Katalunlingvio laŭ ŝtatoj kaj “aŭtonomaj komunumoj”

Katalunlingvio laŭ ŝtatoj kaj “aŭtonomaj komunumoj”
(Vikimedio. Aŭtoro: Mutxamel)

La 11an de septembro 1985 atingis Valencilandon la elsendoj de la Katalunia Televido, la unua katalunlingva televido. Ĝis tiam estis nur du televid-kanaloj, ambaŭ hispanlingvaj kaj dependaj de la ŝtata registaro. Kultura asocio, Acció Cultural del País Valencià (ACPV, “Valencilanda Kultura Agado”), kun la kunlaboro de dekoj da miloj de anonimaj valencilandanoj, kreis reton de plusendiloj, kiu dum 25 jaroj ebligis la televidan ricevadon. Laŭlonge de la jaroj, la elsendoj de la Katalunia Televido en Valencilando suferis diversajn malhelpojn fare de la aŭtoritatoj, ĉu hispanaj, ĉu valencilandaj, de ambaŭ politikaj tendencoj. La hispana ministro José Barrionuevo [pron. Ĥose’ Barjonŭevo] (PSOE) sendis ĝendarmojn por fermi plusendilojn; la prezidanto de Valencilando Eduardo Zaplana [pron. Saplana] (PP) kaŭzigis teĥnikajn interferojn en la signalo de la Katalunia Televido; sed la plej gravaj atakoj okazis, kiam la valencilanda prezidanto Francisco Camps [pron. Fransisko Kams] (PP) juĝe persekutadis ACPV kaj altrudis al ĝi multmilionajn monpunojn cele al fermigo de la plusendiloj kaj ruinigo de ACPV, kiu finfine devis cedi kaj ĉesigi la plusendojn en februaro 2011.

Unu el la plej uzataj malhelpoj estis asigni la frekvencojn, per kiuj la kataluna televido alvenis en Valencilando, al nove aperantaj televid-kanaloj. Unue tiel oni faris por la institucia RTVV, sed poste ankaŭ por diversaj komercaj televid-kanaloj hispanlingvaj. En 1989 komenciĝis la RTVV-elsendoj. Male al tio, kion asertas la teksto de ĝia fonda leĝo, la celo de tiu ĉi societo ne estis helpi la lingvonormaligon de la kataluna, sed ĝin malhelpi kaj dissemi katalunofobion en Valencilando. Ĝi naskiĝis por neebligi, ke valencilandanoj kreskigu favoran inklinon por la tria televid-kanalo alvenanta al ili, la ununura en ilia lingvo. Laŭ socilingva vidpunkto, RTVV neniam pridubis la hegemonion de la hispana super la kataluna; laŭ vidpunkto de lingva kvalito, redaktistoj kaj parolistoj senhonte plezuriĝis per netolerebla lingvaĉo; laŭ vidpunkto de la uzado, preskaŭ la tuta programaro de la tiel nomata valencilanda televido, escepte de la informaj kaj porinfanaj programoj, estis hispanlingva. Post la malapero de la ricevo de la Katalunia Televido en Valencilando, RTVV perdis sian ĉefan ekzisto-kialon.

Disvastiĝo kaj maldisvastiĝo de lingvoj en la iberia duoninsulo

Disvastiĝo kaj maldisvastiĝo de lingvoj en la iberia duoninsulo
(Vikimedio, 15.06.2009. Aŭtoro: Alexandre Vigo)

La RTVV-amaskomunikilaro ekde la komenco iĝis simpla proparolanto de la regiona registaro kaj pli kaj pli instrumento por izoli sian spektantaron de la realo. Ĝi taŭgis por havigi sinekurojn al lakeoj kaj sbiroj de la reganta partio. Tie politikaj komisaroj cenzuradis enhavojn kaj direktis la manipuladon de la informoj. La cenzuro atingis lingvajn aspektojn: ekzemple, la unua ĉefdirektoro de RTVV, dum la prezidanteco de Joan Lerma [pron. Ĝuan’ Lerma] (PSOE), eĉ faris liston de vortoj nepermesitaj pro la fakto, ke al li ŝajnis ili “tro katalunaj”. La fermon de RTVV oni devas konsideri kiel parton de la kontraŭkrizaj rimedoj. Valencilanda Aŭtonoma Komunumo (VAK), regata de PP dum jardekoj, estis ekzemplo de malbona administrado kaj malŝparo dum tempoj de abundo; dum tempoj de manko la sama partio celas igi ĝin ekzemplo de rezignacio kaj submetiĝo al la novliberalaj rimedoj. Nuntempe VAK estas elaĉetita de Hispanio, kio signifas, ke ĝi perdis eĉ sian plej nominalan aŭtonomecon. Ekde la eksplodo de la krizo, ĉiuj trojkaj”** registaroj — sendepende de sia politika tendenco — intensigis sian privatigan diboĉadon, kiu jam komenciĝis antaŭe. Tamen RTVV, flagŝipo de la valencilanda frankisma oligarkio, estas aparte rivela pro siaj administro-manieroj. Tiu societo partoprenis, ekzemple, en la supozata malapero de publika mono en okazoj kiel la vizito al Valencio de la papo Benedikto la 16a aŭ en la supozata fraŭda financado de piedpilkaj kluboj. Al kvar eksestraranoj la justico imputis koruptojn rilatajn al la kazo Gürtel supozata reto de koruptado ligita al la hispana direkcio de PP dum la epoko de José María Aznar [pron. Ĥosemaria Asnar] kaj al altpostenuloj de diversaj regionoj regataj de tiu partio; estas eĉ estrarano akuzita de seksaj agresoj. Sed ne surprize: la valencilanda PP havas pli ol cent politikistoj implikitajn en kazoj de koruptado, el kiuj multaj sidas en la regiona parlamento. La ŝuldo imputata al RTVV, fakte, estas atribuebla al la valencilanda registaro, kiu centrifugis publikan monon per la televido por transsalti la obstaklojn kaj ĝin distribuadi laŭ sia konveno. Kaj nun Valencilando devas doni ekzemplon de submetiĝo al la kontraŭsociaj rimedoj de la trojkaj registaroj, aŭ rimedoj de aŭsterecolaŭ la komunuza eŭfemismo. Ĉiuj regionaj televidoj atentas la novaĵojn pri RTVV: oni ja scias, ke Valencilando estas la laboratorio de la frankismida reganta klaso. Ili prave pensas: Se brulas domo najbara, pri la propra estu garda”.

Kapo de la manifestacio de la 30a de novembro 2013 en Valencio

Kapo de la manifestacio de la 30a de novembro 2013 en Valencio

La valencilanda frankismida oligarkio estas provinca kaj hispanema. Ĝi sisteme malobservas la minimumajn postulojn demokratiajn en la administrado de la publikaj societoj. Ĝi akre malamas la katalunajn lingvon kaj kulturon, kaj klopodas malaperigi ilin; tial atake ilin persekutas en lernejoj kaj amaskomunikiloj. La valencilanda frankismida oligarkio ankaŭ disdegnas la naturon kaj pejzaĝon de la lando, per kiu ĝi komercaĉis senskrupule kaj sen ia respekto. Ĝi renversis la sistemon de publika sano kaj la bazan teksaĵon de la valencilanda ekonomio, la mezajn kaj malgrandajn entreprenojn. Ĝi eĉ ruinigis la kreaĵojn de sia propra klaso, kiel la Bankon de Valencio kaj la ŝparkasojn. Sed ĝi ne estas kapabla postuli la mediteranean trajnkoridoron kaj konstrui ĝin. La frankismida oligarkio plene malsukcesis kiel superreganta klaso.

Kelkfoje oni parolas pri identeca problemo, sed tie ne temas pri identeco; temas pri libermanko kaj malegalrajteco. La lasta espero por Valencilando, la lasta espero por la kataluna gento entute, estas la tuta kaj definitiva malsukceso de Hispanio kiel regno. Sabate la 30an de novembro dekoj da miloj da valencilandanoj okupis la stratojn en Valencio kaj Alakanto por manifestacii kontraŭ la decido de la registaro. La portebla afiŝo malfermanta la marŝon diris: “Anticipajn elektojn nun!”, kaj la plej unuanima krio estis: “Fabra, demisiu.” La RTVV-laboristoj marŝis kune en bloko kun la afiŝo: “RTVV ne fermiĝas Ĝi estas la via.” La kontraŭsociaj rimedoj de la “trojko” lasis multe da homoj sen laboro kaj sen hejmo; ĉio estis akceptata kun rezignacio. Tamen la fermo de televido elirigas surstraten amason da civitanoj indignitaj. Ĉu la humiligo esti la unua aŭtonoma komunumo perdanta sian televidon havos ĉe la valencilanda idiosinkrazio la saman efekton kiel la humiligo de la leĝo pri aŭtonomeco havis ĉe la civitanaro de AKK? Oni vidos.

J.-H. Petres-Blezo

La laboristoj de RTVV manifestacias.

La laboristoj de RTVV manifestacias.

——————

(*) Publikigita en la revuo Etnismo (num. 92, 31.12.2013), organo de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.

(**) En la amasinformila ĵargono, trojko signifas la kunaĵon de la Eŭropa Centra Banko, la Internacia Monunua Fonduso kaj la Eŭropa Komisiono. Ĉi tiuj tri plurregnaj institucioj kunzorgas la studon pri la ekonomia situacio de la regnoj por altrudi al ili rimedojn kaj aranĝojn. Se la regno ne obeas, ĝi ne ricevos financadon. Oni diras, ke la lando financita estas intervenita, ĉar ĝi perdas grandan parton de sia sendependeco.


1 komento

Hispana registaro kontraû la katalunalingvo en Valencilando

En Valencilando, dum tri jaroj la hispana registraro (rekte aû tra sia valencia representanto)  malpermesis ĉujn kanalojn de radio kaj televido en nia lingvo, tial ke ni ne povas hodiaû havi iun ajn radio aû televido elsendon en nia lingvo . (nur lokajn elsendojn restas)

Unue la  hispana registaro (tra la valencia registaro, kiu estas tute submetita al madrida registaro ) malpermesis ricevi la katalunan TV3-on kaj kelkajn aldonajn kanalojn kaj punmonis la  “Accio  Cultural del Pais Valencià”-socion per proks. 700.000 €; poste (Novembro 2013 ) fermis la publikan ( teruran kaj lingvistike k politike) valencian televidon “Canal Nou” kaj alian aldonan kanalon; kaj nun (sub minaco de punmono de 1.000.000 €) la hispana registaro igas fermi la ripetejon kiu eblis ricevi du radio elsendelejon de Katalunio.

Al tio, oni aldonendas la redukto de publikaj lernejoj en nia lingvo,  tiel ke oni devas lernigi la gefilojn en hispan-parolantaj lernejoj, precipe katolikaj lernejoj. Kelkaj 30.000 familioj ne trovis katalun-parolantaj lernejoj en Valencilando.

Tiujn  faktojn oni devas interpreti kadre de  la ĝenerala lukto de la PP registraro kontraû iun ajn katalunan trajton  en nia socio. La PP volas reveni al la situacio de  la Franco tempo, nur nun sub “demokrata ” vestaĵoj.


Komenti

Amasaj faŝistoj/naziistoj en la reganta PP partio ĉe la hispana ŝtato

Amasaj faŝistoj anas ĉe la hispana PP partio, frata organizaĵo de aliaj eûropaj partioj kiel la germana CDU. La junaj faŝistoj ne plu malkaŝas sin, sed fiere faras faŝistajn salutojn:

http://www.vilaweb.cat/noticia/4145199/20130921/altre-dirigent-valencia-joventuts-pp-fent-salutacio-feixista.html

La PP partio fakte ne punas tiajn aferojn; multaj PP gravuloj anis ĉe faŝistaj organizaĵoj


Komenti

Severa kondamno kontraŭ kvar sendependistoj galegaj

Coordinadora Obrera Sindical (COS, Sindikata Laborista Kunordigantaro), sindikato por la genra, klasa kaj nacia liberigo de la Kataluna Landaro, denuncas la pliigon de la subpremo fare de la hispana ŝtato kontraŭ ĉiu, kiu oponas al ĝi. La ĵusa verdikto kondamnanta la galegajn sendependistojn Eduardo Vigo kaj Roberto R. Fialhega al dek ok jaroj de enprizonigo pro “aparteni al armita bando” kaj pro “posedi eksplodaĵojn”, kaj Antom Santos kaj Maria Osório, al dek jaroj de enprizonigo pro “aparteni al armita bando” kaj pro “falsi dokumentaron kun terorisma celo”, sin montras kiel politika verdikto kondamnanta la homojn, ne pro kontraŭleĝaj agoj faritaj de ili, sed pro la laŭrajtaj ideoj, kiujn ili defendas. La menciitaj akuzaĵoj, sen esti konfirmita ia perforta ago, estas punitaj per kondamnoj tre superaj al tiuj, kiujn oni kutimas trudi pro krimoj pli gravaj, kiel seksperfortoj aŭ hommortigoj. Kaj ja nenecese diri prirabo kun kravato, koruptado aŭ ekspluatado de la laborista klaso.

Ĉi tiu verdikto ne nur implicas ke, post ol esti restintaj pli ol jaro kaj duono en “preventa enprizonigo”, plu aplikos kontraŭ Antom, Maria, Eduardo kaj Roberto la prizona sistemo kun la tuta rigoreco, inkluditaj disigo, izolo kaj aliaj punoj eksterordinaraj, kutimaj en okazoj konsiderataj kiel “terorismo”, sed ĝi ankaŭ starigas precedencon por estontaj juĝoj, kiel tiuj, kiuj proksime oni faros al ses sendependistoj akuzitaj “aparteni al armita bando”, kaj ĝi eĉ malfermas la pordon al la malleĝigo de pluraj organizaĵoj de la galega sendependismo.

La juĝistaro, la ununura el la tri ŝtataj potencoj, kiu tenis sin plene nepenetrebla al la demokratiiĝo post la reformo de la faŝisma reĝimo, konscia pri la malforteco de la ŝtato, surprenis la defendon de la minacita “nedividebleco” teritoria de ĉi tiu tute ignorante la minimumajn jurajn garantiojn postuleblajn. Dum la juĝo okazis neregulaĵojn, kiel la fakto, ke la juĝisto ekdormis dum la defendanto faris la finan pledon, aŭ ke li elpelis el la ĉambro tiujn atestantojn, kiuj ne raportis la faktojn laŭ lia plaĉo. Kiel kulmino, la verdikto estis senrajte diskonigata al la burĝecaj amasmisinformiloj antaŭ ol esti sciigata al la akuzitoj mem kaj iliaj defendantoj.

COS rifuzas la subpremon, kaj ĝi denuncas la provojn krei “internan malamikon” por kriminaligi parton de la socio; ĝi kondamnas la karakteron politikan de ĉi tiu juĝo kaj juĝan sistemon montriĝantan severa al tiuj, kiuj celas konstrui pli bonan mondon, kaj indulga al la sociaj parazitoj.

Kontraŭ la persekuto, la subpremo kaj la kriminaligo: solidareco kaj unueco!

Viva Galiza ceive!

88c8acd23703263c3337f366e33481ec_XL


Komenti

Kataluna Vojo: Sukceso kaj incidentoj

Vojo kataluna:

La kataluna Vojo estis homan ĉenon por peto sendependeco, etendante gxin de la Roussillon sub franca administrado al Valencilando.

Ankaû en la valencilanda limo:

https://mail.google.com/mail/u/0/?hl=ca&shva=1#inbox/1416384e81d299ac

Incidentoj en Valencilando

 

http://www.vilaweb.cat/noticia/4143230/20130911/videos-participants-via-catalana.html

La rajtigo estis petita en Valencilando nur kelkaj kilometroj norde kaj aliloke punktoj,kaj tiu rajtigo  tre malfaciligis la Popola Partio (dekstre  orientita kun eĉ faŝistoj sektoroj),  la delegacio de la hispana registaro kaj polico, en la mezuro ke komence estis malpermesita en la lasta minuto kaj nur rajtigitaj juĝa decido.

La kataluna Vojo estis grandega sukceso en ĉeestantaro. Unu incidento okazis en Valencilando, kie estis pluraj arestoj malantauxaj polico disvolviĝo:

http://www.vilaweb.cat/noticia/4143195/20130911/lopez-tena-tinent-coronel-ens-deixat-passar-ens-detenir.html.

Internacie, jen ligilopri tio:

http://newsnetscotland.com/index.php/scottish-news/7991-madrid-bans-pro-catalan-demo-in-valencia

Ĉia ankaû enValencilando estis grandega sukceso:

http://www.vilaweb.cat/noticia/4143273/20130911/video-muixeranga-segadors-donen-ma-vinaros.html

Êc la hispanoparolantaj ĵurnaloj:

http://www.levante-emv.com/comunitat-valenciana/2013/09/12/5000-valencianos-unen-cadena-levantar/1031852.html

Ankaû internaciaj ligiloj:

http://www.vilaweb.cat/noticia/4143079/20130911/via-catalana-premsa-internacional.html


Komenti

Krizo en la ŝtaluzino de Sagunt Galmed

Ni mallonge tradukas la sciigon de la sindikato COS pri la krizo en la ŝtaluzino de Sagunt Galmed, kies instalaĵojn la nuna estraro celas fermi por transloki la produktadon en Germanion. La jena teksto estis disdonata flugfolio-forme dum la manifestacio kontraŭ la fermo de TK Galmed, okazinta la merkredon 24-an de julio de 2013, je la oka vespere, en Port-de-Sagunt (Camp-de-Morvedre).

Galmed

NE AL LA FERMO DE GALMED! KOLEKTIVIGO!

« 29 jarojn post la katastrofo de la Altfornoj el Sagunt (Camp-de-Morvedre, apud Valencio) ni alvenas al la lasta akto de la malindustriigo de la landero Camp-de-Morvedre. La entrepreno Galmed, “propraĵo” de la firmaoj Thyssen kaj Krupp, havantaj malmodernajn eĥojn naziajn, intencas fermi siajn instalaĵojn, malavare financitajn per nia publika mono, por forporti la produktadon en Germanion, sed plu vendi siajn produktaĵojn ĉi tie.

» La socia katastrofo, kiun tio kaŭzus en Camp-de-Morvedre, estas malfacile akceptebla pro la situacio de socia krizo, kiun ĝi implicus, precipe se ni memoras, ke aliaj firmaoj, kiel ArcelorMittal, povus sekvi similan vojon.

» Kontraŭ ĉio tio, ni proklamas, ke la metalurgia industrio en nia landero havas nerezigneblan valoron strategian, kaj ni alvokas la ĉiurimedan eviton de la fermo de tiuj instalaĵoj.

» Ni alvokas la kolektivigon de Galmed, nome la konfiskon de la produktada uzino, por ke ĝi estu ekfunkciigota de la laboristoj en reĝimo de memmastrumado. Asemblean administradon de la uzino kaj elekton de Fabrik-Administra Komitato anstataŭonta la nunan estraron.

» La emancipado de la laboristoj devas esti tasko de la laboristoj mem! »

COS_logo_roig

Jen la originala teksto katalunlingva:

NO AL TANCAMENT DE GALMED! COĿLECTIVITZACIÓ!

« 29 anys després del desastre dels Alts Forns arribem al darrer acte de la desindustrialització del Camp de Morvedre. L’empresa Galmed, “propietat” de les empreses Krupp i Thyssen, de ràncies ressonàncies nacionalsocialistes, proposa tancar les seues instaŀlacions, finançades generosament amb els nostres diners públics, per emportar-se la producció a Alemanya i continuar venent el seu producte ací.

» El desastre social que això produiria al Camp de Morvedre és difícilment assumible per la situació de crisi social que comportaria, especialment si recordem que d’altres empreses, com ArcelorMittal, podrien seguir un camí semblant.

» Contra tot això, proclamem que la indústria metaŀlúrgica a la nostra comarca té un valor estratègic irrenunciable i cridem a evitar per tots els mitjans el tancament d’aquestes instaŀlacions.

» Cridem a la coŀlectivització de Galmed, això és, la confiscació de la planta productiva perquè siga posada en marxa pels treballadors en règim d’autogestió. Gestió assembleària de la planta i elecció d’un Comitè de Gestió de Fàbrica que substituesca l’actual gerència.

» L’emancipació de les persones treballadores ha de ser obra de les mateixes persones treballadores! »


Komenti

Omaĝo de la hispana “Popola Partio” al helpantoj de Hitlero

Mallonga historia memoro pri la afero:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Blua_Divizio

Do, nun, laŭ kelkaj ĵurnaloj,

http://www.vilaweb.cat/noticia/4116393/20130518/govern-espanyol-justifica-llanos-luna-retes-homenatge-division-azul-nazi.html

http://politica.elpais.com/politica/2013/05/17/actualidad/1368794218_967476.html

la hispana Registaro Delegito en Katalunio faris omaĝon al la “Blua Divizio”, grupo de volontuloj (?) ke la registaro de Franco sendis al registaro de Hitlero por batali al la rusa fronto.

Krome, oni informis pri ekonomia subvencio al lia asocio.

http://www.vilaweb.cat/noticia/4116028/20130517/lhermandad-nacional-divison-azul-rep-subvencions-govern-espanyol.html

Antaû la protestoj kontraû tiuj faktoj, la hispana Registaro respondis ke ĝi estas “normala afero”.

Eĉ Polic-asocioj  kontraûas tiajn faktojn:

http://www.europapress.es/nacional/noticia-augc-reclama-destitucion-mandos-guardia-civil-participaron-homenaje-division-azul-20130516201010.html

La hispana registaro estas formita de la Popola Partio, apartenanta al la Eŭropa Popola Partio, al kiu apartenas inter aliaj la partio de Angela Merkel kaj multe de la altaj Eŭropa Unio respondeculoj, kiuj estas ne elektitaj de la popolo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Popola_Partio

Finfine, la novaĵo alvenis al Germanujo:

http://www.taz.de/Spanien-und-der-Faschismus/!116450/

La omaĝon al la “blua divizio” fare de la  sub-delegito de la registaro en Katalunio oni ne eblas kontempli izole sed kune kun aliajn okazaĵojn kiel la abolon de la nuna aborto leĝon aŭ la leĝon de Edukado. Kune, tiuj faktoj estas la elmontro de la procezo de ideologia movado ĝis  dekstre de la partio PP (kie vivas kune ekde faŝistoj al ekstremaj novliberaloj) kies kialo estas  pritrakti la ekonomian krizon kaj la minacon de secesio de Katalunio, do favorante katolikan eklezion kaj centralistemajn (Madrido,centro) ekonomiajn grupon. Ĝi estas reveno al la ideologia universo de Franko. Temas pri deturni socion al la konservativa dekstro; sed tia agado ne sukzesas kaj la sektoroj plej malmola trafita de la krizo distancas sin pli kaj pli de  ambaŭ la PP kaj la PSOE.

Malgraŭ taj agadoj, preĝejoj  igas pli malplenaj kaj enketoj estas ĉiufoje donante pli malalta procento de voĉdonoj ne nur  al la PP sed al la socialdemokratia partio PSOE, dum aliaj maldekstraj kaj centraj  partioj krekas.

La PP estas politika partio heredanto de Franko en kiuj estas kune dekstremaj konservativuloj kaj ekstremaj novliberalismuloj. La kialo ke la hispanaj ŝtataj politikaj partioj ne havas ekvivalentojn al “Ora Aura” de Grekio aŭ “Jobbit” de Hungario estas ke tiaj tendencoj jam estis integritaj en la PP.


Komenti

Esperantaj afiŝoj en manifestacioj la Unua de Majo

En la urbo de Valencio dum la manifestacio de la Unua de Majo aperis afiŝo kun la teksto:”Ni Kolektivigu maŝinojn, kampojn, bankojn”,kaj sube la kataluna traduko. Subskribis ĝin la COS sindikato.

(Vidu la magrandan afiŝon )

La sindikatoj COS kaj CNT kaj aliaj organizacioj kosistigas la t.n. BUA-n (Bloko Unuiga Kontrâukapitalista), kiu subtenas politikan memmastrumadon.

Preskaû al la fino de la manifestacio la BUA faris apartan politikan prelegon.

Pri la afiŝo,  kelkaj manifestantoj demandis en kiu lingvo tio estis skribita , diskutante pri la neûtralaj kaj internaciaj trajtoj de E-o, eĉ demandante pri E-o kursoj.

Ankaû en Barcelono aperis esperantan afiŝon, tie  de la CGT sindikato (ankaû liberecana, kiel CNT), vidu:

http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno, aprila numero.