Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

“La historia materiismo ” Anton Pannekoek

LA HISTORIA MATERIISMO
Anton Pannekoek

Teksto verkita en 1919a kiu aperis en la nederlanda monata gazeto “De Nieuwe Tijd” (La Nova Tempo)

I

La loko, kiun la homa menso okupas en la historia materiismo, formas la plej multe disputatan kaj la plej malmulte komprenatan punkton en ĉi tiu doktrino. Pri tio parte kulpas ĝia difino. Difino estas unusenca, preciza kombinado de konceptoj kaj kiel pura koncepto neniam povas reflekti la riĉan multecon de la realo, tiel ankaŭ difino neniam povas esprimi la multflankajn interrilatojn en la reala mondo. Tiu, kiu okupiĝas nur pri la difino, riskas, subtile esplorante la konceptojn, nerimarkite ĉiam pli flankeniri de la reala situacio. Tiu, kiu volas koni la historian materiismon (H.M.) devas ĉiam konsideri la difinon kiel mallongan regulon por ekkompreni la interrilatojn en la realo.

La H.M. estas unue klarigo, koncepto pri la historio, speciale pri ĝiaj grandaj eventoj, la grandaj moviĝoj de la popoloj, la grandaj ŝanĝiĝoj de la socio. Ĉiujn tiujn historiajn eventojn konsistigas agadoj de homoj, homoj, kiuj ŝanĝas sian mondon aŭ provas ĝin ŝanĝi. Kio instigis ilin? klarigo de la historio do signifas klarigon de la motivoj, kaŭzoj, kiuj instigis la homojn al agado.

Ofte instigis la homojn pereiga mizero, la fera premo de la malsato, la instinkto de sinkonservo, komuna al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Kiom ofte en la historio okazis, ke la popolamasoj ekribelis pro malsato kaj tiel antaŭenpuŝis la revolucion. Sed krom tiu ankaŭ estas aliaj motivoj, kiuj instigas la klasojn al agado kaj determinas iliajn farojn: pli ĝeneralaj, abstraktaj, t.n. idealaj motivoj, kiuj ofte kontraŭas la propran sinkonservon kaj la proprajn interesojn kaj kapabligas al entuziasma sinofero.

En la batalantaj klasoj vivas pli profundaj pensoj kaj sentoj, ĝeneralaj konceptoj pri kio estas bona kaj necesa por la mondo, ideoj kaj idealoj, kiuj sublimiĝas en sloganojn; kaj tiuj determinas por ilia konscio iliajn farojn. Kutime oni indikas tiujn motivojn per ĉiaj, ĝeneralaj nomoj, kiel jenaj: liberecemo, patriotismo, konservemo, malkontenteco, servuteco, revoluciemo kaj similaj. Sed estas klare, ke tiuj nomoj mem ne donas klarigon.

La materiismo de la marksa klarigo de la historio ne signifas neadon de ĉi tiuj mensaj motivoj, sed reduktadon de ĉi tiuj motivoj al materiaj kaŭzoj, al la veraj interrilatoj en la homa mondo. Ni nomas tiujn realajn interrilatojn materiaj en la senco de objektive konstateblaj, observeblaj, kontraŭe al la subjektiva idearo, ne en la senco de materiaj kontraŭe al mensaj. Ofte aŭdiĝas, ke la realo en la homa mondo havas ĉefe mensan naturon, pro tio ke la homo estas unue volanta kaj pensanta estaĵo; ĉie en la socio kaj en la politiko la rilatoj inter la homoj ekzistas nur pro la fakto, ke ili pli-malpli konscias pri ili, pere de sia konscio, sia sento, sia scio, sia volo.

Ĉi tiu kontraŭargumento ne tuŝas la H.M.-on. Ni emfazas, ke ĉie en la socio, kie homoj ekkontaktas, ankaŭ ekkontaktas realaj, konstateblaj interrilatoj, kiuj, ĉu ili precize konscias pri ili aŭ ne, ĉu ili ilin aprobas, malŝatas, rekonas aŭ ne, restas same realaj. Malantaŭ ĉiu batalo aŭ paco inter la laboristoj kaj la mastroj vidiĝas la reala situacio de vendado de laborforto de la laboristo al la kapitalisto; malantaŭ la batalo pri libera komerco aŭ protektismo vidiĝas la reala rilato inter aĉetanto kaj vendanto; malantaŭ la partiaj sloganoj pri demokratio aŭ reformo vidiĝas la reala rilato inter registaro kaj regato, inter klaso kaj klaso; ĉiu leĝo estas – krom peco de papero – la formulita volo de la regantoj, kiuj havas la potencon por altrudi sian volon. Ĉio ĉi – ĉu oni konsideru ĝin materia aŭ mensa – estas objektive konstatebla, en la senco de Marks do materia realo.

La rilatoj, kiuj ekzistas inter la homoj, ne estas hazardaj. Ili estas faktoj por la homoj, kaj ili eĉ ne povas libere elekti kiun rolon ili volas ludi en la tuto. Ili estas diktataj al ili de la ekonomia sistemo, en kiu ili vivas. La socio, la komunumo al kiu ĉiu unuopa homo apartenas kaj ekster kiun li ne povas meti sin, estas produktad-organismo; ĝi servas por produkti por la homoj ĉion, kion la vivo necesigas – kiun ajn naturon tio havu. Unue la homoj devas vivi, do super ĉio plejpotence regas la ekonomia organismo, kiu certigas ĉi tiun vivon; la rilatoj, kiujn ĝi kreas inter la homoj, estas tiel neignoreble realaj kiel la korpa ekzistado de la homo mem; ili plenumas ilian vivon kaj determinas iliajn pensojn per nerezistebla potenco. Supozi, ke oni povus meti sin ekster tion, sendependa, estas same kiel supozi, ke parto detranĉita de la korpo povus memstare vivi.

La esprimo de Marks, ke la maniero, laŭ kiu la homoj gajnas sian porvivon determinas iliajn ideojn kaj instituciojn, ne signifas do, ke ĉiu homo ĉiam pensas pri manĝi kaj trinki; sed ĝi signifas, ke la produktadprocezo kreas inter la homoj certajn rilatojn, kiuj plenigas ilian vivon, do ankaŭ determinas iliajn pensadon, volon kaj sentojn. Krome, konsiderindas, ke en la tuta historio kaj ankaŭ nun la vivteno ankoraŭ ne estas certigita, tiel ke la zorgo kaj la timo pro malabundo kiel premsonĝoj premas la cerbon kaj malebligas infinitan etendiĝon de la pensoj. Ekonomia sistemo, kiu forpelas ĉi tiun zorgon kaj certigas la homaron pri absoluta mastreco pri ĝiaj vivkondiĉoj, ankoraŭ ĉiam determinos la vivon kaj la pensadon per sia karaktero, sed kiom pli liberaj, larĝaj kaj senzorgaj estos tiuj pensoj!

Nu, kial la ekonomiaj rilatoj estas tiaj, kiaj ili estas? La produktadmaniero, kiu determinas la ekzistadon de ĉiu homo, mem estas produkto de homoj. Ĝi estas konstruita de la homaro dum centjarojn longa laboremo kaj disvolviĝo. Tiel ankaŭ nun ĉiu kunlaboras por plia disvolviĝo. Serĉante la ĉefajn elementojn de ĉi tiu disvolviĝo, la gravajn fortojn, kiuj formis la produktadmanieron, oni baldaŭ trovos la teĥnikon kaj la juron.

“Das Recht bestimmt die Wirschaft” (La Juro determinas la ekonomion), tiel Stammler formulis sian kontraŭargumento kontraŭ la marksismo. Ĉi tie ne nur aŭdiĝas la deziro de juristo meti la objekton de sia studado super ĉio kiel la ĉion determinanta fundamento de la socio. Ankaŭ oni spuras la kontraŭon inter materio kaj menso. La teĥniko entenas la materian elementon, la videblajn movojn de brako, instrumento, maŝino. Sed la videbla laborpraktiko sole ne estigas la produktadmanieron; tiun kreas nur la reguligo de la juraj formoj, sub kiuj oni laboras. Ne la instrumento aŭ la maŝinoj, sed la libera dungokontrakto, la libera var-interŝanĝado, la libera konkurado, la libera ekspluatado kreis la kapitalismon. La materia elemento, la teĥnika procedo, do estas regataj kaj gvidataj de mensaj rilatoj, de juraj reguloj. La mensa elemento, la maniero, laŭ kiu la homoj aranĝas per siaj volo kaj prudento siajn reciprokajn rilatojn, estas unuaranga.

Nu, tuj oni povas rimarki, ke la kontrasto inter teĥniko kaj juro ne koincidas kun tiu de materio kontraŭ menso; la juro estas ne nur regulo, sed deviga potenco; ĝi estas ne nur la formulo de la leĝa artikolo, sed ankaŭ la sabro de la policisto kaj la fortika muro de la malliberejo; kaj pri la mensa elemento de la teĥniko ni ankoraŭ povos diskuti.

Cetere, la tezo de Stammler estas ĝusta. Kapitalisma produktado signifas ne nur produktadi per maŝinoj kaj en fabrikoj, sed ĝi signifas tiun produktadon sub regado de la privatposedo. La produktadmaniero estas certa teĥniko, reguligita per certaj juraj kaj posedaj rilatoj. Sed Stammler nur parte pravis en tiu tezo. Ambaŭ faktoroj, teĥniko kaj juro, ne estas samvaloraj. La teĥniko estas ekzistanta bazo, kiun la homo ne laŭvole povas ŝanĝi, dum la juron, la leĝon la homoj ja laŭvole povas ŝanĝi. Ne arbitre: la homoj reguligas siajn rilatojn, do fiksas sian juron tiel, kiel certa, ekzistanta teĥniko tion necesigas, por ebligi kaj disvolvi la produktadon.

La teĥniko de la manufakturo ebligis kaj necesigis la etburĝan produktadmanieron kaj devigis la homojn fari el la privata posedo de la produktiloj, kiu tion certigis, ĝeneralan juran institucion. La grandaj maŝinoj necesigis amasfabrikadon kaj puŝis la homojn al la forigo de ĉiuj malhelpoj por la ekspluatad- kaj kontrakt-libero, kiuj baris la liberan disvolviĝon de la produktado; tiel estiĝis el la ekzistanta teĥniko kaj la al tiu adaptita jurformo, la kapitalismo.

La teĥniko do estas la baza principo; tial ĝi estas la plej grava produktadoforto, dum la juro apartenas al la sur tio baziĝanta kaj de tio dependanta supera strukturo. Ĝuste pro tio, ke la juro determinas la ekonomion, la homoj strebas reguligi la juron kaj leĝon laŭ tiu maniero, kiu necesas por certa ekonomia strukturo de la socio. Ĉi tiu adapto de la juro al la bezonoj de la teĥniko, por realigi certan ekonomian sistemon, do ne estas spontana kaj tuja procezo, sed peniga procezo de batalo inter la klasoj. Ĝi estas la senco kaj la celo de ĉiu politika batalo kaj de ĉiuj grandaj revolucioj; la socialismo ankaŭ estas nenio alia ol tia transformo de juro kaj posedoformo, kia estas konforma al la plej matura disvolviĝo de la grandindustria teĥniko.

La bazojn de la socio, la produktadfortojn, konsistigas do ĉefe la teĥniko – en primitivaj socioj la naturaj cirkonstancoj ludas grandan rolon. Ili kreskas al ĉiam pli granda perfekteco, pro tio ke la laborpraktiko mem direktas la homan menson al la rimedoj por plibonigi ĉi tiun laboron aŭ por satigi novajn bezonojn.

La teĥnikon ne nur konsistigas la materiaj maŝinoj, fabrikoj, karbominejoj kaj fervojoj, sed ankaŭ la kapablo ilin fari kaj la scienco, sur kiu ili baziĝas.

La natursciencoj, nia scio pri la naturfortoj, nia kapablo laborigi ilin kaj kalkuli kun ili, same povas esti rigardataj kiel produktadfortoj. La teĥniko do entenas ne nur materian, sed ankaŭ grandan mensan elementon. Por la H.M. tio ĉi estas memkomprenebla; ĉar kontraŭe al la fantaziaj abstraktaĵoj de burĝaj filozofoj, ĝi metas la vivantan homon kun ĉiuj liaj korpaj bezonoj en la centron de la evoluo. En la homo la materia kaj mensa elementoj estas tiel fikse ligitaj, ke ili estas nedisigeblaj. Parolante pri la homaj bezonoj, oni parolas ne nur pri la bezonoj de la stomako, sed ankaŭ pri tiuj de la kapo kaj de la koro kaj ĉiuj estas samtempe kaj mensaj kaj materiaj. En la homa laboro, eĉ en la plej facila, la materia kaj la mensa elementoj ankaŭ ĉiam estas unuigitaj kaj estas artifika abstraktaĵo, ilin apartigi.

Tamen ĉi tiu abstraktaĵo havas historian sencon. La socia evoluo kun sia labordivido kaj klasdisigo faris el parto de la mensaj elementoj de la produktadprocezo apartan funkcion de certaj personoj kaj klasoj kaj kaŭzis ambaŭflanke redukton de la tuta homa ekzistado. Tiel ĉi tiuj specialistoj, la intelektuloj, alkutimiĝis konsideri per sia laboro ĉion mensa, kontraŭe al la pli malaltnivelaj materiaj aĵoj kaj pretervidi la organikan kaj socian unuecon de ambaŭ. Estas evidente, ke la ideo, kiun ili ekhavas el ĉi tiu falsa vidpunkto pri la H.M. devas esti tute malĝusta.

II

La historio konsistas el faroj de homoj; ĝia klarigo baziĝas sur tio, kion ni ĝenerale scias pri la homa laboro. La homo kiel organismo kun certaj difinitaj bezonoj – la postuloj por pluvivi – staras meze de la natura ĉirkaŭaĵo, el kiu li devas satigi siajn bezonojn. Liaj bezonoj kaj lia ĉirkaŭaĵo efikas sur lin; ili estas la kaŭzoj de la agadoj, per kiuj li certigas sian ekzistadon. Tio estas komuna al ĉiuj vivantaj organismoj; sed laŭgrade kiel oni atingas pli altan evolustadion en la organika mondo, sin ŝovas inter tiuj influoj kaj ĝiaj satigoj ĉiam pli mensa elemento, impulso kaj volo. El la homa evoluo estas konstatebla ĉiam pli superreganta konscio; kvankam kelkfoje la mizero povas intense ekflamigi la aŭtentajn instinktojn kiel spontanan volon, ordinare la procezo trairas la homan menson kaj efikas pere de la penso, la ideo, la konscia volo. La bezono, sentata senpere, kaj la perceptata ĉirkaŭo efikas sur la menson kaj estigas tie pensojn kaj agadcelojn. Ĉi tiuj instigas la korpon al agado kaj kaŭzas farojn.

Por la konscio de la agantaj homoj mem la penso, la ideo estas la kaŭzoj de iliaj faroj; ĝenerale ili ne sin demandas de kie venas la penso. Tiel la ideologia historioverkado klarigas la eventojn en la historio el la ideoj de la homoj. Ĉi tio ne nepre estas malprava, sed estas ĉiam nekompleta; ĝi duonvoje haltas.

La Historia Materiismo retroiras al la kaŭzoj, el kiuj estiĝis ĉi tiuj ideoj: la sociaj bezonoj, kiuj estas la de la sociformo determinitaj pli kompleksaj formoj de la homa vivovolo.

En la historiaj verkoj de marksismaj verkistoj tiel la grandaj eventoj en la historio estas lumigataj de brila lumo. Kaj tamen ankaŭ ili nevole ofte kaŭzis miskomprenojn. Se ili energie emfazas la materiajn, ekonomiajn kaŭzojn de la revolucioj, la refutema intelektulo persistas en sia opinio: estas nekontesteble, ke la ideoj havis grandan influon. Li ne vidas, ke la histori-materiisma klarigo, kvankam ĝi klarigante ne longe haltas ĉe la ideoj, por interligi la unuan kaŭzon kaj la finan rezultaton, tamen nenion alian faras, ol klarigi la antaŭenpuŝantajn ideojn el iliaj sociaj kaŭzoj.

Ekzemple, la malnova koncepto pri la Franca Revolucio klarigis ĝin el la liberemo de la leviĝanta burĝaro, kiu forĵetis la jugon de absolutismo kaj nobelaro; la H.M. klarigis la kaŭzon de la revolucio el la bezono de la kreskanta kapitalismo je burĝa ŝtato. Tiam ĉi-lasta klarigo devas esti interpretata tiel, ke la kreskanta kapitalismo vekis en la burĝaro la konscion pri la neceso de libero sur ekonomia tereno kiel sur politika, kaj vekis intensan entuziasmon por tiuj idealoj, tiel puŝante ĝin al revolucia agado.

La penso, la ideo, estas la perantoj inter la influado de la sociaj faktoroj sur la homo kaj lia historia faro. Kio tiel vivis kaj kreskis en la menso estas precipitiĝinta, kristaliĝinta en la faro, kiu transformis la socion kaj en ĝi restas eterne konservata. Sed ankaŭ alimaniere ĝi estas konservata; la pensoj, la sentoj, la pasioj, la idealoj, kiuj instigis antaŭajn generaciojn al faroj, sin esprimis ankaŭ en ĉiuj iliaj mensaj produktoj, en ilia literaturo, en ilia scienco, ilia religio, ilia arto, ilia filozofio, iliaj teorioj kaj ideologioj; kaj en tiuj ni tuj povas rekoni ilin. Ili konsistigas apartan studobjekton en ĉiuj t.n. mensaj sciencoj.

Por la ordinara historio, tiu pri la eventoj kaj faroj, ne ŝajnas necese ĉiam reliefigi ĉi tiun interpaŝon, kaj konsideri aparte ambaŭ influojn, de la materia, ekonomia mondo sur la menso, kaj ree de la menso sur la materia mondo. Kutime tie sufiĉas indiki la interrilaton inter la materia kaŭzo kaj la sociaj rezultoj; dedukti el la kresko de la produktadfortoj la transformon de la produktadmaniero kaj la por tio necesajn kaj ĝin akompanantajn klasbatalon kaj politikajn renversojn. Tiel oni kutime faras, precipe en tre mallongaj, ĝeneralaj resumoj.

Sed se oni deziras kompreni la intelektajn produktojn de periodo, ĝian ideologion, ĝian religion, ĝian arton, la evoluon de scienco, tiam la influo de la socio sur la homa menso fariĝas ĉefa afero. Kaj tiam necesas profunde esplori la problemon, kiel la materio efikas sur la menson. Tiam ĉi tiu flanko de la marksismo, la konceptoj pri la menso, la pensado, la konscio, devas esti pli larĝe disvolvata kaj aplikata.

Ankaŭ por la historioklarigo mem tio necesas kaj por forigi kontraŭargumentojn kontraŭ nia doktrino. Se ni aplikas la marksismon al la hodiaŭa mondo, la historio, kiun ni travivas kaj kreas, tiam nia starpunkto estas tute diferenca ol ĉe esploro de la pasinteco. Tio, kio okazis en antaŭaj jarcentoj: socia influado sur la homoj kaj reagoj de la homoj sur la socion estas finita; la serio da influoj, en kiuj la homa menso estas aŭ peranto aŭ interliga ĉenero, estas ĉiufoje finita, kaj la finan rezulton kaj la originalan kaŭzon ni klare vidas unu apud la alia.

Sed la sama ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj en nia tempo ne estas finita; ni troviĝas meze en ĝi. Multnombraj estas la manieroj, laŭ kiuj la socio estas transformanta la homan menson, sen ke tio jam rezultis en sekvantan agon, aŭ la kazoj, ke nova realo apenaŭ komencis efiki sur la mensojn. Ĉi tie do ankoraŭ ne eblas kunligi socian kaŭzon kun praktika socia rezulto. Ĉi tie ni ankoraŭ troviĝas meze de kreskantaj procezoj de influo, malrapida maturiĝo de novaj opinioj, de propagando, de preparado de venontaj revolucioj.

Ĉi tie la simplaj interrilatoj, kiuj en la pasinta historio formis la argumentajn pruvojn de la H.M., ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉi tie ŝajnas, ke en la kompleksa impliko de novaj kaj malnovaj ideoj, de revolucia klasbatalo, de reakcio kaj apatio, la doktrino en ĉiaj aspektoj konfliktas kun la realo. Kaj ĉi tie fakte aperas la demando pri la praktika agado (kiu ne ekzistas en la historioesploro): kian rolon ludas nia propra volo kaj laboro en ĉi tiu procezo?

Estas konate, ke ĉi tiu flanko de la marksismo (pro evidentaj sociaj kaŭzoj) en la pasintaj kvindek jaroj (la artikolo aperis en 1919a, Red.) ricevis tro malmulte da atento. La socialdemokratio en la parlamenta periodo de la maturiĝanta kapitalismo limigis sin al preparo kaj kvieta propagando; la proletaro ankoraŭ ne estis matura por revoluciaj faroj, do necesis, ke la teorio pruvu la neeviteblecon de la socialisma revolucio el la kapitalisma evoluo. Tial ke la socialdemokratio ne alvokis al faroj, sed inverse, instigis al atendado, ĝis la materiaj cirkonstancoj estos maturaj, la teorio ekhavis la formon de mekanika rilato inter ekonomiaj kaŭzoj kaj sociaj revolucioj, en kiu la interliga ĉenero de la homa aktivo malaperis. Estas konate, kaj ne hazarde, ke ĝuste tiuj inter la teoriuloj, kiuj pledis por nova, pli aktiva taktiko, ankaŭ en la teorio emfazis la perantan funkcion de la homa menso kaj ĝia rilato, pasive kaj aktive, ricevante kaj efikante, kun la socio.

III

Ĉiuj agadoj de la homoj okazas per interveno de la homa menso. La H.M., kiel scienco pri la homa faro, devas do tre intime rilati kun certa scienco pri la menso. Ĝi eliras el certa koncepto pri la rilato inter pensi kaj esti, ĝi mem entenas novan filozofion. Ĝia filozofia bazo estas la doktrino pri la Unueco en la Universo, kiu nomiĝas simple Materiismo ĉe Marks kaj Engels.

La homa menso estas tute determinata de la ĉirkaŭanta mondo. Ĉio, kio troviĝas en la menso, devenas de la reala mondo ĉirkaŭa, kiu pere de la sensorganoj efikas sur lin. En ĉi tiu filozofia baza tezo de la H.M. ne estas konstatata mastreco de la materio super la menso, sed la unueco de la menso kun la tuta mondo. Ĉiu parto de la monda tuto estas komplete determinata de la cetera mondo. Ĝi ekzistas nur pro la unueco kun la cetero; kaj ĝia propra esenco, la tuto de ĝiaj specialaj ecoj, ne diferencas de la tuto, la sumo de la manieroj, laŭ kiuj ĝi spertas la influojn de la cetera mondo kaj ilin respegulas; la tuto de ĉiuj ĝiaj interinfluoj kun la Universo. Kiam ni nomas ĝin “aĵo”, tiam tio ĉi estas nur vorto, koncepto, kiu kunigas ĉiujn tiujn influojn, kiujn ni perceptas kiel fenomenojn.

Tiel ankaŭ la homa menso… (ankaŭ ĉi tiu koncepto estas nur resumo de senfina serio da intelektaj fenomenoj) tiel ankaŭ la homa menso estas parto de la Universo, kiu konstante interinfluadas kun la cetero.

El ĉi tiu mondo ĉiaj efikoj influas la homon kaj reciproke li, pere de sia korpo, efikas sur la mondon. Kompreneble, ĉi tie per “mondo” ni ne nur celas la materian mondon. Nia universo ne estas tuto de ĉio, kio estas korpa kaj pesebla, sed de ĉio, kio estas observebla kaj tial reala. Al tio ankaŭ do apartenas ĉio mensa en la kapoj de la homoj. Kompreneble, ne la imagitaj objektoj de la fantazio; ĝenerala mondospirito aŭ absoluta ideo ne apartenas al la reala materia mondo. Sed la imagaĵoj mem pri tia fantazia spirito, kiuj ekzistas en kelkaj kapoj, la fantaziaĵoj kaj ĥimeroj mem estas ekzistantaj, do realaj en nia senco de la vorto. Ĉi tiu tuta reala mondo estas materia por nia menso kaj kontrastas kun ĝi kiel materio. Ĉio, kio estas en ĝi, estas la influoj de la ĉirkaŭanta mondo. Kaj ĝia eksterordinara esenco estas nenio alia ol la resumo de ĝiaj ecoj, la maniero, laŭ kiu ĉi tiuj influoj estas asimilataj kaj digestataj.

La unua grava eco estas la kapablo kolekti: la memoro. Kiel senfina fluo la impresoj, la efikoj de la mondo eniras la menson kaj estas tie kolektataj. La bildo, ke la tempofluo nin preterpasas kiel la ŝnuro de pramo, preter kiun ni flosas – ĉiam kaptante unu punkton, la nuntempon, kiu tuj ree forglitas el niaj manoj – estas neĝusta bildo. La senfina ŝnuro intertempe estas enŝipigata kaj rulvolvita eniras la holdon de nia ŝipo. La eventoj en la Universo enfluas nin kaj ni ĉiam fariĝas novaj kaj aliaj. Ĉiam pli riĉaj niaj spertoj, ĉiam pli plena kaj granda la enhavo de nia konscio. Kion faras la menso kun ĉi tiu daŭra kreskanta amaso da impresoj?
Joseph Dietzgen
(1828-1888)

La dua eco, kiu karakterizas la esencon de la menso, estas la abstraktkapablo. La infinite diverseca amaso da impresoj, kiuj penetras la menson, estas transformata en abstraktan bildon, en kiu estas resumita la ĝeneraleco de la konkretaj fenomenoj en konceptoj. La teĥniko de ĉi tiu procezo, la rilato inter la imago kaj la objekto, la esenco de la konceptoj kontraste al la realo, estas majstre klare priskribita de Dietzgen kaj ne bezonas esti detale pritraktata ĉi tie. En la koncepto esprimiĝas tio ĝenerala, esenca, komuna, eterna de tiu parto de la mondo, de tiu grupo da fenomenoj, kies bildo ĝi estas; en la abstraktaj konceptoj malaperis tio aparta, diferenca, ŝanĝanta de la realo. La infinita multeco kaj diverseco de la mondo ne povas esti kolektataj en nia kapo. Tial la menso devas plisimpligi ilin, rezignante pri diferencoj kaj diversecoj, kiuj estas akcesoraj kaj hazardaj. La konceptoj estas evidente limdifinitaj neŝanĝeble, severe kaj precize, dum la realo, kiu kristaliĝas en ili, preterfluas kiel rivero, ĉiam alie, senfine diversece.

El tio sekvas, ke la konceptoj mem ne kviete povas ekzistadi. Ili ĉiam denove devas esti ŝanĝataj, transformataj, alie difinataj, anstataŭataj de aliaj kaj tiel adaptataj al la ŝanĝiĝanta realo.

Seninterrompe la fluo de impresoj kaj spertoj penetras en la menson el la ekstera mondo, estas tie kolektata, digestata, distilata, ĝeneraligata en ideoj, konceptoj, opinioj, sentoj, reguloj, la enhavo de la konscio kaj poste malaperas en la subkonscio kaj la forgeso. Se la novaj ideoj harmonias kun la jam formita bildo, pro tio ke la ĉirkaŭanta mondo ĉiam revenas en la samaj formoj, tiam ĉi tiu koncepta bildo estas ĉiam pli fiksata kaj ŝtoniĝas en netuŝebla intelekta posedaĵo. Kaj ĝi ne perdiĝas kun la individuo. Per la sociaj kunvivado kaj kunlaborado okazas daŭra interŝanĝado de ideoj, konceptoj. La intelekta posedaĵaro de la mondo ne estas individua, sed kolektiva posedaĵaro. La intelekta posedaĵaro, kiun socio en la paso de la tempo akiris, estas transdonata al la nova generacio. Tiel longe kiel la vivcirkonstancoj restas samaj, tiu ĉiam denove trovas la transdonitan sistemon de konceptoj kaj ideoj en harmonio kun la realo. La ideologio tiam daŭre estas pli firme fundamentita kaj nedubebla.

Sed supozu, ke nun la mondo ŝanĝiĝas; per la homa laboro mem la socio alprenas ĉiam novajn formojn. Novaj impresoj, novaj spertoj penetras la menson kaj ne kongruas kun la malnova mondkoncepto. Nun la menso ekkonstruos, uzante la malnovan posedaĵaron kaj la novajn akiraĵojn. Malnovaj konceptoj estas ŝanĝataj aŭ alie difinataj, novaj estas konstruataj, opinioj aliiĝas, novaj opinioj fiksiĝas, nova idearo estiĝas, pli malpli rapide, el fragmentoj de la malnovaj, kiuj estas pli malpli adaptataj al la novaj spertoj. Ĝi estas la sama procezo, kiu ankaŭ okazas dum la progreso de la natursciencoj, pro kio noviĝas kaj aliiĝas la bildo, kiun ni konstruas pri la naturo. Tamen kun tiu diferenco, ke la evoluo en la lasta kazo ne okazas pro tio, ke la mondo mem grave ŝanĝiĝas, sed nur pro tio, ke nia sperto de la mondo daŭre ŝanĝiĝas pro la ĉiam progresanta kaj pli akurata esplorado de la naturo. Kaj krome, ĉi tiu evoluprocezo okazas pli kviete, pli konscie kaj pli objektive, ĉar ĝi troviĝas ekster la sociaj konfliktoj, ekster la pasioj, ekster la pereiga vivmizero de la popolamasoj; ĉar ĝi ne estas afero de la amasoj, sed de malgranda gildo. Sed la socio efikas sur ĉiujn. Ĝi estas la vera mondo por la granda amaso da homoj. Ĝi altrudas ĝiajn impresojn al ĉiuj per granda potenco, ĉar la vivo dependas de ili. Pri la socio, t.e. pri la propra vivo ĉiu devas formi siajn pensojn. Ili ekkreskas spontane, nekonscie, rare kiel objektiva scienco, sed plejofte kiel subjektivaj imagaĵoj. Kaj daŭre ŝanĝiĝas la socio, la ĉirkaŭaĵo, la vivdestino – nuntempe per enorma rapideco – kaj eĉ kuntrenas kontraŭvole la plej lantajn cerbojn. En interna barakto, en intensaj bataloj aŭ en kvieta pensadlaboro, la pensoj estas revoluciigataj, iafoje subite, kvazaŭ magie, se eksteraj efikoj estas tre fortaj, iafoje ankaŭ malrapide kaj dum longa tempo apenaŭ perceptebla. Dum ĉi tiu procezo de daŭra transformiĝo okazas adaptiĝo de la konscio al la socia ekzistado.

Kiam Marks do diras, ke la socia ekzistado determinas la konscion, tio ne signifas, ke ideoj de ĉi tiu momento estas determinataj de la socio de ĉi tiu momento. La socia realo de hodiaŭ estas unu elemento, la el la antaŭa realo kreskinta idearo estas alia elemento, el kiuj kune estiĝas la nova konscio.

La unua elemento estas materia faktoro, la efiko de la materia mondo, la dua elemento estas mensa faktoro, la jam ekzistanta posedaĵaro de ideoj kaj imagaĵoj. Pro tio burĝaj kleruloj – juĝante laŭ ekstera ŝajno – kredas, ke ili povas montri la neĝustecon de la Historia Materiismo: la materia realo ne nur determinas la pensadon, sed intelektaj faktoroj estas same gravaj. Ili tiam pretervidas la fakton, ke la hodiaŭa mondo ne skribas sian bildon sur absolute blanka paperfolio, sed ke la abstrakta bildo de la efikoj de ĉiuj antaŭaj situacioj estas registrita en la enhavo de la konscio. La konscion determinas la tuto de la antaŭa kaj hodiaŭa nuntempoj. La burĝa koncepto konsideras la mensan konscioenhavon kiel ion ekzistantan, kies originon ne necesas pli detale indiki, kio fontas el la “naturo” de la menso, aŭ el abstrakta, ekster la homo ekzistanta intelekto. La marksisma koncepto baziĝas sur la konvinko, ke la enhavo de la konscio devas deveni de la efikoj de la reala mondo, kaj ĝi serĉas ties originon en la antaŭaj vivcirkonstancoj de la homoj. Kaj ĉi tio validas ne nur por la konscio; ankaŭ en la aliaj ecoj de la menso, en la emoj kaj instinktoj, impulsoj kaj kutimoj, kiuj kaŝite troviĝas en la profundecoj de la homa menso kaj aperas kiel mistera intrinseka homa naturo, manifestiĝas la hereditaj impresoj de miloj da jaroj, ekde la plej primitivaj pratempoj.

Ĉi tiu interligiteco inter socio kaj menso pliklarigas al ni la kaŭzojn, kiuj, kiel oni kutime diras, baras kaj malplirapidigas la revolucian procezon de la socio. Per tio oni ne nur celas la subjektivan fakton, ke ĉio iras pli malrapide, ol ĝi devus iri laŭ la deziro kaj opinio de elstaraj revoluciuloj, sed ankaŭ la objektivan fakton, ke la nuntempa realo tiom malmulte regas kaj determinas la menson de la homoj. Oni tiam parolas pri la potenco de la tradicio, kiel la granda forto, kiu malhelpas la evoluon. Konsiderante la nunan mondon, ĝian klasbatalon, ĝian religion, ĝian ideologion, oni daŭre konfrontiĝas kun tiu ĉi enorma potenco, kaj sen ĝi neniu klarigo eblas. Farante tion, oni ne iras ekster la marksisman kadron, ĉar ĉiu tradicio mem estas peco el la realo, kiu vivas en la kapoj de la homoj, kiu determinas iliajn farojn, kiu forte efikas sur aliulojn kaj tiel grave influas la okazantaĵojn.

Tio, kio faras ĝin tradicio, ĝia aparta naturo kontraste al aliaj mensaj fenomenoj, estas la fakto, ke ĝi estas peco el la realo de ekskluzive mensa naturo, kies materiaj bazoj radikas en la pasinteco, kiu nur vivetas de la pasinteco kaj ne plu trovas nutraĵon en la nova mondo. Kiel ekzemploj povas servi la influegaj ideologioj, kiuj plej potence regas la mensojn de la laboristoj kaj ilin detenas de la socialismo: la religio kaj la naciismo. Kiel la religio ekkreskis el la primitiva etburĝa produktadmaniero, kiel ĝi daŭre ŝanĝis siajn formon kaj aspekton, kiel ĝi estis esprimiĝo de sociaj organizaĵoj, kiuj intertempe pli kaj pli perdis siajn sociajn bazojn, estas jam ofte priskribita en multaj verkoj kaj artikoloj. La naciisma ideologio sin distingas de la aliaj pro tio, ke ĝi radikas en la kapitalismo, por la burĝaro estas vivanta realo, do ankoraŭ pli juna kaj pli freŝa tradicio, kiu tial ankoraŭ pli forte influas la laboristojn.

Povas ŝajni strange, ke ideologio povas ankoraŭ tiom longe teni sin, post kiam ĝiaj bazoj, kiuj nutris ĝin kaj la realo, kiu kreis ĝin, jam de longe malaperis. Por ĝi, tamen, validas la samaj reguloj, kiuj validas por ĉio mensa en la homo. Ĝi ne nur restas ekzistanta kiel propra estaĵo, kiel la memoro restas post la impreso kaj ĉiu mensa bildo post serio da impresoj, sed ĝi eĉ estas ege fortigata de la reciproka mensa influado inter la homoj. Samkiel la sensocentroj en la cerbo estas ne nur ekscitataj de eksteraj ekscitoj, sed ankaŭ estas milspece interligitaj, reciproke influas unu la alian kaj tiel kreas intelektan kapablon de asociadoj, kiun grandparte ne influas efikoj el la ekstera mondo – same ankaŭ en la socio, tio, kio iam idee estiĝis en la homkapoj, efikas kiel nova forto sur aliajn homojn. La ekstera mondo, kiu influas nian menson, ekzistas ne nur el la mutaj faktoj de vivo kaj ĉirkaŭo, sed ankaŭ el tio, kion aliaj homoj diras al ni, kiel precipitiĝon de iliaj spertoj kaj el tio, kion ili – aŭ antaŭaj generacioj – registris en libroj. Tiel kiel la sonfortigilo amplifikas la origine malfortan sonon de la kordo, tiel same al ni sonas la instruo de la faktoj, de la materia vivobazo kiel forta agordo el la ĉirkaŭa homa mondo. La novaj ideoj, kiuj harmonias kun nova realo, estas propagandataj de tiuj, en kiuj unue ili ekkreskis, kiuj unue neforte aŭdis kaj distingis la novan tonon. Ilia forta krio vekas la pli junajn kaj pli lantajn mensojn. Ilia propagando kombiniĝas kun la senpera efikado de la vivspertoj kaj kaŭzas pli rapidan ekkomprenon de ilia esenco. Same la malnova ideologio estas plifortigata kaj vivtenata de la sama forto; per la mensa influo de la maljunaj sur la junaj homoj, de la malnovaj verkoj sur la nova generacio resonadas ankoraŭ kelkan tempon la malnova pensaro; ankaŭ se ne plu ekzistas ĝia unua kaŭzo materia. Sed post multe da tempo ĝi, disonanciĝinta, devos malaperi.

Kiam nova realo ĉiutage gravuras siajn impresojn en la menso kaj ilin energie martelas en la kapojn, la malnova ideologio pereas kaj la menso devos ĉiam pli rezigni pri malnovaj opinioj kaj adapti siajn ideojn al la bezonoj de la nova socio. Tio estas malrapida, kelkfoje hezita kaj ambivalenca proceso, sed finfine ĝi tamen antaŭeniras.

Ĉar la propagando de la nova ideologio ricevas daŭre novajn impulsojn el la realo de la vivo.

En tio, la rapideco de la socia revolucia procezo ludas gravan rolon. En antaŭaj tempoj, kiam ĝi okazis malrapide, la el la socio kreskintaj pensoformoj ŝtoniĝis kiel rustfiksiĝintaj dogmoj. En tempoj de rapidaj ŝanĝoj la menso estas kuntrenata, ĝi fariĝas pli elasta kaj moviĝema kaj pli rapide forĵetas la malnovajn ideojn. La dekoj da jaroj malantaŭ ni, en kiu la kapitalismo kaj la proletaro devus maturiĝi al plej alta stadio, kaŭzis halton aŭ bremsadon de la politika revolucia procezo. En ĉi tiu erao tial ankaŭ malplirapidiĝis la mensa evoluprocezo, precipe kontraste al la antaŭen sturmanta procezo de ideoformado el la antaŭa burĝa revolucia periodo. La sekvoj estis, post la brila koncipiĝo de la marksismo, refalo en reviziismajn dubojn, revigliĝo de burĝa kritiko, ĉe parto de la radikaluloj dogma rigidiĝo. Nun tamen denove komenciĝas revolucia periodo kaj ĝi sendube ankaŭ alportos rapidan revolucion de la mensoj, intensan noviĝon de la ideoj, kaj enorman intelektan revolucion.

Tradukis: Bert de Wit

Anton Pannekoek (1873 – 1960)
Anton Pannekoek naskiĝis en Nederlando. Mondfama astronomo, li aliĝis al la nederlanda social-demokrata partio en 1902.

Kun Hermann Gorter li partoprenis en la redaktado de la teoria organo de tiu partio: “Nieuwe Tijd” (La Nova Tempo).

En 1905 li ekloĝis en Germanio, kie li instruis en la lernejoj de la socialdemokrata partio. En 1909, Anton Pannekoek ekloĝis en Bremeno, kie li partoprenis la frakcian lukton kontraŭ la SPD-aparato. Li polemikis kontraŭ Kaŭcki en 1912. Li estis membro de la Zimmervalda maldekstro kaj kunfondis la nederlandan Kompartion en 1918.

Li disiĝis el la Komunista Internacio surbaze de sia subteno al la sovetmovado kontraŭ la parti-aparato. Liaj ideoj havis certan influon sur la tiama revolucia movado. Ĝis sia morto (1960) Anton Pannekoek restis la ĉefa teoriulo pri la laboristaj sovetoj.


1 komento

Karl Korsch: Dek tezoj pri marksismo hodiaû. (1950)

 

Karl Korsch (Karlo Korŝo) : Dek tezoj pri marksismo hodiaû. (1950)

Grava verko pri la limoj de la marksa pensinterpreto. Ni devus utiligi marksajn ideojn (k ankaû Bakuninajn ideojn.. ktp.) nur post transdoni ilin al nian tempon…

_____________________________________________________________________
1. Jam ne havas sencon demandi ĝis kiu punkto la instruado de Marx kaj Engels estas, nuntempe, teorie akceptebla kaj praktike aplikebla.

2. Hodiaŭ, ĉiuj provoj por restarigi la marksisma doktrino, kiel aro, en lia originala funkcio kiel teorio de la socia revolucio de la laborista klaso estas reakciaj utopioj.

3. Kvankam esence dubasencaj, estas tamen gravaj aspektoj de Marksa instruado kiuj en siaj ŝanĝantaj funkcioj kaj aplikantaj al diversaj lokoj havas konservinta sian efikecon ĝis hodiaŭ. Ankaŭ, la impeto generita per la praktiko de la malnova marksisma laborista movado estas aktuale enmetita en la praktika luktoj de popoloj kaj klasoj.

4. La unua paŝo en re-starigo de revolucia teorio kaj praktiko konsistas en rompi kun tiu marksismo kiu asertas akapari revolucian iniciaton kaj en teoria kaj en praktika direkto.

5. Marx estas hodiaŭ nur unu el la multnombraj pioniroj, fondintoj kaj evoluigantoj de la socialisma movado de la laborista klaso. Ne malpli gravaj estas la tiel nomata Utopiajn socialistojn ekde Thomas More ĝis nun. Ne malpli gravaj estas la grandaj rivaloj de Marx, kiel Blanqui, kaj lia ĵuraj malamikoj, kiel Proudhon kaj Bakunin. Ne malpli grava, en la fina rezulto, estas la pli freŝaj disvolviĝoj kiel germana revisionismo, franca sindikatismo, kaj rusa bolŝevismo.

6. La sekvaj punktoj estas aparte gravegaj por la marksismo: (a) lia dependeco de la subevoluintaj ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj en Germanio kaj ĉiuj aliaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo, kie haveblis politikan gravecon; (b) lia senrezerva adhero al la politika formoj de la burĝa revolucio; (c) la senrezerva akcepto de la antaŭita ekonomiaj kondiĉoj de Anglio kiel modelo por la estonta evoluo de ĉiuj landoj kaj kiel objektiva antaŭkondiĉoj por la transiro al socialismo; al kiuj oni devus aldoni; (d) la konsekvencojn de lia ripetite senesperaj kaj kontraŭdiraj provoj por rompi tiujn kondiĉojn.

7. La rezultoj de ĉi tiuj kondiĉoj estas: (a) La supertaksado de la Stato kiel decida instrumento de socia revolucio; (b) la mistika identigo de la kapitalista ekonomia disvolviĝo kun la socia revolucio de la laborista klaso; (c) la posta dubasenca disvolviĝo de tiu unua formo de la Marksian teorio de revolucio de la artefarita greftado sur ĝin de teorio de la komunisma revolucio en du fazoj; tiu teorio, direktita unuflanke kontraŭ Blanqui, kaj sur la alia kontraŭ Bakunin, rabis de la aktuala movado la realan emancipiĝon de la laborista klaso kaj metas ĝin en la nedifinita estonteco.

8. Ĉi tiu estas la punkto por insertado de la leninismo aŭ bolŝevisto disvolviĝo, kaj ĝi estas en ĉi tiu nova formo kiu marksismo estis kopiitaj al Rusio kaj Azio. Per ĝi marksismo estis ŝanĝita; de revolucia teorio fariĝis ideologio. Tiu ideologio eblis kaj estis uzita por diversaj malsamaj celoj.

9. Ĝi estas de ĉi vidpunkto kiun oni venas, por juĝi en kritika spirito la du rusaj revolucioj de 1917 kaj 1928, kaj estas el ĉi tiu vidpunkto, ke oni devas determini la funkciojn plenumita de marksismo hodiaŭ en Azio kaj mondskale.

10. Kontrolo de la laboristoj super produktado de siaj propraj vivoj ne venos el iliaj okupantaj postenoj, en la internacia kaj la mondaj merkatoj, forlasitaj de la mem-detruante kaj tiel nomata libera konkurado de la monopolistaj posedantoj de la rimedoj de produktado. Tiu kontrolo povas nur rezulti de planata interveno de ĉiuj klasoj hodiaŭ ekskluditaj de ĝi en produktado kiu hodiaŭ jam strebas ĉiel por esti reguligita en monopola kaj planata modo.

________________________________________________________-___________


Komenti

Traduko de la dio kaj la ŝtato, Bakunino

Michel Onfray verkis “Traktaĵo pri ateologio”, rekomendinta libro, kaj mi memoris pri malnovateksto delBakunino pri la temo, kiu ne estis menciita en tiu libro. Do, jen la teksto de Bakunino:

El: Dio kaj la Ŝtato

de Mikaelo Bakunin
Esperantigita, el angla traduko, de Ralph Dumain

“Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.

Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini.

* * * * *

Kio estas aŭtoritateco? Ĉu la neevitebla potenco de la naturleĝoj kiuj sin manifestas laŭ la necesa koneksiĝo kaj sekvado de fenomenoj en la fizikaj kaj sociaj mondoj? Kontraŭ ĉi tiaj leĝoj ribelo estas ne nur malpermesata, sed ja malebla. Eble ni mise aŭ tute ne komprenas ilin, sed ni ne povas malobei, ĉar ili konsistigas la bazon kaj fundamentajn kondiĉojn de nia ekzisto. Ili ĉirkaŭas nin, penetras nin, reguligas ĉiajn niajn movojn, pensojn, kaj agojn. Eĉ tiam, kiam ni kredas ke ni malobeas ilin, ni montras nur ilian ĉiopovecon.

Ja, ni estas absolute la sklavoj de naturleĝoj, sed en tia sklaveco mankas humiligo, fakte entute mankas sklaveco, ĉar sklaveco antaŭsupozigas eksteran mastron, leĝdonanton, sed naturleĝoj ne estas eksteraj sed internaj de ni; ili konsistigas nian tutan eston. Fizike, morale, kaj intelekte, ni vivas, spiras, agas, pensas, deziras nur per naturleĝoj. Sen ili ni estus nenio. Do de kio ni ĉerpus la deziron aŭ potencon por kontraŭ ili ribeli?

En rilato kun naturleĝoj nur unu libero eblas al la homo: rekoni kaj apliki ilin pliampleksige en konformo kun la celo de kolektiva kaj individua emancipigo kaj homigo kion li celas. Ĉi naturleĝoj, jam rekonataj, montras aŭtoritatecon neniam disputatan de la homamaso. Oni devus esti funde folo, teologo, metafizikisto, juristo, aŭ burĝa ekonomikisto por ribeli kontraŭ la leĝo ke duobla du egalas kvar. Oni devus posedi kredon imagante ke fajro ne brulus aŭ akvo ne dronigus krom ia baziĝo sur alia kaŝita naturleĝo. Sed tiaj fuŝaj fantazioj de malebla ribelo estas la esceptoj, ĉar ĝenerale la homamaso ĉiutage agnoskas la regnon de baza sagaco, t.e. de la naturleĝaro.

Granda domaĝo estas ke granda nombro da naturleĝoj rekonitaj de la scienco restas nekonataj de la homamaso dankon al la kuratoreco de registaroj. Des pli probleme, la plejmulto da naturleĝoj rilate la evoluon de la homa socio, same necesaj kiel la naturleĝoj de la fizika mondo, estas ankoraŭ ne konstatitaj aŭ rekonitaj de la scienco mem.

Kiam ili estos konstatitaj de la scienco kaj poste per popolklerigo eniros la konscion de ĉiuj, la problemo de libereco estos definitive solvita.

* * * * *

Modernaj idealistoj komprenas aŭtoritatecon tute malsame. Kvankam liberaj de la tradiciaj superstiĉoj de ĉiuj ekzistantaj pozitivaj religioj, ili tamen algluas al aŭtoritateco dian signifon, bazitan plejparte sur nebula religia kredo kaj sentimentaleco ideala kaj abstrakte poezia. Ilia religio estas lasta klopodo diigi ĉion homecan en homoj.

Ĉi tio estas la tuta malo de nia laboro. Por homaj libero, digno, kaj prospero, ni kredas ke nia devo estas regajni de la ĉielo la valoraĵojn kiujn ĝi ŝtelis de la tero kaj refoje ilin surterigi. Niaj oponantoj, male, klopode por fina religie heroa ŝtelo, realproprigus al la ĉielo, tiu dia rabisto, ĉion plej noblan kaj bonan de la homo. Jen la vico de ni liberpensuloj disrabi la ĉielon per aŭdaca esplorado kaj scienca analizado.

La idealistoj nepre kredas ke homaj ideoj kaj agoj bezonas dian sankcion por akiri aŭtoritatecon. Kiel ĉi tiu sankcio manifestiĝas? Ne per miraklo kiel en pozitivaj religioj sed per la grandiozeco aŭ sankteco de la ideoj kaj agoj mem: kio ajn estas grandioza, bela, nobla, justa, tio estas dia. En ĉi tia nova religia kulto ĉiu homo inspirita de ĉi tiaj ideoj kaj agoj fariĝas pastro rekte konsekrita de Dio mem. La pruvo? Oni bezonas nenian krom la grandiozecon de siaj ideoj kaj agoj.

Tia estas tiu tuta filozofio: filozofio de sentimentoj, ne de realaj pensoj, speco de metafizikeca. pietismo. Ĉi tio ŝajnas sendanĝera sed estas efektive tute la malo, kaj la strikta kaj malfekunda doktrino kaŝita sub la netraperceptebla nebuleco de ĉi tiuj poeziaj formoj kondukas al ĉiuj samaj disastraj rezultoj kiel faras ĉiuj pozitivaj religioj, t.e., la kompleta negado de homaj libereco kaj digno.

Proklami dia ĉion justan, noblan, kaj belan en homeco estas implicite konfesi, ke la homaro mem ne povus produkti ĝin, t.e. ke lasita al si mem la homa naturo estas malbela, malbona, kaj malica. Jen la esenco de ĉia religio: la kalumniado pri la homo por desplia glorigo de dieco. Je tiu momento kiam oni konfesas la naturan maladekvatecon de la homo kaj lian fundamentan malpovon mem sin atingi sen la helpo de dia inspiro komprenon de justaj kaj veraj ideoj, necesas akcepto de ĉiuj teologiaj, politikaj, kaj sociaj sekvoj de pozitivaj religioj. De la momento kiam Dio la perfekta kaj superreganta estaĵo alfrontas la homon, aliaj perantoj aperas sur tero por klerigi, konsili, kaj regi en la dia nomo la homon.

Ĉu ĉiuj homoj egale inspiriĝas de Dio? Do perantoj senutilus. Sed ĉi tiu supozo estas malebla ĉar kontraŭdiras tro evidente la faktoj. Ni devus agnoski la diinspiron de ĉiuj eraroj, absurdaĵoj, hororaĵoj, stultaĵoj, misfaraĉoj, kaj malnoblaĵoj en la mondo.

* * * * *

Diigo de homaj ecoj fare de idealistoj tiufoje rezultigas la triumfon de brutala materialismo. La kialo estas simpla: la dia vaporiĝas kaj leviĝas al propra ĉiela tereno; sole la brutala restas sur tero.

Jes, la necesa sekvo de teoria idealismo estas praktike la plej brutala materialismo.

* * * * *

Religia aŭ filozofia idealismo servas ĉie kiel la standardo de materia, sanga, brutala perforto, de senhonta materia ekspluatado. Male, la standardon de teoria materiismo, la ruĝan standardon de ekonomia egaleco kaj socia justeco levas la praktika idealismo de la subpremata kaj malsata homamaso tendencanta al la efektivigo de libereco kaj egalrajteco en la gefrateco de tuta homaro.

Kiuj estas la efektivaj idealistoj, ne de abstrakteco sed de vivo, ne de ĉielo sed de tero, kaj kiuj estas la materialistoj?

Memevidente la esenca kondiĉo de teoria aŭ dia idealismo estas la cedo de logiko, de rezonkapablo, la malvenko de scienco. La defendantoj de idealismaj doktrinoj troviĝas en la kampo de la subpremantoj kaj ekspluatantoj de la homamaso. Jen du gravaj kialoj kiuj devus sufiĉi por malalogi ĉiujn grandajn mensojn kaj korojn for de idealismo. Kial aktualaj bonvolaj idealistoj persistas reprezenti doktrinon kondemnendan kaj malhonorigendan?

Ilin nepre influas potenca motivo; ne scienco aŭ logiko, ĉar ĉi tiuj jam verdiktis kontraŭ idealismo. Se ne eniras persona gajncelo, kia do la motivo? Sendube, tiaj homoj kredas ke idealismaj kredoj aŭ teorioj necesas por la morala digneco de la homo kaj ke materiismaj teorioj bestigas la homon.

Kaj la vero estas tute la malo!

Ĉia evoluaĵo implikas la negadon de la elirpunkto. La elirpunkto de materiismo estas materia, do la negado devas esti ideala. Komence de la efektiva mondo aŭ materio (abstrakte nomita), materiismo laŭlogike alstrebas idealigon, t.e. homigo kaj plena emancipigo de la socio. Male, la ideala elirpunkto de idealismo rezultigas necese la materialigon de la socio, la organizadon de brutala despotismo kaj malnobla ekspluatado fare de eklezio kaj ŝtato. Historia evoluo de homo laŭ materiisma skolo estas progresiva leviĝo, laŭ idealisma sistemo povas esti nur daŭranta degenero.

Kian ajn demandon ni ekzamenas, ni trovas ĉiuokaze ĉi tiun esencan kontraŭdiron inter la du skoloj. Do, materiismo komencas de besteco por starigi homecon; idealismo komencas de dieco por starigi sklavecon kaj por kondamni la homamason al senfina besteco. Materiismo malagnoskas la liberan volon kaj finas per liberigo; idealismo en la nomo de homa digno proklamas liberan volon kaj fondas diktatorecon sur ruino de libereco. Materiismo malakceptas la principon de aŭtoritateco ĉar ĝi prave taksas ĝin la kunulo de besteco kaj ĉar, male, la triumfo de homeco, la celo kaj signifo de la historio, realiĝas nur per libero. La idealistoj ĉiam praktikas materialismon; la materiistoj celas kaj efektivigas la plej bele idealajn aspirojn kaj pensojn.”

FONTO: Bakunin, Mikaelo. El Dio kaj la Ŝtato, el anglalingva traduko tradukis R. Dumain, Ateismo, vol-o 1, n-ro 2, januaro 1989, p. 5-7.


Komenti

Esperanto kaj politiko hodiaŭ

Esperanto kaj politiko hodiaŭ

Ĉefe bazita  je la prezentado de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, Valencio, 9.11.2010

————————————————————————————————————————————————————————

Karaj geamikoj:

Kiel lia inicianto Ludovic Zamenhoff, deklaris, la esperanta lingvo estas havaĵo de ĉiuj civitanoj de la Planedo. Neniu povas depostuli sian eksklusivan havaĵon, êc per origino aŭ kredo. Sekve, oni povas uzi ĝin en ia komunika projekto kaj, konkrete al politika tereno, esperanton ia politika forto povas uzi . Sed evidente esperanto kunportas konnotaciojn de universaleco, paco kaj toleremo rigardante ciuj kulturoj, kvalitoj kiuj konformigis historie liajn politika uzo.

HISTORIA ENKONDUKO.

Ni eku per mallonga historika perspektivo pri la uzado de e-o ĉe la politika deveno, kiu inkludos du verŝantaj: lia uzado kiel komunikilo kaj lia inkludo ene de la politika projekto, kiel konkreta celo, do kiel parto de la programo.

Jam antaŭ la apero de la racia elpensita lingvo Esperanto je 1887, la Internacia Asocio de Laboristoj , en sia kongreso okazinta je 1865 ĉe Ginebro asertis tion:”La Kongreso …ankaŭ kuraĝigis tiuj kiuj klopodas por krei universalan lingvon kaj tiel multipliki rilatoj inter homojn el malsamaj landoj kaj igi ĝin fekundaj por la homar-feliĉo”(Raporto de J.Card, fino.)

Ekde la unuaj momentoj, maldekstraj movadoj uzis esperanton kiel politika komunikilo, kelkfoje integrita ĉe la politika vizio, pli ol malpli formale. Ekzemple, anarĥistaj kaj socialistaj movadoj de la fino de la XIX-a kaj de la komenco de la XX-a jarcentoj, reklamiĝis de esperanto kiel universala komunikilo, prezervante la aro de denaskaj lingvoj kaj pelante frata internaciismo. Indas mencii tiurilate la vortoj de Pi i Margall (Federala Respublikana Partio) en 1898, kiuj estis inkluditaj al libro kiu hodiaŭ ni prezentas.

Unua mondmilito reprezentis grandegan frapon al ĝenerala esperanta movado tiom per kauzaj mortintoj kiom per malsukzeso de la internacia projekto; estante ankaŭ kaŭzo de la malhaŭso de tiu laborista movado inkludita ĉe la II Internacio, kiu malaperis praktike.

Menciendas ĉi tie sugeston pri la uzado de esperanto ĉe la Laboristaj Internacioj. Ĉe la unua (kiu praktike fines ĝis 1872), esperanto ne ekzistis ankaŭ; pri la dua ni nevavas novaĵojn, sed pri la tria, organizita post la sovieta revoluzio,ĉe lia dua kunveno, la hispana CNT sindikatulo Angel Pestaña ĉeestis, kaj dum liaj interkonsiliĝoj ĉe Moskovo, li demandis pri tio al Zinoniev, por superi lingvan ĥaoson kiu okazis dum ĝi. Li proponis ke ciu oratoro parolis en la lingvo pli facila por li, kaj ke oni faris tradukon del ĝi en esperanto. Ŝajnas ke la saman proponon faris skribe ankaŭ grupo de 25 partoprenantoj, inter ili Lefebvre kaj Bombacci. Tiun peton studis fakkomisiono por la afero (kiu daŭrigis dum la sekvanta jaro kaj estis finita poŝte). Tamen, ĉe tiu okazaĵo estis, evidente, kie internacia lingvo estis pli necesa, per eviti senfinajn tradukojn, ĉambrenirojn de la reprezentantoj kiam ili ne komprenis la lingvon, ktp.

En la politika flanko, profitante la esperantista kunveno de Prago en 1921, fondiĝis SAT movadon, Sennacieca Asocia Tutmonda. Lia celo estis stimuli edukadon, solidarecon kaj bataladon de la laboristoj de cie tralamondo, preter ia nacia temo. La radikan anti-naciismon de la movado oni situendas ĉe la postmilito de la I monmilito, kiam la naciismo montriĝis kiel manipuleblas de la regklasoj por interbatali la laboristoj laŭ la interesoj de tiu regtavoloj.

S.A.T. estis kreita de Lanti (Lanti estis alnomo de Adam kaj signifas, en la franca mem ke en la kataluna “tiu kiu estas anti”, do la anti) por kovri maldekstrajn movadojn ĉe la malsamaj frakcioj kiel la anarĥista, la komunista, la socialista kaj aliaj. SAT okazis ĵaran kunvenon ĉe Valencio en Aŭgusto 1934. Sat-anoj batalis ĉe la Internaciaj Brigadoj, kie multaj el ili mortis.

Rilate al e-o uzado kiel gravpolitik-interkomunikilo, ni mencipovas uzadon kadre de la intensa poŝtaĵo inter esperantistoj de Rusio kaj la restaĵo de la mondo por interinformi de la politika vivo dum la 20-aj jaroj. Fakte, toleremo de la rusa komunista regimo progresive malmolis ĝis malpermeseco dum la epoko de Stalino, kiu forte subpremis la esperantistan movadon, por kontroli komunikoj de Rusio ĝis eksteren…kaj por temo ke esperanto igis “tro gravan”,kiel Lins rilatas al ni ĉe sia libro “La danĝera lingvo”. Kelkaj pro Rusia komunistoj forlasis SAT-on, sed tiu asocio konservis sian komunistan frakcion.

La totalisma nazia reĝimo estis plene kontraŭ al esperanto, specife komdamnata de Hitlero kiel bolŝevisma lingvo- iomete ŝoka se ni prenas en konsideron kiu ni antaŭ diris-kaj judaj (Zamenhoj estis de juda origino, sed ni ne konas politikan kontakton inter esperanta movado kaj sionismo. Kiel ni scias, israeloj viviglas hebrean, jen mortan lingvon, por havi nacian lingvon, sen rilate al esperanto.)

Alia grava momento en la esperanta uzado ĉe la internacia politika komunikado okazis dum la enlanda milito ĝuste ĉe Valencio: esperanta uzado kiel novaĵ-disvastiga ilo ĉefe per la eldonaĵo de “Popola Fronto”- kiu publikiĝis ĉe Valencio, “Strato Mar, num.25”- Ankaŭ oni eldonis ie “Informa Bulteno”, anarĥista. Ĉion oni detalas ĉe la prezentonta libro.

Dum la sekunda duono de la XXa jarcento ne estis aparte intensa, konkrete ĉe la Okzidenta Eŭropo, kie la “prizorgo-ŝtato”, starigita per bremsi ian simpation de la laboristaj klasoj rilate al komunismo, (speciale ĉe Francio kaj Italio) sub angla-usona flago, en kies medio la politika intereso pri esperanto estis praktike nula. Altrudo de la angla estis tre intensa kaj disdaŭras ĝis hodiaŭ.

Dum tiu longa periodo la kultura esperantista movado por stari ĝin skizas, ĉefe en siaj kongresoj, malsamajn strategiojn, kies analizo nur malrekte konzernas nian temon. Konkrete, dum la 80 jaroj aperas konzepton (Manifesto de Raŭma , Finlando) rilate al fermado de la esperantista movado kiel diaspora fenomeno. Alia ebla strategio estas subteni la esperantistan movadon per “supre ĝis sube” kaj “sube ĝis supre” movadoj (Voss Manifesto,1991), sugestante iel helpi sin per politikaj movadoj, kaj tiel rompante neutralan kaj ne politikan inklinon de la esperanta movado.

La pli radikala eksprimo de la”raŭmisma” fermeco konkretiĝas al projekto de “Esperanta Civito” (fino de la 90aj jaroj), por ŝtata organizo de tiu nomata diasporo. Tiu estis tempo de politika kaj kultura etoso kiam iuj penseblis pri la ideologiaj-fino (Bell) kaj historia-fino (Fukuyama) , pri la malvalideco de la konzepto de klassocialo kaj de ladocavenko de la novliberalismo. Ankoraŭ kelkajn Jarojn mankis por alveni al “subprimes”, la financkapitalisma krizo, la merkatvoĉo, la banksavo kaj la amaso senlaboro.

NUNA MOMENTO

Eko de la XXI jarcento, ĉe kelkaj eŭropanaj landoj oni rimarkas intereson pri la politika projekcio de e-o. Ĝi koincidas kun apero de kontraŭaj fenomenoj: kelka krizo ĉe la tradicia esperanta movado, kaj la kresko de la lingvolernado oficiale agnoskita ĉe Brazilo,Kubo,Ĉinio, kaj al nia kontinento Hungario kaj eble Francio. Aliflanke, sebstrekendas kreskon de lernado kaj komunikado per Intereto, kiu kondiĉis la grandigon de la numero de la esperantparolantoj , krom la oficiala lernado antaŭe menciita.

Rigardante al politicaj movadoj, endas diri ke SAT tenis sian vivon kaj êc timide ekkreskas. La SAT komunista frakcio faris kongreson ĉe Alakanto en 2.003, kaj poste fomiĝas SAT eH (SAT en Hispanio).

Ni substrekus maldesktran movadon malsama de SAT kiu ankaŭ centriĝas ĉe Parizo komence, tiu esta grupo ĉirkaŭ “Le monde diplomatique” , viglita interaliaj de Ignacio Ramonet. Kiel sciita, “Le Monde Diplomatique” ludis gravan rolon al la altermonda movado, la Porto Alegre Forumo kaj la nomata socialismo de la XXI jarcento,kiu jam influas al areo de Venezuelio, Bolivio kaj Brasilo. Oni kreis “le monde diplomatique esperanto”-n . Ĉirkaŭ ĝi aperas politikan asocion: “Monda Asamblea Asocio”, kiu generas ege rigorajn tekstojn, kiel tri volumoj pri la monda ekonomika krizo, kaj remarkindan tradukan agadon, viviglita de VilhelmoLutermano.

Anekdote, ni ankaŭ mencias demokratankristano partieton kiu nomigas “UnuMondo”,kies bazo estas en Germanio kaj de internacia areo.

Aldona konsiderinda elemento estas la paneuropana projekcio de la esperant-lingvo kiu estas farita per autoroj kiel Zlatko Tišljar , kiu postulas ke esperanto estas la lingvo kiu konzentrigas la eŭropanan identecon, ĉe iaj “Unuigintaj Ŝtatoj el Eŭropo”, kie iu lando aŭ lingva areo konservus sian identecon. Evidente,nenio simile al Usono, kie oficiale nur angla lingva identeco ĉeestas, kaj kie la politikaj partioj nur estas du, praktike kun la sama rezonado, alfronte al riĉa eŭropana politika gamo.

Aliflanke, iu fluo ĉe la Eŭropa Esperantista Unio elvokas ia paneŭropana naciismo uzante esperanto kiel unia ligo inter la malsamaj etnikaj eŭropanaj nacioj.

El esperantistaj kaj eŭropanaj fluoj fontis en malsamaj landoj, precipe ĉe Francio, Hungario kaj Germanio, movadon kiu konkretigis per formacio de partiaj kaj politikaj asociaj Federatio, havante eŭropana ĉirkaŭo: “Eŭropo Demokratio Esperanto”, kiu prononas esperantuzon kiel ĉefa lingvo ĉe la Eŭropaunio, kune al ĉiuj lingvoj de la “hejmlandoj” aŭ kulturalaj nacioj, kadre de ia Eŭropa unio vere demokrata. E.D.E partoprenis al eŭropaj balotoj de 2003(Francio) kaj (2009) (Francio kaj Germanio), kun rezultoj kiu estis malsufiĉaj per havi eĉ unu diputito. Sia programo insistas en lingva politiko, en ŝirmo de la minoritaraj lingvoj kaj en la kulturalaj nacioj, ankaŭ demokratio ĉe eŭropana institucioj kaj timide pri naturprotekto.

Lastempe ĉe EDE aperis posiciojn pri ekologio, kiuj fine estis inkluditaj ĉe sia programo (Marto 2011) .

EDE havas federacian strukturon, havante sektiojn ĉe Francio, Germanio, Hungario kaj Polando. La pola sektio,lasta en formiĝi, punkte alianciĝis al livapartio SLD “Demokrata Liva Alianco”, kiu akzeptis inkludon de e-o al lia programo per la minicipaj balotoj.

KONKLUDO

Do substreku du politikincido-specoj de e-o: kiel komunikrimedo, tio estas, “per” esperanto aŭ kiel aparta celo, miksita ĉe ĝenera politkmodelo, “por” esperanto.

Tamen, kadre la nuna historika kunteksto de fortega scia krizo, kiu ne evidentiĝas esti superata, koheras uzi esperanton kiel la lingvo de la sociasciigo, anstataŭ uzi la anglan, lingvo kiun ekonomia pelas. Per sia neŭtrala naturo, esperanto ne identigas sin kun la koloniaj, kulturaj kaj ekonomikaj interesoj de iu lando aŭ landgrupoj.

Aliflanke, esperanto solveblas favore kofliktojn de lingvoj en sorbad-danĝero per lingvoj kiuj igas regantaj kauze de socipolitikaj kialoj. Jen, E-o agas kiel minoritar-lingvaj ŝirmilo.

Plivastige, Esperanto permesas integracion de identaj naciismoj kun lingva personeco ĉe supranacia projekto. Tion hele aplikas al Eŭropo, areo de apartaj densaj relacioj, kaj politikaj kaj ekonomikaj, kie la uzado de komuna aŭ franka lingvo estas hele bezonata.

Tiel, uzado de E-o kiel interkomunika ilo,tio estas,sia agadilo, igas politikeron kiun precipe iu partio aŭ sindikato inklupovas. La CGT anunciis antaŭ ne longe sian pozitivan sintenon,kaj ankaŭ COS montris iom da intereson pri tio.

Ni povas starigi: kiu politika estonteco havas esperanto al mallonga-tempo?. Pri tio oni povas distingi du areojn: tutmondan kaj eŭropanan.

Ĉe la tutmonda, ekstraeŭropana kazo, ni vidas ian rolon ĉe la altermunda movado, precipe se ĝi konkretigas ĉe iun Kvinan Internacion, kiel iuj sugestis. Tamen, ni estus tre prudentaj pri tiu ebleco. Sustrekendas la atento ke la e-o lernado recevas en Ĉinio.

Ĉe la eŭropana kazo,eblas ke e-o igas gravan eron de la transformado de la politika paradigmo kiu implicos la ekonomikan krizon. Eĉ ĝi partopreneblas de la kultura universo de ia supranacia eŭropana sciigo, kiel unia cimento inter eŭropanoj,kiel eksprimo de ia eŭropana civitaneco. Substreku haŭson de iaj popolaĉaj naciismoj de ekstreme dekstra, sorte tute fremda al nia identa naciismo. Liva eŭropeismo, klereca kaj laika, serĉante Federa Eŭropo, kovreblus kulturaj identecoj de ĉiuj eŭropaj popoloj, tiel havante neŭtralan komunan lingvon, per tutmonda disvolvo. La Eŭropanaj Laboristaj Klasoj , serĉante supervivadan estontecon, kulturala sed ankaŭ ekonomika, povas uzi esperanton kiel, male, la ekonomio sen pli sciigo ol profito, kiel ke la prezo estus, uzas la anglan, aliflanke lingvo kiu meritat nian tutan estimon. En tiu scenaro ni vidas sukzeseblecojn se ni , anstataŭ kiel spektantoj, konsideros nin kiel aktoroj kaj pelantoj.

Skize, tiel ni vidas la temon, nun kaj ĉi tie.

GGB