Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

INTERNACIEMA KOLEKTIVISTA CIRKLO FUNDA DEKLARO

Funda Deklaro

INTERNACIEMA KOLEKTIVISTA CIRKLO

Internaciema Kolektivista cirklo (IKC) estas projekto de politika grupo starigita kun la celo progresi en la teorio kaj praktiko de la konstruado de revoluciema laborista organizaĵo, kiu batalu por fini la kapitalisman barbarecon kaj alveni al ne klasa kaj socialista socio. Kadre de tio, ni defendas socian modelon bazitan en la laborista demokrateco de la laboristaj konsilioj, en solidareco kaj proleta internaciismo, kie neniam okazos denove iu ajn diskriminacio por kialoj ekonomiaj, seksaj aŭ seksa orientaĵo, de etna, kulturo aŭ aliaj originoj. En tia projekto havas esencan gravecon la konstruado de laborista internaciista kaj revoluciema organizaĵo.

La politikaj pozicioj adoptitaj de ni baziĝas en la materiista, dialektika kaj sciencista analizo kaj en la historiaj revoluciaj spertoj; sekve, en marksismo. Ni ne kredas en iun ajn devigata ortodokso sed en la riĉeco de la racia kaj libera penso kiu kreskas kaj disvolviĝas kun la demokrata diskuto inter egalaj homoj. Tiel tiuj homoj povas trovi komunan komprenon de la realeco kaj unuecon de agado por ĝin transformi. La debato inter egalaj homoj postulas la individuan klopodon de la klerigada laboro.

La sekvaj pozicioj de ĝenerala programa nivelo unuiĝas nin:

1 Proletaro kaj burĝaro. La skribita historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historioj de klasbataloj. Tiu klasbatalo ne estas eliminita per la kapitalismo. En la nuna imperiista fazo de la kapitalismo, klasaj antagonismoj estas simpligitaj en du grandaj malamikaj kampoj: proletaro kaj burĝaro. La burĝaro havas proprieton de produktaj rimedoj, distribuadaj rimedoj kaj de morta – riĉeco de la tuta socio; la alia klaso, la proletaro, nur posedas sian laborforton, ne malhaveblan por la vivo, renoviĝo kaj grandigo de tiu ĉi riĉeco.

Sekvas el tio ke la nura socia klaso kiu povas faligi la kapitalismon estas la proletaro. Tiu ĉi konsistas sociologia de laboristoj kiuj ne havas proprieton de produkt-rimedoj, senlaboruloj kaj emeritoj. La proletaro kaj burĝaro frontas en konstanta klasbatalo.

2 Klaso kaj partio: La proletaro bezonas konscion de ekspluatado por igi protagoniston de socia ŝanĝo. La klasbatalo, la organizaĵo kaj la klaskonscio estas tri nesepareblaj elementoj kiuj nutriĝas inter ili kaj kreas kondiĉojn por ke la laborista klaso estri la konstruadon de nova socio

Nur profunda socia movado povas ŝanĝi la kapitalismon: la triumfanta proletaro transformita en estra klaso en proceso de ĉia klaso – malapero. Por la sperto, la pripenso kaj la teorio, ni scias, ke la ekzistado de revoluciemaj politikaj organizaĵoj havante klaraj strategiaj kaj taktikaj prezentoj, laborante ene de amas – organizaĵoj de la klaso (sindikatoj kaj laboristaj konsilioj, ĝenerale dirante), estas decidaj en lukto por la socia ŝanĝo. Iu partio ne povas anstataŭi la klason; sed la klaso ne povas alfronti tial konscian taskon, individue kaj kolektive, sen partioj aŭ revoluciaj organizaĵoj. Tiuj organizaĵoj devas alporti kolektivan inteligenton por analizi politikan realecon, por starigi la batala-programon kaj la politikajn poziciojn, por lerni de la propra kaj historia sperto kaj direkti la partiajn luktojn al fina celo de la pova preno de la proletaro.

Partioj kaj klaso – organizaĵoj devas havi strukturon kaj valorojn kiuj konfiguros kaj atentigos tiujn de la socio kiun ni celas, sed devas ebligi nin por respondi al konkretaj bezonoj de la aparta evoluo de ĉiu laborista klaso kaj de ĉiu ŝtato. La revoluciema partio ne estas la estonta socio, estas ilo de lukto kontraŭ la burĝaro kaj ties ŝtato, nun kaj ĉi tie.

3 ● Jen la ĝeneralan perspektivon de la estonta socio kiun ni celas konstrui : socialismo bazita en laborista demokratio, en laboristaj konsilioj, elektitaj kaj eksigeblaj ĉiumomente. Temas, do, pri tutmonda respubliko de laboristaj konsilioj, kiu estos komplete male al monstro de la naciaj stalinistaj kaj popolaĉaj diktaturoj kiuj estas malpurigita la socialista vorto tra la tuta XX-a jarcento kaj ankaŭ la XXI-a.

4 ● La laborista konsilista demokratio, kiun ni konsideras kiel socia projekto, havos internan strukturon vere demokrata. Ĝi havos liberon je esprimo, kritiko, frakcio, partio, ktp.,  por la proletaro. Samtempe, ĝi tenos unuecon de agado inter ĝiaj partoj, aparte necesan en la ekonomia nivelo kaj en la lukto por sin defendi de la malamikaj klasoj. Ni nin aparte firmigas pri la historiaj spertoj de la Pariza Komunumo (1871), de la povo de sovetoj en la rusa revolucio (1917) kaj de la povo de la komitatoj en la revolucia situacio en la hispana ŝtato (1936).

5 Ŝtato. Kapitalista ŝtato estas produkto de evoluo de praformoj de ŝtatoj kiuj protektis la socion de klasoj: la sklavismaj kaj feŭdismaj ŝtatoj. La ŝtato aperas kune al la klaso socio, frukto de evoluo de socia disvolviĝo ene de primitiva komunismo. La kapitalista ŝtato aŭ simple la nuna ŝtato, estas organizaĵo kiu la burĝaro uzas por garantii, ke la socio funkciu en ĝia profito. La burĝaro kontrolas leĝan povon, kiu igas leĝojn; agantan povon, kiu mastrumas rimedojn kaj socian perforton; kaj juĝan povon, kiu subpremas leĝajn malobservojn. Tiu ĉi, sub masko de zorgado pri bonfarto de la tuta socio. Krome, monopolo de perforto estas esenco de la ŝtato. Jen tiaj ekstremaj iloj kiuj garantias tenadon de la burĝa ordo kaj privilegiojn de la superreganta klaso estas subpremantaj fortoj (policistoj kaj similaj) kaj armeo. La socio kiun ni deziras krei, malaperigos, kune al sociaj klasoj, tiun subpremantan strukturon, liberanta la socia mastrumado de sia trajto de ilo de subpremado de klaso sub alia.

6 Kolektivismo estas vorto kiun niaj avoj – en granda parto de la hispana ŝtato – donis al kolektiva mastrumado per laborista demokratia reĝimo, de kampoj, fabrikoj kaj ĉiaj firmaoj, kiuj estis alproprigitaj de la tiama burĝaro dum la revolucia procezo, inter 1936-37. La domo estis alproprigita de siaj posedantoj

Por ni, Kolektivismo, en larĝa senco de la vorto, estas socia-politika strukturo bazita en la povo de federitaj laboristaj konsilioj, kiuj starigas leĝojn kaj decidojn de registraro, bazitaj en laborista demokrateco kaj dotitaj de sistemo de ekonomia sistemo de planado kaj distribuado.

La vorto kolektivismo, en strikta senco, nomigas proponon de nova produkta organizaĵo kiu sekurigos ekonomian funkciadon de la socio laŭ bazo de malapero de la privata proprieto de la produkto – rimedoj. Ĝi funkcios per laborejoj estritaj de la propraj laboristoj kaj starigos demokrate ekonomian kaj strategian planadon por kovri verajn necesojn de la loĝantaro.

Temas pri sistemo kiu inkludos manierojn de produktoj kaj servoj distribuado kiu iros ekde senpageco ĝis taksado per averaĝa ĥoro de laboro, kaj kondukos la socion al vera komunismo, kie de ĉiu oni ricevas laŭ siaj eblecoj kaj al ĉiu oni donas laŭ iliaj necesoj kaj bezonoj.

Kolektivismo estas, do, alia maniero de nomigi socialismon, kiu havas tiun avantaĝon de eviti konfuzaĵojn kun reformemaj tendencoj, adaptitaj al kapitalismo (socia demokrateco, stalinismo kaj ĉiu iliaj variantoj.)

7 Internaciismo. Nia politika, socia kaj ekonomia celo estas tutmonda, kiel la proletaro kaj la kapitalismo mem. Ni asertas principon de unueco kaj solidareco de la proletaro supren ĉiuj limoj kaj interesoj de iu ajn parto de burĝaro de iu ajn lando. Sekve, ni defendas la neceson de internacia revoluciema organizaĵo kiu zorgu pri kondiĉoj por kunordigi kaj direkti la revolucion al tutmonda skalo.

Ni nin firmigas heredantojn de la teoriaj akiraĵoj kaj de la revoluciema sperto de laboristaj Internacioj antaŭ ilia malapero (la unua) aŭ degenero. (Ĉiuj aliaj).

Nia internaciismo pelas nin al inkludi en nia programo defendon de neŭtra internacia lingvo (momente, Esperanto) kaj ĝin potencigi en ĉiuj lokaj, naciaj kaj internaciaj grupiĝoj.

8 Nacioj kaj naciismo Nacioj estas produkto de la historia evoluo. Ĉe kapitalismo, ili estis bazo por fondi ŝtatojn, povo – estaĵojn de la aŭtoktona kapitalista klaso. Tiuj ĉi ŝtatoj estas subpremanta kaj subpremas naciojn subprematajn aŭ najbarajn. Lukto kontraŭ tiun ĉi subpremon havas aspekton ege problema por la proletoj de ambaŭ, nacio subpremanta kaj nacio subpremata; ĉar ĝi povas kontraŭmeti kaj dividi tiujn proletojn. Do, oni necesas zorge enkadrigi tiun lukton kontraŭ la nacia subpremo, ene de ĝenerala formulado de proleta internaciismo kaj klasa sendependeco rilate al ambaŭ burĝaroj.

Naciismo estas aparta malbona en subpremantaj nacioj, kiuj ĝin uzas per doni inter klasajn formuladojn al ilia lukto ekspansiisma, predanta kaj defendanta de privilegioj. Sed ankaŭ estas aparta trompista kaj kontraŭa al proletaj interesoj la naciismo de la subpremata nacio; per tiu ideologio, la burĝaro provas konstrui inter klasan fronton, kiu ĉiam finas favore al politikaj celoj de la burĝaro de la subpremata nacio, aŭ de la subpremanta, aŭ de ambaŭ, sed neniam favore al proletaro nek la aliaj laboristaj klasoj.

9 Sendependeco de klaso. Historiaj spertoj pruvas, ke ĉiaj inter klasaj formuladoj kondukas al rezigno de la propraj celoj de la laborista klaso kaj, sekve, al tenado de la burĝa ordo. Klaso kiu devas fari la revolucion kaj konstrui la novan socion estas la proletaro, trenanta malantaŭe sin aliaj laboristaj klasoj kaj subpremataj sociaj sektoroj. Ni neniam povas forgesi, ke la burĝaro, laŭ difino de ties ekonomia kaj socia pozicio, estas ĉiam malamiko de la proletaro. En ĝeneralaj temoj kiuj povas koncerni “la tutan socion” (Ekz. subpremado de naciaj kulturoj, de virinoj, rasismo, planeda detruado…), ekzistas ĉiam du respondoj diferenciitaj laŭ klaso kaj tiuj respondoj estas antagonismaj.

Sendependeco de klaso ĉiam havas kiel necesa komplemento defendon de la sendependeco de ĉiuj laboristaj organizaĵoj rilate al ŝtato aŭ iun ajn estaĵo ligita al interesoj de kapitalo, inkludinte aparte religiaj institucioj. Alie, la movado estas integrita al la burĝa ŝtato. Tra gravulaj anoj, financado, ideologio mem, ktp., la burĝaro restarigas la movadon kaj nuligas la lukton. Tiu baza principo estis historie konfirmita multfoje.

  1. Programo kaj agado. Agado de grupo en sia tuja medio (ĉe la teritorio de la burĝa ŝtato kie troviĝas) estas konformigita de la lokaj kaj historiaj apartaj cirkonstancoj. Ĝusta agado de iu proleta organizaĵo devas baziĝi en dialektika analizo de tiuj cirkonstancoj (ekonomiaj, politikaj, sociaj, lukto kaj rilatoj inter la klasoj, ktp.). Tiu analizo starigita, la programo inkludos koherajn proponojn; kiuj, bazinte en la konscio kaj nunaj bezonoj de la laborista klaso, helpos homojn por trovi vojon inter iliaj depostuloj kaj la programo de la socialista revolucio kiu devos realigi kiam konkeros la povon.

La bazaj linioj de tiuj depostuloj inkludos: dividon de laboro per labortempo redukto sen salajro malkresko, ĝis malapero de la senlaboro ; eksproprietigo sub laborista kontrolo de strategiaj elementoj de funkciado de la kapitalista ekonomio; forigo de ĉiu subpremanta leĝaro kaj ĉiu limigado de la demokrataj rajtoj de laboristoj kaj popoloj; malfondo de la subpremantaj fortoj…

Nia programa agado defendos luktajn kaj organizaĵajn rimedojn kiuj kreskigos la demokratan kontrolon de la klaso sur ĝia propra movado kaj utilos por kontraŭstari iun ajn agadon de la burĝaj organizaĵoj aŭ la politikaj kaj sindikataj aparatoj kiuj estas iliaj komplicoj, kiuj senĉese trompas, disigas kaj paralizas la proletan movadon.

Tiuj rimedoj esence estas: preferan potencadon de la organizado de luktoj ekde asembleoj memregantaj de laboristoj, kiuj elektas revokeblajn delegitojn por kontroli ĉiuj interkonsentoj kaj malarmi regadon de ĉiaj reakciaj sindikaj burokrataroj. Tio estas, unuecaj komitatoj de fabriko kiuj agos kiel laborista kontrolo; kiel internacia kunordigado de luktoj; kiel subteno al kolektivismaj iniciativoj, ktp.

Resume, ni estas engaĝitaj en konstruado de tia nova revoluciema organizaĵo kie unueco de teorio kaj praktiko kapabligos starigi nacian kaj internacian programon de agado

Ni grupiĝu en rond’,

Kaj la Internacio

Triumfu en tutmond’ !

La dudek – kvinan Februaro 2018

Advertisements


Komenti

Libereco por Shen Meng Yu!

Libereco por Shen Meng Yu

Faktoj

De meza majo 2018 , laboristoj en fabriko por veldilo “JiaShi” (Jasic Technology) intencis organizi laboristan sindikaton por plibonigi sian laborkondiĉon. La fabriko situas en laborist-batalema urbo Shenzheng, najbara urbo de Honkongo, suda Ĉinio.

Laǔ laboristoj, la laborkondiĉoj ege malpliboniĝis. Salajrojn, socia sekureco kaj helpo al loĝado estas tranĉitaj. Normojn de laboroj (produktiveco) estas ŝanĝitaj sen akordo. Laboristoj diras ke la firmao traktas ilin “ kiel sklavoj”

En Popola Respubliko de Ĉinio oni nur rajtas havi sindikatan aktivaĵon ene de la Ofica Sindikato.

De meza julio la kompanio ‘JiaShi’ reagas per maldungo kaj perforto de aktivuloj. Ankaŭ polico subpremas la laboristojn perforte kaj areste. Post la daŭro de luktoj kaj subpremoj, en la 27ª de julio polico arestis 29 laboristojn kaj studentojn kaj kruele traktis ilin en la policejo. En la 29ª de julio studentoj tra la Ĉinio, ekz. de Pekina universitato, Ĉina popola universitato, Nanjing universitato lanĉis alvokon kontraŭ subpremo. Pro tio la movado disvastiĝas.

 

Bildo. Laboristoj de Jasik Technology.

Unu el gvidantoj de la batalo, Shen Meng Yu elektis vojon kiel laboristo post la magistro en Zhongshan universitato. Nokte en la 11ª de aŭgusto, neidentifitaj viroj forkondukis ŝin. Ŝi nun perdiĝas. Oni pensas ke ŝi estas en la stato de deviga malapero.

Bildo. Shen Meng Yu montras dokumenton

 

CHINIO3

Bildo. Grupo de Jhasi laboristaj subtenantoj en apartamento de Huizhou, nepre Shenzhen, Guangdong provinco, Ĉinio je la 23 Augŭsto 2018. REUTERS/Sue-Lin Wong.

Poste, (Vendredo la 24 Aŭg.) la poliĉo perforte eniris tiun lokalon kiam ene estis proksimume 50 homoj.(Reuters)

Tiu laborista movado ne estas izolita, sed rilatas al multaj strikoj kaj laboristaj movadoj kiuj okazis ekde jaro 2000 kaj pli ofte ekde 2015 ĝis nun. Oni povas mencii, ekzemple, la strikojn en Honda en 2010. Tiu rilatas al mizeraj laborkondiĉoj de la laborista klaso en Ĉinio, kiuj freŝe malplibonigis por la agado de la registaro.

Danĝeroj kaj perspektivoj

Tiaj movadoj estas foje subtenata de enlandaj maoistaj organizaĵoj. Tiuj ĉi estas la nura opozicio tolerata de la ĉina registaro. Tiu opozicio trovas eĥon ene de parto de la popolo por nostalgio de la ŝtateca ekonomio kaj por iliaj egalemaj proklamoj

Sed maoismo estas ja varianto de stalinismo, mistifiko de la marksismo, kiu, ekde 1920 pravigas ĉiajn kunlaboradojn kun la nacia burĝaro en nomo de la demokrataj revolucioj kaj la kontraŭ-koloniista lukto, kaj aganta tutmonde kontraŭ la proleta revolucio.Ni memoru ke Mao foie kunlaboris kun la burĝara kaj naciista Kuonmintang kontraŭ la ĉina proletaro; ke Mao, poste al sia alproprigo de la potenco, – falanta la burĝa ŝtato samtempe al la retreto de la japanaj okupaciaj fortoj – organizis burokratan kaj polican ŝtaton kiu estis simila al tiu de Stalino en Rusujo, kien, malgraŭ ke la burĝaro estis sen-proprigita kaj la ekonomio estis planita, la proletaro ne havis la potencon kaj nun malmultajn rajtojn.

Ĉina burokrataro estis fakte dum jardekoj en la tranĉeo de la rusa burokrataro kaj la internacia burĝaro, kaj pravigis multajn decidojn kontraŭ la Proletaro sub la flago de “marksismo-leninismo” kaj de la “penso de Mao Tse-Tung” : la subpremadon de la germanaj laboristoj dum 1953; de la hungaraj laboristoj dum 1956; la direktivon al PKI de kapitulaci al indonezia burĝaro en1965; la viziton al Niksono dum la egaj bombardoj de Vietnamo, Laoso, Kambodjo dum 1972, ktp.

Ankoraŭ pli: la terura diktaturo kiu estis konstruita sub la maoisma ideologio, decidis en 1992 la reeniron de Ĉinio al internacia kapitalista ekonomio, tenanta la ĉinan proletaron sen ia libereco de organizo, esprimo, kunigo, ktp., por sin defendi de la ekspluatado. La maoismo estas, do, unua de la pli gravaj kaŭzoj de la nuna situacio en Ĉinio.

Eblas, ke la “maoistaj” organizaĵoj intencos regi tiun komenciĝantan laboristan movadon, por gajni politikajn poziciojn, kiuj estis perditaj kontraŭ la PCĈ frakcio kiu nun regas la aktualan ĉinan registaron aŭ por gvidi ĝin kaj montri la utilon de tiuj organizaĵoj kiel ia “reformista” partio. Sed ankaŭ alia danĝero povas minaci tiun movadon. Eblas okazi ke oni proponas kunlaboreman sindikatismon simile al tiu de Usono, Eŭropunio aŭ Japanio.

Do, oni necesas de perspektivo klasa, politika kaj revoluciema por eviti tiajn danĝerojn.

Alvoko

Ni tute subtenas la agadon de la ĉinaj laboristoj kaj kuraĝigas ilin por sin organizi sendepende de la ŝtato kaj la mastraro, sindefendi de la poliĉo kaj la armeo, senproprigi la kapitalon kaj konstitui potencon: laborista kaj kamparana registaro per la Laboristaj Konsiloj.

Ni alvokas tiujn laboristajn organizaĵojn de ĉiuj landoj al materia kaj efektiva solidareco kun la lukto de la ĉina laborista klaso por iliaj laboristaj, sociaj kaj politikaj postuloj alfronte al la ŝtato kaj la mastraro.

Libereco por Shen Meng Yu kaj aliaj arestitaj laboristoj !.

Antaŭen kun la ĉina laborista movado!.

Internaciema Kolektivista Cirklo

COREP


Komenti

Pri la kataluna krizo. Dokumento de tri anarki-sindikataj organizaĵoj

Ci malsupre, komunikado de tri gravaj anarkisindikatoj organizaĵoj pri la “kataluna krizo”
Por interesatoj:

La anarki-sindikatistoj esprimiĝas pri la situacio en Katalunio
Ni, subskribintaj organizaĵoj, dividas la maltrankvilon koncerne la situacion en Katalunio, la represion plenumitan de la Ŝtato kaj ties nunajn kaj estontajn konsekvencojn konsistantajn en perdo de rajtoj kaj liberecoj, kaj koncerne la kreskon de malnova naciismo en granda parto de la hispana Ŝtato.
Ni defendas la emancipiĝon de ĉiuj laboristoj de Katalunio kaj de la tuta mondo. Eble, en tiu kunteksto, ni ne komprenas la rajton al memdetermino sammaniere kiel la partioj kaj naciaj organizaĵoj. Laŭ ni, temas pri rajto al memmastrumado sur difinita teritorio.
Komprenita ĉi-maniere, la memdetermino konsistas en kontrolo de produktado kaj konsumado fare de la laboristoj, rekta demokratio de la bazo ĝis la pinto, organizita laŭ la federismaj principoj. Ĝi ne konsistas en starigo de novaj landlimoj aŭ kreado de nova Ŝtato. Kiel internaciistoj, ni opinias, ke la solidareco inter la laboristoj ne devas esti limigita al la ŝtataj landlimoj. Pro tio, tute ne gravas por ni, kie ili situiĝas.
Kio vere maltrankviligas nin, estas la reago en la cetero de la Ŝtato ; ekzaltiĝo de malfreŝa «hispaniismo», kiu memorigas estintajn periodojn, kuraĝigitajn de la amasinformiloj, akorde kun la aŭtoritata miskonduto de la registaro. Tiu situacio estas evidenta de post la enkarcerigo de personoj, kiuj laŭdis malobeemajn agojn, aŭ la aplikado de la artikolo 155 de la Konstitucio.
Ni konsciiĝas, ke tiu naciisma ekapero starigas la bazojn de estontaj limigoj de rajtoj kaj liberecoj, kontraŭ kiuj ni devas protekti nin. La fervora unuiĝo de la laŭdire «demokrataj fortoj» por pravigi la represion, aŭguras malklaran horizonton por ĉiuj estontaj disidentoj. Ŝajnas, ke la post-frankisma reĝimo, kiu regas nin de antaŭ 40 jaroj, grupiĝas por garantii sian kontinuadon.
Tiu reĝimo, kiu ekzistis kaj ekzistas en Katalunio same kiel en la cetero de la hispana Ŝtato, timas por sia propra daŭrigo. Amplekse kontestita kaj spertante profundan krizon de laŭleĝeco, ĝi observas, alarmita, la kreskantan nombron de malfermitaj frontoj. Krom la minaco kontraŭ la teritoria integriĝo de la Ŝtato, aldoniĝas la skandaloj pri koruptado, la perdo de prestiĝo de la monarkio, la kontestado de la drastaj aranĝoj suferitaj de la loĝantaro, la malkontenteco estigita de la sklavismo en la laboro pro la lastaj reformoj de la laboro, pri la emerita aĝo, la malaltigo de la pensioj, ktp…
La senĉesaj alvokoj de la aŭtoritatoj por defendi la konstitucion, koincidas fakte kun la klopodoj plenumitaj por interrompi tiun veran krizon pri propra ekzistado, kiu maltrankviligas ilin. La danĝero estas, ke en tiu procezo la represiaj sintenoj – kiel tiuj, kiuj okazis antaŭnelonge en pluraj katalanaj urboj – fariĝu la normo. Aŭ sintenoj eĉ pli gravaj.
Evidente, ni ne scias kien kondukos la eventoj. Ni restados atentaj pri la okazaĵoj, pretaj defendi la interesojn de la laboristoj ĉie en la Ŝtato. Ni kontraŭstaros per ĉiuj niaj fortoj la represion kaj la normaligon de ekstremdekstraj sintenoj, kiujn ni jam observas. Kompreneble, ni ne lasos nin manipuli de la strategioj de la politikaj partioj, kies celoj ne koincidas kun niaj. Samtempe, ni ne ĉesigos apogi la mobilizadon de la laboristaro, kiam tion ĝi decidos. Finfine tio estas momento forigi la ordonojn de la politikaj kaj ekonomiaj elitoj, kiuj de tro longe kontrolas la teritorion, nur por servadi, ekskluzive, siajn proprajn interesojn.
Kiel klasaj sindikataj organizaĵoj, liberecanaj kaj luktantaj, ni estos sur la stratoj dum la mobilizadoj, kiel ni faris en multaj aliaj okazoj, kontraŭ la represio, la malkreskado de la rajtoj kaj liberecoj, kaj kontraŭ la koruptado.
Eble la kataluna krizo estos la fino de ia Ŝtatmodelo, kiu agonias. Ke tiu ŝanĝiĝo trovos solvon en iun direkton aŭ alian, dependas de nia kapableco, kiel klaso, konduki la procezon en direkton inversan al la represio kaj la kreskado de naciismoj. Ni fidu nian kapablecon akiri finan rezulton kun pli da liberecoj kaj rajtoj, kaj ne inversan rezulton. La situacio estas grava.
Por rajtoj kaj liberecoj!
Kontraŭ la represio de la laboristaj klasoj!
Deklaracio kun-subskribitaj de tri anarki-sindikatistaj organizaĵoj:
Confederación general del trabajo
Confederación nacional del trabajo
Solidaridad obrera

http://cgt.org.es/noticias-cgt/comunicados/ante-la-situacion-en-catalunya


Komenti >

Dum la 12a kaj 13a de aprilo okazis la duan parton de la VIII konferenco de la COS sindikato, de la Kataluna Landaro.
Ties rezultoj estis inter aliaj la aprobo de propono por instrui  kaj disvastigi Esperanton (tio okazis en la unua parto de la kongreso, Februaro 2013) en la Kataluna landaro  kaj dokumento  sur kolektivismo kaj transforma kooperativismo  celante promocii la formadon de kooperativoj de grupoj de senlaboruloj kaj entreprenojn en krizo.

COS disdaûras sian agadon en la laborista klasbatalo ĉe la Kataluna Landaro, ankaû defendante la virinajn rajtojn

Antaŭ kelkaj monatoj COSi aliĝis al la Monda Federacio de Sindikatoj (FSM)

 

 


Komenti

Krizo tutmonda kaj eûropa

Almenaû ekde 2008 ni parolas pri “ekonomia krizo”. Temas ĉefe pri la diferenco inter (1) real-kapitalo, kiel kampoj aû maŝinojn produktante varojn aû servojn je definita k reala plusvaloro -en la kapitalista senco  kaj (2) Fiktiva kapitalo kiel akcioj kiu produktas firmaaj dividendoj aû kapitalgajnoj por vendoj. Ia la financa kapitalo devus esti la imago de la reala kapitalo, k la “interezoj” kiu la kapitalistoj eblas elteni devus ankaû esti samaj. Alia la sistemo malstabiliĝas.

Ekzistis  (k ekzistas ankaû) tro da fiktiva kapitalo, sen ekvivalenta reala kapitalo . Do, realaj rezultoj de la firmaoj ne gravas por ke la akzioposedantoj eltenas monon “el nenio” (spekulado): tio estas, la valortestigon la spekulantoj prenas kaj la firmaoj kolapsas.   Kiam la sistemo kolapsis (pro krudmaterialaj kialoj tre verŝajne), tiam aperis la krizo en la financaj firmaoj.

Tiu krizo estas malsama al aliaj krizoj de l’ kapitalista sistemo,kiel en 1929-32 aû 1973-77, kiam la akzioposedantoj perdis parte liajn valorojn (akzikurso malkreskis), ĉar nun tiuj posedantoj estis grandegajn financajn firmaoj, kiuj facile influis la politikajn potencojn.

Tiuj bankoj estis /estas tro “gravaj” kaj ili sukcesis en ĉantaĝi la ŝtatojn, kiuj devis “savi” la bankojn per la publika mono. Tiu mono malaperis de la ŝtataj budĝetoj por popolaj bezonoj kaj gravaj investoj; la ŝtatoj devis pligrandigi liajn ŝuldojn (kiuj la savitaj bankoj aĉetis) kaj la interezoj por tiuj ŝuldoj pligrandiĝis.

En la Eûropa areo kie la eûro “regas”, kelkaj bankoj/financfirmaoj,per kontrolado de la Eûropa Centrala Banko, sukcesis ke la aliaj bankoj ĉefe de sudeuropaj landoj, pagigis pli da mono por la publika ŝuldo, kaj pro tio grandega krizo okazis en la reala ekonomio de tiuj landoj . Ĉefe registaro kaj bankoj de Germanujo ekspluati tiun situacion.

Sed ni devus eviti ĉian malamikeco kontraû la germanoj (k nederlandoj k finlandanoj) ,ĉar tiu estus kontraû la internacia penso.

Tie ni estas…


Komenti

Katalunlingva Sindikato COS subtenas esperanton

La pasintan 2an de februaro okazis en Valencio la unua parto de la 8a Kongreso de Coordinadora Obrera Sindical (COS, “Sindikata Laborista Kunordigantaro”), kie estis aprobata referaĵo celanta lernadon, disvastigon kaj uzadon de la internacia lingvo Esperanto.
La agokampo de COS estas Katalunlingvio (orienta parto de Iberia Duoninsulo kaj Balearoj). Pasintjare COS eldonis katalunlingvan Esperanto-gramatikon (“gramatiketon”) por komencantoj. Tiu verketo rapide elĉerpiĝis, do tre verŝajne estos reeldonata baldaŭ.

Antaû kelkaj monatoj COS aliĝis al Federacio Sindikata (Tut)Monda (FSM).

Jen artikolo katalunlingve k esperante:

http://www.sindicatcos.cat/index.php?option=com_k2&view=item&id=1945:promoure-laprenentatge-la-difusi%C3%B3-i-l%C3%BAs-de-lesperanto&Itemid=74