Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

Homaj valoroj de la maldekstro.

Certe, ekonomia vivo favoras ties respektivajn valorojn kaj tiel homomensojn konformigas. Pro tio, la moderna financkapitalismo produktas individuismon, malsolidarecon, atako al rajtoj de la plej malfortaj . Ĉar la homo alfrontas la socion kiel malamika medio, kie tio havas prezon kaj nur egoismo havas sencon.

Male, la kolektivismo kiel maldekstra moderna penso konformigas solidarajn kaj kunlaboremajn valorojn. Ĉar kolektivismo celas demokratan , egalecan mondon kie komuna propiaĵo rompas individuismon.

Kontraû lingva kolonialismo staras la esperantan neûtralan lingvan valoron.

Laborindas por anstataŭigi la egoismajn  valorojn el financkapitalismo per la solidaraj valoroj de kolektivismo.

Viro kun maldekstra valoroj ĉiam respektas virinojn, kaj neniam kritikas virinan kondiĉon, êc ŝercante. Se iu memdirante “socialisto” sekse atakus virinon, li tute ne meritas  la nomon de socialisto. Eble li ne komprenis la sencon de socialismo, aŭ tiu socialismo estus fuŝa koncepto.

Socialismo devus esti la sama koncepto ol Kolektivismo, sed fakte Kolektivismo estas tia vera socialismo kun vera demokratio.


Komenti

Demokratio en la ĉiutaga laboro

Se ni bone pensas, ni vivas en diktaturo. Tia diktaturo estas tiel
forta ke ĝi  ŝajnas ne ekzisti. La ekspropietigo de la laborprodukto de la
homo por nia sistemo per la dunglaboro igas ridinda la
ideon de demokratio. Paroli pri demokratio,(povo de la homo sur la tuta socio), kiam
eĉ sur sia propra  laboro oni ne havas la minimuman povon?.

Ĉu vere ni estas liberaj?. Liberaj por labori  aŭ ne?. Liberaj por
partopreni en la mastrumado de nia laboro, en la propietigo de liaj
rezultoj?.

Certe ni preferas parlamentaran demokratecon ol faŝista diktaturo. Sed
vere, nur dum la balottago gravas parlamentaran
demokratecon; poste regas la kapitalon, la”merkatoj”, kaj same antaŭe la balolttago.
Nur dum tiu balottago ni rajtas selekti partiojn… kiuj kutime sufiĉe
monon havas. Iomete da teatraĵo,ĉu ne?.

Ĉia maldekstra pensado havas gravan  bazan ŝtonon en la rilato inter la homo kaj sia
laborvivo . Kaj tiel grava estas por la nuna
ekonomia sistemo.

Trompega iluzio estus paroli pri parlamenta demokratio forgesante la
necesan kritikon de la salajra sistemo. “Por kio servas dubebli al tiu
kiu ne povas decidiĝi? “, diris Brecht (Laŭdo al dubo).

Ignori tiajn konsideraciojn  kondukus aŭ al ŝtatkapitalismo,kiel ekzistis ĉe Rusujo (mi rekomendas legi “7000 tagoj en Siberio,de Ŝtajner) aŭ al “socialismo laŭ Bad-Godesberg” tiel bone aranĝita por la kapitalismo.
En ambaŭ kazoj, êc la vorto socialismo perdas sian signifon: la premo
de la nuna sistemo eĉ la fremdaj vortoj detruas.

Ia vera vojo al socialismo devus inkludi kreadon de ekonomia sistemo kie la
laboristoj estos  majstroj de la produktrimedoj , do, kiuj decidos
strategiojn de liaj firmaoj, produktsektoroj. Strategioj pri alveni al
tio? …eble oni povus iri paŝo al paŝo tra iaj partaj reformoj. Reformismo jes, sed per vojfolio ĝis solidajn ŝanĝojn.

Nu oni diras: la krizo plifortigas kaj tamen la homoj politike iras dekstren ĉe Eŭropo. Kial?.

Oni povas pensi .la kialo estas la proponmanko de la maldekstra  penso. Tiel, la homoj “ludas” dekstren, malgraŭ ke tio estas kontraŭ liaj interesoj. Ili humilliĝis antaŭ la majstro; ili nenion esperis el si mem.

Jen ni revenas al bezono pri solidaj maldekstraj proponoj. Kaj valoroj.

Tro individuismo, tro egoismo: ni bezonas kolektivajn valorojn kiel solidareco.

Nur en kolektivista sistemo, la homoj povos esti libera, sen kapitalista premado sed  en socio. Libero kiel Robinsono Krusoe’ esta sesnsecaĵo. Oni ne povas esti libera sen partopreni en socia strukturo. Kolektivistasistemo:la homoj havas komunan posedaĵon de la produktrimedoj, kiel kolektiveco, kaj laborista demokratio regas. La Ŝtato nur restas kiel mastrumado de praktikaj ekonomikaj aferoj .


Komenti

Una de Majo. Pensu en la estonteco.

La ekonomia krizo montras ke la kapitalismo ne povas stabile produkti sufiĉe laborpostenojn por ĉiuj. Do temas pri generi tiujn laborpostenojn flanken, nepre sed ekstere la kapitalistsistemo. La sektoroj povas esti, ez.la energiaproduktado, kiel biomaso, biodiezelo . Ni bezonas ke la ŝtato prenas monon el riĉaj tavoloj kaj generi kolektivajn firmaojn. Se generi unuan laborpostenon kostas averaĝe 5000 €, unu miliono laborpostenoj kostas 5000 milionoj €, kies valoro estas malalta rilate al grandegaj monkvantoj kiuj bankojn bezonis/as/os, kaj ŝtatoj donacis/as/os al ili. Timas pri laborpostenoj de laborkreado, ne burokrataĉoj.

Ni ne povas, ni ne devas atendi ke la ekonomia krizo trapasis sen nenion fari. La kapitalisoj ŝatus tion.Ili ne havas problemojn pri laborpostenoj; ankaŭ siaj filoj/parencoj ne havas tiajn problemojn. Ili povas ja atendi. Sed la laboristoj ne povas atendi.

Dum mizero kreskas ĉi tie, riĉ-abundo burĝonas ie, je ia fisk-paradizo!.

Se la kapitalistsistemo ne povas solvi tiun krizon, ĝi eblendu kreadon de kolektiva ekonomia sektoro, ĉar ĉiuj rajtas vivi.

Tiu estas grava temo por tiu Unua de Majo de la XXI jarcento kiu bone sugestas la XIX jarcenton!

Trovu solvojn por tiuj problemoj, antaŭ aliaj nigraj ekstremdekstraj “ideoj” revenas!


Komenti

Eŭropo, esperanto kaj batalo por minoritataj lingvoj


La ekzisto de Eŭropa Unio, kaj en ĝi tiu de la Eŭro-zono en kiu Eŭro estas komuna valuto, kreas intensajn rilatojn, politikajn, ekonomikajn kaj kulturajn inter la civitanoj de la ŝtatoj aŭ, pli ekzakte, de la hejmlandoj. Bezono pri pontolingvo aperas. La manko de komuna lingvo malfaciligas la konscion pri identiga unueco kiun Eŭropo bezonas por travivi

Nuntempe la angla rolas kiel tiu pontolingvo, sed teĥnike kaj socie maltaŭge. Aliflanke, la angla ne plenumas la minimumajn identecajn kondiĉojn, kiujn la eŭropanoj bezonas. Efektive: kiuj ne apartenas al anglakultura mondo tiuj ne povas akcepti la anglan kiel neŭtralan lingvon. Ĉar oni ne nur bezonas lingvon por interkomunikado sed por ke ĝi okazu laŭ plena egaleco. La fakto, ke Anglio elstaras pro sia kontraŭ-eŭropismo kaj sia forta identiĝo kun Usono, igas la anglan lingvon malpli taŭga por tiu celo. Fine, la angla rapide damaĝas la lingvan identecon de la zonoj kie ĝi pleje disvastiĝas; tiel okazas en malgrandaj lingvoj kiaj tiu de la dana aŭ de la nederlanda. Pro la fakto, ke ĝi estas socie elstara, angla lingvo iĝas venena al ĉiu neanglalingva popolo.

De antaŭ kelkaj jaroj esperanto kaptas la atenton de eŭropemuloj defendantaj minoritatajn aŭ minacatajn lingvojn kaj tiun de homoj ĝenerale kontraŭstarantaj lingvajn diskiminaciojn. Temas pri racia elpensita lingvo havanta longan historion kiu praktike montris ĝiajn bonaĵojn por interkomunidado; ĝi ankaŭ, estas havaĵo de la tuta Homaro. (Tion manifestis ĝia kreinto, L.L.Zamenhoff) kaj en ĝia tradicio elstaras respekto al ĉiuj kulturoj.

Tiurilate oni konsideris la eblecon uzi la latinan kiel tiun pontolingvon. Tamen, la plej seriozaj raportoj kiel raporto Grin (vidu resumon en la franca ĉe http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/G1-Grinraporto-2.pdf vidu ankaŭ http://claudepiron.free.fr/lettresouvertes/parliamentoes.htm ) taksas la latinan malpli pozitive ol esperanto, pro ĝia grandega malfacileco kaj ĝia malgranda kapablo adaptiĝi al la nuntempa realo. Sendube la reguleco de esperanto kaj la ”bonegaj” gramatikaj elementoj kaj ĝia vortaro devenanta de aliaj lingvoj, igas esperanton facile lernebla. (Dekoble pli ol angla). Ekzemple, oni rapide atingas pasivan komprenon de la lingvo (post 40-hora studado); kaj akceptebla lingvoregado estas atingebla post ĉ. 160 horoj.

Tial, kelkaj eŭropaj politikaj movadoj proponas iagrade esperanton kiel pontolingvon, almenaŭ en Eŭropo. EDE , Eŭropo Demokratio Esperanto, http://www.e-d-e.org kiu havas sekciojn en kelkaj EU-ŝtatoj, estas sendube la plej  klarepolitika reprezentanto. Ekzistas aliaj gravegaj “politikaj “asocioj kiel SAT (Sennacieco Asocio Tutmonda, http://www.satesperanto.org) kiu permesas la kunlaboradon de kelkaj livaj politikaj frakcioj defendantaj esperanto kaj la laborista klaso Ankaŭ menciindas la ĵurnalo “Le Monde Diplomatique Esperanto”, http://eo.mondediplo.com kaj ĝia rilata laborgrupo. Ĉe ni, la sindikato CGT antaŭ nelonge rekomendis la lernadon kaj uzadon de esperanto kadre de internaciaj rilatoj.Kaj lasindikato C.O.S. Uzas E-on en internaciaj novaĵoj ĉe sia ĵurnalo.

El la vidpunkto de la batalo por pluvivo de kulturoj kiaj tiu nia (la kulturo de la Kataluna Landaro) ni devas serioze analizi la situacion. Oni kulpigas nin pri nacia partikularismo dum Eŭropo iras al unuiĝo; oni riproĉas nian defendon de minoritataj lingvoj dum tiuj gravaj estas la angla, ktp. Evidente, se esperanto rolas en tiu ĉi scenejo, tiuj riproĉaj elementoj iĝas favoraj al eŭropa projekto kie ekzistas lingvo permesanta egalecan interkomunikadon, kaj tiu lingvo povas iĝi nia sen perdi nenian identecon.

Je praktika nivelo, ni ekzemple analizu la eblecon pri studplano permesanta la lernadon de esperanto. Certe, post du jaroj la lernantoj estus perfekte kompetentaj por interkomunikiĝi kun ĉiuj homoj el aliaj landoj en kiuj sama lernado estus ankaŭ okazinta. Certe malaperus la bezono de ne finintaj anglalingvaj programoj kaj multekostaj restadoj ĉe anglalingvaj landoj. Eĉ pli: post nuligo de inter-eŭropaj lingvaj bariloj ni laborus pri eŭropa konstruado: pri la kreado de la “nacio el nacioj” kiun oni ekvidas.

Kiel provizora konkludo, ni deziras substreki la eblecon atentigi pri la lernado de esperanto kaj la aldono de esperanto en politikoj demokratiaj kaj progresemaj, kompreneble en la liva kaj laborista vidpunkto.

GGB

25.4.2010,freŝdatigita 20.4.2011


2 komentoj

“Veraj finnlandanoj” kiel simptomo kaj kiel malsato

Nuna eŭropa socio produktas etoson de ekonomian minacon, malsekurecon, kolectivan identec-perdon. Tiaj sencoj kondukas kelkajn konservativajn kaj /aŭ malklerigajn homojn al ekstremdekstrulajn partiojn kiel veraj finnlandanoj ĉe Finnlando kaj similaj ĉe aliaj eŭropaj landoj.

Tiuj homoj ĉefe dezirus reveni al “bonaj jaroj” de sekureco, feliĉaj somer-ferioj , malmulta elmigrado..Mallonge, ili estas nostalgiemaj kaj ofte agresemaj homoj. Lia kresko ankaŭ spegulas la malfortoj de la maldekstraj vidpunktoj, ĉar kelkaj el ili antaŭe havis livajn poziciojn.

Sed la demonojn kiuj ili abomenas, la kapitalismo kreis; kaj ili nur vigle favoras novliberalan kapitalismon. Ili forte batalas por siaj skurĝistoj.

Pro tio, nunaj ekdstremdekstruloj tre diferas de la naziistaj-faŝistaj movadoj  de la pasinteco, ĉar in tiu tempo temis pri bremsi livajn movadojn kaj sekve la ekonomi-fortojn nepre subtenis ilin.

Sed ne havi koherajn livajn vidpunktojn kaj strategiojn estas malbonega afero!.Tie ni laborendus.

Aliflanke, la veraj finnlandoj estus la laponoj, ĉu ne?


Komenti

Islandanoj ne volas pagi ŝuldojn el siaj bankoj

Kiel ĉiu scias, Islanda banko ofertis tre altajn interezojn per retkonto (Icesave) al eksterlandanoj. Multajn anglaj, germanaj k nederlandaj aĉetis ĝin, sed poste la banko havis “malfacilaĵojn”:la angla registraro êc aplikis kontraŭterorista leĝo por bremsi kapitalan eliron.

Nun, Islanda registaro proponas pagi per publika mono tiajn ŝuldojn, kio ŝuldigos la tutan loĝantaron dum jardekoj. Tio estas, proksimume tio kio hispana k greka registaraj jam faris.

Sed la islanda civitano ne kompromisas pri tio, malgraŭ multajn minacojn. (Precipe brita k nederlanda registaroj). Li opinias ke li ne pagendas spekulativajn deliktojn de “liaj” bankoj.

Ĉiu-okaze, brita k nederlanda registaroj agas kiel perantoj de privataj interesoj el siaj respektivaj landoj.

Kiu pravas kiel reago kontraŭ tiuj fiaj premoj?. Islanda fiŝisto aŭ mediteranea “socialista” politikisto?

Ĉu ŝtato pagas al akciuloj de ne-financa firmao kiu kraŝas?. Garantii fiksajn deponojn ne estas la saman aferon ol surpreni la responsecon pri financ-inĝenierio.

Verŝajne oni ŝtatendus sanajn bakojn k malsanaj bankaj responsuloj pageblus siajn erarojn per siaj havaĵoj.


Komenti

Fukushima akcidento/accident

La akzidento de Fukushima, signo de l’ epoko.

Lasta freŝdatigado de 4.4.2011/12:28

(aktualaĵoj sube)

Kion povas okazi, eĉ se sia probableco estas tre malgranda, tra pli ol malpli da tempo fatale okazis. (Tio estas konata aksiomo de la statistika Fiziko). Tiel, gravaj akzidentoj ĉe atom-centraloj.

Sed la kapitalaj premgrupoj faradas ke liaj politikistoj kaj amaskomunikiloj konvinkadas nin pri la neevitableco de la atom-energio.

Ni devus batali por mondo kie regos aliajn principojn ol privatajn profitojn

L’accident de Fukishima signe de l’època-

El que pot ocórrer,fins i tot si la seua probabilitat és petita, acaba ocorrent. (Això és un conegut axioma de la Física estadística). Exemple, greus accidents a centrals nuclears-

Però els grups de pressió capitalista fan afanosament que llurs politics i mitjansde comunicació ens convencen sobre la inevitabilitat de l’energia nuclear.

Deuriem lluitar per un món en que manaren altres principis que els profits privats.

AKTUALAĴO

(Freŝ-tempo: 29.3.11-21:00)

(Fontoj:Green-Peace)

Kvin reaktoroj estas damaĝitaj

Du el Fukushima Daiichi:eksplod-danĝero pro hidrogen-generado ĉe r1 kaj perioda eliro de radioktivaj gasoj ĉe r3

Tri el Fukushima Daini (r1,2 kaj 4) ankoraû sen malvarmagado. Periodaj eliroj de radioaktivaj gasoj

(Freŝ-tempo:14.3.11-20:27

(Fonto OIEA)

Evakuo de 185.000 homoj

Nova eksplodo okazis tiun matenon per Hidrogen+Oksigen reakcio:11 vunditaj homoj

Danĝero de senkontrola eksplodo.

Novajn tertremojn eblas ĝis merkredo

(Freŝ-tempo:16.3.11-00:29)

(Fonto El Pais)

Incendio ĉe Reaktoro 4 Fukushima 1  per hidrogen-eksplodo.

Oni studas malvarmigadon per akvo ekde helikoptero

Radioaktiveco povas alveni Tokion

(Freŝ-tempo:16.3.11-22:30)

Bedaŭrinde, la situacio estas pli kaj pli malbona tra la tempo. Ni alfrontas katastrofon kiel Chernobil,sur areo kie loĝas kelkajn 30 milionojn da homoj.

La baseno de la 4-reaktoro eksendas reaktivpartiklojn (ASN, LE Monde). Lia uzata nuklean brulaĵon ne havas akvaŝirmon. (El Pais OIEA) .Reaktoro 3 havas parte kernkunfandadon; la reaktoron 2 k 3 ankaŭ estas tre damaĝitaj. Jentre verŝajne radiaktivaj partikoloj amase foriras de la centralo tra aero.(OIEA)

La radiaktivnivelo estas ja tro alta kaj malhelpas laborojn. Helikpoterojn oni ne povas uzi. Eble akvokanonojn oni povos uzi.(OIEA)

Jes, kiel jam dirite, radioaktiveco povas alveni Tokion.

Elektrikfluo ne sekuras en Tokion.

(Freŝ-tempo:23.3.11-15:10)

Dum lastaj tagoj la situacio aparente plibonigis, malplibonigis, plibonigis, malplibonigis….

Fakuloj (?) diradis ke kontrolo sur centraloj kreskas, sendube serĉante trankviligi la popolon.

Hodiaû, nigra fumo eliras el Fukushima reaktoro 3. Sed nenia fako scias de kie  ĝi venas. Tiu reaktoro laboras per   uranio k plutonio, tre danĝera  mikstaĵo. Ankaû en tiu centralo oni maleblas mezuri temperaturon aû premon, pro elektromanko. Laboristoj devigis foriri.

Infanoj havas malpermeson de trinki Tokian akvon.

Elektromanko, kontrolmanko, sciomanko…sed “fakoj” volas ke ni estas trankvilaj!

(Freŝ-tempo:29.3.11-15:10)

Akvon havante grandegan radioaktivecon (x100.000 kutimanivelo). Kion fari de ĝi?

Oni trovis  plutonian eron ĉe Fukushima aero. Tiu evidentigas potan reaktoran ŝiriĝon

Ĝi temas pri nova Ĉernobilo!

(Freŝ-tempo:4.4.11-15:10)

Laŭ “Avui”, TEPCO sendos 11.500 tononj el radioaktiva akvo al maro 



Komenti

Memprezentado

Eŭropa  Maldekstro estas grupo, kiu celas stimuli la maldekstran pensadon per cirkulado kaj analizo de aktualaĵoj kaj de ideoj.

Ni celas mondon sen ekspluatado, kie ĉiuj donu laŭ siaj eblecoj kaj ricevu laŭ siaj bezonoj.

Ni celas la socian propiaĵon de la produkrimedoj.

Ni estas por tio, ke vera, rekta demokratio regu  la socion.

Ni substrekas la gravecon de la lokaj asambleoj kiel rektaj demokraciaj organoj,kaj ties federacio kiel taûga potenca organo.

Ni estas por tio, ke uzo de naturaj rimedoj ne endanĝerigu la estontecon de la venontaj generacioj .

Ni  asertas, ke esperanto estas neŭtrala lingvo, kiu estas taŭga por  internacia komunikado.

Ni laboras kiel loka bazo ĉe la Kataluna Landaro kaj ankaû en Eŭropa kaj eĉ en tutmonda  bazo. Ni komunikas per esperanto tra la tuta Eŭropo (kaj ekster), kvankam ni uzas nian katalunan lingvon por alparoli al niaj lokaj legantoj.

Ni subtenas la kreadon de kooperativoj orientitaj ĝis la memmastrumado de la tuta socio. Ankaû ni subtenas ilian federacion,serĉante solidarecon kaj racian agadon.

Ni precipe celas generi ideojn kaj argumentarojn pri la temoj tuŝantaj al Laborista Klaso kaj disvastigi tiujn analizojn.

Ni fieros pri nia ekonomia sendependeco, ni ne celas subvenciojn.