La pasintan 2an de februaro okazis en Valencio la unua parto de la 8a Kongreso de Coordinadora Obrera Sindical (COS, “Sindikata Laborista Kunordigantaro”), kie estis aprobata referaĵo celanta lernadon, disvastigon kaj uzadon de la internacia lingvo Esperanto.
La agokampo de COS estas Katalunlingvio (orienta parto de Iberia Duoninsulo kaj Balearoj). Pasintjare COS eldonis katalunlingvan Esperanto-gramatikon (“gramatiketon”) por komencantoj. Tiu verketo rapide elĉerpiĝis, do tre verŝajne estos reeldonata baldaŭ.
Antaû kelkaj monatoj COS aliĝis al Federacio Sindikata (Tut)Monda (FSM).
Jen artikolo katalunlingve k esperante: