Kolektivista Rondo

Laborista-Popola Klubejo de Valencio


Komenti

Afiŝaro de la Pariza kaj Liona Komunumoj

“Ĉu vi rekonResultado de imagen de vive la communeas ĉi Parizon? […] ĉi tiujn fumantajn fortikaĵojn, ĉi tiujn eksplodojn de heroeco, ĉi tiujn virinojn, ĉi tiujn
virojn de ĉiuj profesioj miksitaj?   Ĉiuj la laboristoj de la tero aplaŭdantaj nia lukton, ĉiuj la burĝaroj koaliciitaj kontraŭ ni.”

H. Prosper-Olivier Lissagraray. Historio de la Pariza Komunumo. 1876.

Advertisements


Komenti

Pri la kataluna krizo. Dokumento de tri anarki-sindikataj organizaĵoj

Ci malsupre, komunikado de tri gravaj anarkisindikatoj organizaĵoj pri la “kataluna krizo”
Por interesatoj:

La anarki-sindikatistoj esprimiĝas pri la situacio en Katalunio
Ni, subskribintaj organizaĵoj, dividas la maltrankvilon koncerne la situacion en Katalunio, la represion plenumitan de la Ŝtato kaj ties nunajn kaj estontajn konsekvencojn konsistantajn en perdo de rajtoj kaj liberecoj, kaj koncerne la kreskon de malnova naciismo en granda parto de la hispana Ŝtato.
Ni defendas la emancipiĝon de ĉiuj laboristoj de Katalunio kaj de la tuta mondo. Eble, en tiu kunteksto, ni ne komprenas la rajton al memdetermino sammaniere kiel la partioj kaj naciaj organizaĵoj. Laŭ ni, temas pri rajto al memmastrumado sur difinita teritorio.
Komprenita ĉi-maniere, la memdetermino konsistas en kontrolo de produktado kaj konsumado fare de la laboristoj, rekta demokratio de la bazo ĝis la pinto, organizita laŭ la federismaj principoj. Ĝi ne konsistas en starigo de novaj landlimoj aŭ kreado de nova Ŝtato. Kiel internaciistoj, ni opinias, ke la solidareco inter la laboristoj ne devas esti limigita al la ŝtataj landlimoj. Pro tio, tute ne gravas por ni, kie ili situiĝas.
Kio vere maltrankviligas nin, estas la reago en la cetero de la Ŝtato ; ekzaltiĝo de malfreŝa «hispaniismo», kiu memorigas estintajn periodojn, kuraĝigitajn de la amasinformiloj, akorde kun la aŭtoritata miskonduto de la registaro. Tiu situacio estas evidenta de post la enkarcerigo de personoj, kiuj laŭdis malobeemajn agojn, aŭ la aplikado de la artikolo 155 de la Konstitucio.
Ni konsciiĝas, ke tiu naciisma ekapero starigas la bazojn de estontaj limigoj de rajtoj kaj liberecoj, kontraŭ kiuj ni devas protekti nin. La fervora unuiĝo de la laŭdire «demokrataj fortoj» por pravigi la represion, aŭguras malklaran horizonton por ĉiuj estontaj disidentoj. Ŝajnas, ke la post-frankisma reĝimo, kiu regas nin de antaŭ 40 jaroj, grupiĝas por garantii sian kontinuadon.
Tiu reĝimo, kiu ekzistis kaj ekzistas en Katalunio same kiel en la cetero de la hispana Ŝtato, timas por sia propra daŭrigo. Amplekse kontestita kaj spertante profundan krizon de laŭleĝeco, ĝi observas, alarmita, la kreskantan nombron de malfermitaj frontoj. Krom la minaco kontraŭ la teritoria integriĝo de la Ŝtato, aldoniĝas la skandaloj pri koruptado, la perdo de prestiĝo de la monarkio, la kontestado de la drastaj aranĝoj suferitaj de la loĝantaro, la malkontenteco estigita de la sklavismo en la laboro pro la lastaj reformoj de la laboro, pri la emerita aĝo, la malaltigo de la pensioj, ktp…
La senĉesaj alvokoj de la aŭtoritatoj por defendi la konstitucion, koincidas fakte kun la klopodoj plenumitaj por interrompi tiun veran krizon pri propra ekzistado, kiu maltrankviligas ilin. La danĝero estas, ke en tiu procezo la represiaj sintenoj – kiel tiuj, kiuj okazis antaŭnelonge en pluraj katalanaj urboj – fariĝu la normo. Aŭ sintenoj eĉ pli gravaj.
Evidente, ni ne scias kien kondukos la eventoj. Ni restados atentaj pri la okazaĵoj, pretaj defendi la interesojn de la laboristoj ĉie en la Ŝtato. Ni kontraŭstaros per ĉiuj niaj fortoj la represion kaj la normaligon de ekstremdekstraj sintenoj, kiujn ni jam observas. Kompreneble, ni ne lasos nin manipuli de la strategioj de la politikaj partioj, kies celoj ne koincidas kun niaj. Samtempe, ni ne ĉesigos apogi la mobilizadon de la laboristaro, kiam tion ĝi decidos. Finfine tio estas momento forigi la ordonojn de la politikaj kaj ekonomiaj elitoj, kiuj de tro longe kontrolas la teritorion, nur por servadi, ekskluzive, siajn proprajn interesojn.
Kiel klasaj sindikataj organizaĵoj, liberecanaj kaj luktantaj, ni estos sur la stratoj dum la mobilizadoj, kiel ni faris en multaj aliaj okazoj, kontraŭ la represio, la malkreskado de la rajtoj kaj liberecoj, kaj kontraŭ la koruptado.
Eble la kataluna krizo estos la fino de ia Ŝtatmodelo, kiu agonias. Ke tiu ŝanĝiĝo trovos solvon en iun direkton aŭ alian, dependas de nia kapableco, kiel klaso, konduki la procezon en direkton inversan al la represio kaj la kreskado de naciismoj. Ni fidu nian kapablecon akiri finan rezulton kun pli da liberecoj kaj rajtoj, kaj ne inversan rezulton. La situacio estas grava.
Por rajtoj kaj liberecoj!
Kontraŭ la represio de la laboristaj klasoj!
Deklaracio kun-subskribitaj de tri anarki-sindikatistaj organizaĵoj:
Confederación general del trabajo
Confederación nacional del trabajo
Solidaridad obrera

http://cgt.org.es/noticias-cgt/comunicados/ante-la-situacion-en-catalunya


Komenti

Deklaracio de la Internacia Asocio de Laboristoj [AIT / IWA] pri la balotado de la Komunumo. 24-03-1871. Afiŝo

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio   

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

 Klaku por altkvalita bildo

1871-03-24 Deklaracio de la AIT pri la balotado de la Komunumo

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO

Libereco Egaleco Frateco

INTERNACIA ASOCIO DE LABORISTOJ

FEDERACIA KONSILIO DE LA PARIZAJ SEKCIOJ

Federacia Ĉambro de la Laboristaj Socioj

LABORISTOJ,

Longa sinsekvo de malsukcesoj, katastrofo kiu ŝajnas konduki nian landon al tuta ruino, tiel estas la bilanco de la situacio kreita en Francio de la registaroj kiuj dominis ĝin.
Ĉu ni perdis kvalitojn necesajn por resaniĝi de ĉi tiu malnobleco? Ĉu ni estas tiom degeneritaj de suferi rezignacie hipokritan despotismon de tiuj, kiuj fordonis nin al eksterlandano, kaj ne retrovi sufiĉe da energion ke por igi niajn neeviteblan ruinon en la civila milito?
Lastaj okazintaĵoj pruvis la forton de la pariza popolo kaj ni estas konvinkitaj, ke frateca interkonsento baldaŭ pruvi lian saĝon.
La principo de aŭtoritato estas nun jam senpova por restaŭri la ordon en la stratoj, por revigligi la verkon en laborejoj, kaj tiu ĉi senpoveco estas ĝia nego.

La ne solidareco de la interesoj estas kreinta la ĝeneralan ruinon, estas generinta la socian militon;oni devas demandi al libereco, egaleco kaj solidareco, ke garantu ordon sur novaj fundamentoj, ke reorganizu la laboron, kiu estas la unua kondiĉo.

LABORISTOJ,

La komunuma revolucio asertas ĉi tiujn principojn kaj forigas ĉiun kaŭzon de konflikto en la estonteco. Ĉu vi hezitos doni vian finan subtenon al ĝi?
La sendependeco de la komunumo estas la pruvo de kontrakto kies klaŭzoj libere debatitaj ĉesos la antagonismo de la klasoj kaj certigos la socian egalecon.
Ni postulis la
emancipacion de laboristoj kaj la komunumaj delegacioj estas ties garantio, ĉar ĝi devas provizi ĉiun civitanon de la rimedoj por defendi siajn rajtojn, por kontroli efike la agojn de siaj komisiitoj ŝarĝitaj de la administrado de siaj interesoj, kaj difini la progreseman aplikon de sociaj reformoj.

La aŭtonomeco de ĉiu komunumo forigas tutan subpremadon al siaj postuloj kaj firmigas la Respublikon en lia plej alta esprimo.

LABORISTOJ,

Ni batalis; ni lernis suferi pro niaj egalecaj principoj; ni ne povas retroiri kiam ni povas helpi meti la unuan ŝtonon de la socia konstruaĵo.
Kion ni estas postulita?

La organizon de la Kredito, de la Ŝanĝo, de la Asocio tial ke ĝi garantu al Laboristo la plenan valoron de lia laboro;
La instruadon senpagan, sekularan kaj integran;
La rajton de Kunveno kaj Asocio, la absolutan gazetaran kaj civitanan liberecon;
La organizon ekde la urba vidpunkto de la servado de polico, armeo, higieno, statistiko, ktp.;

Ni estas trompitaj de niaj regantoj, ni eniris en ilia ludo, dum ili alterne karesis kaj subpremis la frakciojn kies antagonismo certigas ilian ekziston.
Hodiaŭ la popolo de Parizo estas klarvida, ĝi rifuzas tiun rolon kiel infano gvidata de gvidinstruisto, kaj en la urbaj balotoj, kiuj estas la rezulto de movado kies ĝi mem aŭtoras, ĝi memoros ke la principo reganta la organizon de grupo, asocio, estas la sama kiu devas regi la tutan socion, kaj same kial ĝi malakceptus ajnan administron aŭ prezidanton altruditan de ekstera potenco, malakceptos ĉiun urbestron, ĉiun prefekton altruditan de eksterlanda registaro al siaj aspiroj.

[La popolo de Parizo] asertos sian superan rajton de voĉdoni Asembleon, esti mastro en sia urbo kaj formi kiel konvenu al ĝi sian municipan reprezentanton sen intenci altrudi ĝin al aliaj.

Dimanĉe, la 26an marto, ni estas konvinkitaj pri tio, la popola de Parizo sentos honorita voĉdoni por la Komunumo.

La delegitoj ĉeestantaj en la nokta Kunsido de la 23an de marto 1871:
Federacia Konsilio de la parizaj sekcioj de la Internacia Asocio:

AUBRY (Federación..) LEO FRANKEL

BOUDET H. GOULLÉ

CHAUDESAIGUES LAUREAU

COIFÉ LIMOUSIN

V. DEMAY MARTIN LÉON

A. DUCHÊNE NOSTAG

DUPUIS CH. ROCHAT

Federa Ĉambro de la Laboristaj Socioj:

CAMÉLINAT LAZARE LEVY

DESCAMPS PINDY

EVETTE EUGÈNE POTTIER

GALAND ROUVEYROLES

HAMET SPOËTLES

JANCE A, THEISZ

J. LALLEMAND VERY


Komenti

Municipaj kantinoj. Pariza Komunumo. Afiŝo. 07-04-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

1871-04-07 Municipaj kantinoj

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO — EGALECO — FRATECO

MUNICIPAJ KANTINOJ DE LA 8ª DISTRIKTO

LIBERIGO DE MIZERO PER LABORO

Oni avertas al publiko, ke la Municipo de la 8ª Distrikto prenas mezurojn por garantii la kontentigon de ĉiuj urĝaj bezonoj de sia administrataro.

Mizero estas plago kaŭzanta ĉiujn malordojn.

La laboro estas trezoro fekundiganta ĉiujn bonajn sentojn.

Havigi laboron por ĉiuj, tia estas nia celo.

Simple malfermi registrejojn pri proponadoj kaj postuladoj, kiel oni faras ĉie, krom la dungo de hejmaj laboristinoj, estas vana kaj iluzia laboro.

Aliflanke, la kutimaj dung-agentejoj estas rimedoj por trafikado kaj spekulado, kiuj indas eviti, uzante ĝiaj avantaĝoj.

Sed dum ni atendas la solvon de la socia Problemo pri labor-organizado, pri kiu la Pariza Komunumo zorgas, ni volas kontentigi ĉiujn urĝajn bezonojn: vivteno, vestaĵo, loĝejo kaj, por infanoj, vera instruado.

Ni klopodos almenaŭ por prizorgi ĉion kiel eble plej bone.

Tial, unue oni malfermis en la 8ª Distrikto tri kantinojn, kiuj anstataŭos tiujn de la Malmultekostaj Kuirejoj.

Tiuj Kantinoj havigos la necesan vivtenon al ĉiuj, kiuj estos devigita uzi ilin – kontraŭ laboro, ke ĉiu povos fari, anticipe aŭ kredite.

Simpla kajero aŭ libreto de kuranta konto estos funkciilo de ĉi tiu nova Institucio: ĝi estos donata ĉe Urbodomo, kontraŭ nunaj kartoj, kiuj sekve estos forigataj kaj nuligataj.

La kajero indikos, por ĉiu tenanto, la laboron, kiun li engaĝiĝas havigi kontraŭ la konto aŭ kredito de manĝaĵoj, ke oni estos malfermata por ili en Distrikto-Kantinoj.

Rilate al dung-agentejoj, sen elimini tiujn, kiuj ekzistas, oni kreos novajn rekte de la Urbodomo.

La Urbestro

JULES ALLIX.


Komenti

Dekreto de la Pariza Komunumo pri la cedo de forlasitaj laborejoj al laboristaj kooperativaj societoj. 16-4-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la transskribo: archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

Kelkaj proprietuloj de produkt-rimedoj lasis siajn laborejojn kaj ties dungistoj devenas sen laboro kaj senpagaj. La Komunumo reagis permesanta la daurigon de la labor-aktivaĵoj laû kooperativa maniero.

Pro tio, la Komunumo celis fari statistikon de tial laborejoj kaj leĝe transiri al la kooperativa maniero, eĉ konsideranta la rajtojn de revenantajn antaûajn proprietulojn.

Rimarku ke tio ne temis pri transiri de la privata proprieto al socia proprieto, ankaû ne al «ŝtata» proprieto (fakte la ŝtato ne ekzistis) sed ke la proprieto iris al laboristoj dungitaj al laborejoj. Tiusence ni ne rajtas paroli vere de «kolektivismo» sed, malgraû tiu grava aspekto, ni povas konsideri tiun dekreto kiel unua (preskaû) »kolektivista dekreto», praulo de la dekretoj de kolektiviĝo de Katalunio kaj Valencilando dum 1937

1871-04-16 Dekreto de laborejoj

Protokolo publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo de la 17ª de aprilo 1871

KUNSIDO DE LA 16ª APRILO 1871

Protokoloj de la Komunumo

4. Dekreto pri organizo de laboranta komisiono por starigi statistikon de forlasitaj laborejoj4:

“La Pariza Komunumo,

“Konsiderante ke kelkaj laborejoj estas forlasita de tiuj kiuj estris ilin, eskapanta de la civitaj devoj kaj ne konsideranta la interesojn de laboristoj;

“Konsiderante ke, pro tiu malkuraĝa forlaso, multaj esencaj laboroj por la komunuma vivo estas interrompita kaj la ekzisto de laboristoj endanĝerigita;

“Dekretas:

“La laboristaj sindikataj ĉambroj estas kunvokataj por formi laborantan komisionon, kiu celas:

“1ª Starigi statitiskon de forlasitaj laborejoj, kaj ankaû precizan inventaron de ties stato kaj de laborilojn kiujn ili enhavas;

“2ª Prezenti raporton stariganta la praktikajn kondiĉojn por la frua ekfunkciigo de ĉi tiuj laborejoj, jam ne por la dezertantoj, kiuj forlasis ilin, sed por la kooperativaj societoj de laboristoj, kiuj en ili estis dungitaj.

“3ª Ellabori projekton de konstitucio de tiuj kooperativaj societoj de laboristoj;

“4ª Formi arbitracia instanco, kiu devas decidi, kiam revenos la menciitaj mastroj, pri la kondiĉoj de la fina cedo de la laborejoj al laboristaj societoj kaj pri la parto de la kompenso kiun devos pagi la societoj al la mastroj.

“Ĉi laboranta komisiono devos adresi sian raporton al la komunuma Komisiono de laboro kaj ŝanĝo, kiu estos demandita de prezenti al la Komunumo, kiel frue, la malnetan dekreton kiu kontentigas la interesojn de la Komunumo kaj la laboristojn.”

4. Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo, la 17an de Aprilo. Kp la Registron de decidoj, nº 58: “Sciigita al publikaj servoj. A”.


Komenti

Pensioj vidvinoj kaj orfoj. Nacia Gvardio. Inter la 30-03-1871 kaj la 18-05-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La Pariza Komunumo starigis sistemon de pensioj por la vidvinoj kaj orfoj de la Nacia Gvardio, specifante, unuafoje en la historio kaj propone de la Unio de Virinoj, la egalajn rajtojn por vidvinoj edziĝintaj aŭ ne kaj por infanoj konsideritaj leĝaj aŭ ne.

1871-03-30 ĝi 1871-05-18 Pensoj vidvinoj kaj orfoj Nacia Gvardio

Franca Respubliko

Libereco, Egaleco, Frateco

PARIZA KOMUNUMO

NACIA GVARDIO DE LA Xª DISTRIKTO

AVERTO

La Komisiono de enketo por Vidvinoj kaj Orfoj de la vunditaj kaj malaperitaj, ke rajtas pension, sekve de la Komunuma-dekreto de la 10ª de aprilo 1871, informas ke oni starigis la Oficejon ĉe la Urbodomo de la Xª Distrikto, ĉe la fundo de la korto, dekstre, de la naŭa ĝis la dek-unua horo matene kaj de la dua ĝis la kvina posttagmeze.

Oni devas proviziĝi per ĉiuj bezonataj dokumentoj por pruvi la identecon.

La Sekretario de la Komisiono.


TH. PAULIN


Komenti

Dekreto pri disigo Eklezio-Ŝtato. 3-04-1871

Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

Klaku por altkvalita bildo

La Pariza Komunumo dekretis ke la Eklezio estu disigata de la Ŝtato, ke la buĝeto de kultoj estu forigata kaj ke la havaĵoj apartenantaj al religiaj kongregacioj estu deklarataj naciajn proprietaĵojn.

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO

LA PARIZA KOMUNUMO,

Konsiderante, ke la unua de la principoj de la Franca Respubliko estas libereco;
Konsiderante, ke konscienco-libereco estas la unua de la liberecoj;
Konsiderante, ke publika financado de religioj estas kontraŭa al tiu principo, ĉar ĝi trudas al civitanoj kontraŭ iliaj propraj kredoj;
Konsiderante, fakte, ke klerikaro estis kunkulpulo en krimoj de la monarkio kontraŭ libereco;

DEKRETAS:

Art. 1ª. La Eklezio estu disigata de la Ŝtato
Art. 2ª. Buĝeto de kultoj estu forigata.
Art. 3ª. Havaĵoj nomitaj de morta mano, apartenantaj al religiaj kongregacioj, moveblaj kaj nemoveblaj, estu deklarataj naciajn proprietaĵojn.
Art. 4ª. Oni tuj faros enketon pri ĉi tiuj havaĵoj por konstati ilian naturon kaj meti ilin al dispozicio de la Nacio.


LA PARIZA KOMUNUMO.

Parizo, la 3an de aprilo 1871