“La historia materiismo ” Anton Pannekoek

LA HISTORIA MATERIISMO
Anton Pannekoek

Teksto verkita en 1919a kiu aperis en la nederlanda monata gazeto “De Nieuwe Tijd” (La Nova Tempo)

I

La loko, kiun la homa menso okupas en la historia materiismo, formas la plej multe disputatan kaj la plej malmulte komprenatan punkton en ĉi tiu doktrino. Pri tio parte kulpas ĝia difino. Difino estas unusenca, preciza kombinado de konceptoj kaj kiel pura koncepto neniam povas reflekti la riĉan multecon de la realo, tiel ankaŭ difino neniam povas esprimi la multflankajn interrilatojn en la reala mondo. Tiu, kiu okupiĝas nur pri la difino, riskas, subtile esplorante la konceptojn, nerimarkite ĉiam pli flankeniri de la reala situacio. Tiu, kiu volas koni la historian materiismon (H.M.) devas ĉiam konsideri la difinon kiel mallongan regulon por ekkompreni la interrilatojn en la realo.

La H.M. estas unue klarigo, koncepto pri la historio, speciale pri ĝiaj grandaj eventoj, la grandaj moviĝoj de la popoloj, la grandaj ŝanĝiĝoj de la socio. Ĉiujn tiujn historiajn eventojn konsistigas agadoj de homoj, homoj, kiuj ŝanĝas sian mondon aŭ provas ĝin ŝanĝi. Kio instigis ilin? klarigo de la historio do signifas klarigon de la motivoj, kaŭzoj, kiuj instigis la homojn al agado.

Ofte instigis la homojn pereiga mizero, la fera premo de la malsato, la instinkto de sinkonservo, komuna al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Kiom ofte en la historio okazis, ke la popolamasoj ekribelis pro malsato kaj tiel antaŭenpuŝis la revolucion. Sed krom tiu ankaŭ estas aliaj motivoj, kiuj instigas la klasojn al agado kaj determinas iliajn farojn: pli ĝeneralaj, abstraktaj, t.n. idealaj motivoj, kiuj ofte kontraŭas la propran sinkonservon kaj la proprajn interesojn kaj kapabligas al entuziasma sinofero.

En la batalantaj klasoj vivas pli profundaj pensoj kaj sentoj, ĝeneralaj konceptoj pri kio estas bona kaj necesa por la mondo, ideoj kaj idealoj, kiuj sublimiĝas en sloganojn; kaj tiuj determinas por ilia konscio iliajn farojn. Kutime oni indikas tiujn motivojn per ĉiaj, ĝeneralaj nomoj, kiel jenaj: liberecemo, patriotismo, konservemo, malkontenteco, servuteco, revoluciemo kaj similaj. Sed estas klare, ke tiuj nomoj mem ne donas klarigon.

La materiismo de la marksa klarigo de la historio ne signifas neadon de ĉi tiuj mensaj motivoj, sed reduktadon de ĉi tiuj motivoj al materiaj kaŭzoj, al la veraj interrilatoj en la homa mondo. Ni nomas tiujn realajn interrilatojn materiaj en la senco de objektive konstateblaj, observeblaj, kontraŭe al la subjektiva idearo, ne en la senco de materiaj kontraŭe al mensaj. Ofte aŭdiĝas, ke la realo en la homa mondo havas ĉefe mensan naturon, pro tio ke la homo estas unue volanta kaj pensanta estaĵo; ĉie en la socio kaj en la politiko la rilatoj inter la homoj ekzistas nur pro la fakto, ke ili pli-malpli konscias pri ili, pere de sia konscio, sia sento, sia scio, sia volo.

Ĉi tiu kontraŭargumento ne tuŝas la H.M.-on. Ni emfazas, ke ĉie en la socio, kie homoj ekkontaktas, ankaŭ ekkontaktas realaj, konstateblaj interrilatoj, kiuj, ĉu ili precize konscias pri ili aŭ ne, ĉu ili ilin aprobas, malŝatas, rekonas aŭ ne, restas same realaj. Malantaŭ ĉiu batalo aŭ paco inter la laboristoj kaj la mastroj vidiĝas la reala situacio de vendado de laborforto de la laboristo al la kapitalisto; malantaŭ la batalo pri libera komerco aŭ protektismo vidiĝas la reala rilato inter aĉetanto kaj vendanto; malantaŭ la partiaj sloganoj pri demokratio aŭ reformo vidiĝas la reala rilato inter registaro kaj regato, inter klaso kaj klaso; ĉiu leĝo estas – krom peco de papero – la formulita volo de la regantoj, kiuj havas la potencon por altrudi sian volon. Ĉio ĉi – ĉu oni konsideru ĝin materia aŭ mensa – estas objektive konstatebla, en la senco de Marks do materia realo.

La rilatoj, kiuj ekzistas inter la homoj, ne estas hazardaj. Ili estas faktoj por la homoj, kaj ili eĉ ne povas libere elekti kiun rolon ili volas ludi en la tuto. Ili estas diktataj al ili de la ekonomia sistemo, en kiu ili vivas. La socio, la komunumo al kiu ĉiu unuopa homo apartenas kaj ekster kiun li ne povas meti sin, estas produktad-organismo; ĝi servas por produkti por la homoj ĉion, kion la vivo necesigas – kiun ajn naturon tio havu. Unue la homoj devas vivi, do super ĉio plejpotence regas la ekonomia organismo, kiu certigas ĉi tiun vivon; la rilatoj, kiujn ĝi kreas inter la homoj, estas tiel neignoreble realaj kiel la korpa ekzistado de la homo mem; ili plenumas ilian vivon kaj determinas iliajn pensojn per nerezistebla potenco. Supozi, ke oni povus meti sin ekster tion, sendependa, estas same kiel supozi, ke parto detranĉita de la korpo povus memstare vivi.

La esprimo de Marks, ke la maniero, laŭ kiu la homoj gajnas sian porvivon determinas iliajn ideojn kaj instituciojn, ne signifas do, ke ĉiu homo ĉiam pensas pri manĝi kaj trinki; sed ĝi signifas, ke la produktadprocezo kreas inter la homoj certajn rilatojn, kiuj plenigas ilian vivon, do ankaŭ determinas iliajn pensadon, volon kaj sentojn. Krome, konsiderindas, ke en la tuta historio kaj ankaŭ nun la vivteno ankoraŭ ne estas certigita, tiel ke la zorgo kaj la timo pro malabundo kiel premsonĝoj premas la cerbon kaj malebligas infinitan etendiĝon de la pensoj. Ekonomia sistemo, kiu forpelas ĉi tiun zorgon kaj certigas la homaron pri absoluta mastreco pri ĝiaj vivkondiĉoj, ankoraŭ ĉiam determinos la vivon kaj la pensadon per sia karaktero, sed kiom pli liberaj, larĝaj kaj senzorgaj estos tiuj pensoj!

Nu, kial la ekonomiaj rilatoj estas tiaj, kiaj ili estas? La produktadmaniero, kiu determinas la ekzistadon de ĉiu homo, mem estas produkto de homoj. Ĝi estas konstruita de la homaro dum centjarojn longa laboremo kaj disvolviĝo. Tiel ankaŭ nun ĉiu kunlaboras por plia disvolviĝo. Serĉante la ĉefajn elementojn de ĉi tiu disvolviĝo, la gravajn fortojn, kiuj formis la produktadmanieron, oni baldaŭ trovos la teĥnikon kaj la juron.

“Das Recht bestimmt die Wirschaft” (La Juro determinas la ekonomion), tiel Stammler formulis sian kontraŭargumento kontraŭ la marksismo. Ĉi tie ne nur aŭdiĝas la deziro de juristo meti la objekton de sia studado super ĉio kiel la ĉion determinanta fundamento de la socio. Ankaŭ oni spuras la kontraŭon inter materio kaj menso. La teĥniko entenas la materian elementon, la videblajn movojn de brako, instrumento, maŝino. Sed la videbla laborpraktiko sole ne estigas la produktadmanieron; tiun kreas nur la reguligo de la juraj formoj, sub kiuj oni laboras. Ne la instrumento aŭ la maŝinoj, sed la libera dungokontrakto, la libera var-interŝanĝado, la libera konkurado, la libera ekspluatado kreis la kapitalismon. La materia elemento, la teĥnika procedo, do estas regataj kaj gvidataj de mensaj rilatoj, de juraj reguloj. La mensa elemento, la maniero, laŭ kiu la homoj aranĝas per siaj volo kaj prudento siajn reciprokajn rilatojn, estas unuaranga.

Nu, tuj oni povas rimarki, ke la kontrasto inter teĥniko kaj juro ne koincidas kun tiu de materio kontraŭ menso; la juro estas ne nur regulo, sed deviga potenco; ĝi estas ne nur la formulo de la leĝa artikolo, sed ankaŭ la sabro de la policisto kaj la fortika muro de la malliberejo; kaj pri la mensa elemento de la teĥniko ni ankoraŭ povos diskuti.

Cetere, la tezo de Stammler estas ĝusta. Kapitalisma produktado signifas ne nur produktadi per maŝinoj kaj en fabrikoj, sed ĝi signifas tiun produktadon sub regado de la privatposedo. La produktadmaniero estas certa teĥniko, reguligita per certaj juraj kaj posedaj rilatoj. Sed Stammler nur parte pravis en tiu tezo. Ambaŭ faktoroj, teĥniko kaj juro, ne estas samvaloraj. La teĥniko estas ekzistanta bazo, kiun la homo ne laŭvole povas ŝanĝi, dum la juron, la leĝon la homoj ja laŭvole povas ŝanĝi. Ne arbitre: la homoj reguligas siajn rilatojn, do fiksas sian juron tiel, kiel certa, ekzistanta teĥniko tion necesigas, por ebligi kaj disvolvi la produktadon.

La teĥniko de la manufakturo ebligis kaj necesigis la etburĝan produktadmanieron kaj devigis la homojn fari el la privata posedo de la produktiloj, kiu tion certigis, ĝeneralan juran institucion. La grandaj maŝinoj necesigis amasfabrikadon kaj puŝis la homojn al la forigo de ĉiuj malhelpoj por la ekspluatad- kaj kontrakt-libero, kiuj baris la liberan disvolviĝon de la produktado; tiel estiĝis el la ekzistanta teĥniko kaj la al tiu adaptita jurformo, la kapitalismo.

La teĥniko do estas la baza principo; tial ĝi estas la plej grava produktadoforto, dum la juro apartenas al la sur tio baziĝanta kaj de tio dependanta supera strukturo. Ĝuste pro tio, ke la juro determinas la ekonomion, la homoj strebas reguligi la juron kaj leĝon laŭ tiu maniero, kiu necesas por certa ekonomia strukturo de la socio. Ĉi tiu adapto de la juro al la bezonoj de la teĥniko, por realigi certan ekonomian sistemon, do ne estas spontana kaj tuja procezo, sed peniga procezo de batalo inter la klasoj. Ĝi estas la senco kaj la celo de ĉiu politika batalo kaj de ĉiuj grandaj revolucioj; la socialismo ankaŭ estas nenio alia ol tia transformo de juro kaj posedoformo, kia estas konforma al la plej matura disvolviĝo de la grandindustria teĥniko.

La bazojn de la socio, la produktadfortojn, konsistigas do ĉefe la teĥniko – en primitivaj socioj la naturaj cirkonstancoj ludas grandan rolon. Ili kreskas al ĉiam pli granda perfekteco, pro tio ke la laborpraktiko mem direktas la homan menson al la rimedoj por plibonigi ĉi tiun laboron aŭ por satigi novajn bezonojn.

La teĥnikon ne nur konsistigas la materiaj maŝinoj, fabrikoj, karbominejoj kaj fervojoj, sed ankaŭ la kapablo ilin fari kaj la scienco, sur kiu ili baziĝas.

La natursciencoj, nia scio pri la naturfortoj, nia kapablo laborigi ilin kaj kalkuli kun ili, same povas esti rigardataj kiel produktadfortoj. La teĥniko do entenas ne nur materian, sed ankaŭ grandan mensan elementon. Por la H.M. tio ĉi estas memkomprenebla; ĉar kontraŭe al la fantaziaj abstraktaĵoj de burĝaj filozofoj, ĝi metas la vivantan homon kun ĉiuj liaj korpaj bezonoj en la centron de la evoluo. En la homo la materia kaj mensa elementoj estas tiel fikse ligitaj, ke ili estas nedisigeblaj. Parolante pri la homaj bezonoj, oni parolas ne nur pri la bezonoj de la stomako, sed ankaŭ pri tiuj de la kapo kaj de la koro kaj ĉiuj estas samtempe kaj mensaj kaj materiaj. En la homa laboro, eĉ en la plej facila, la materia kaj la mensa elementoj ankaŭ ĉiam estas unuigitaj kaj estas artifika abstraktaĵo, ilin apartigi.

Tamen ĉi tiu abstraktaĵo havas historian sencon. La socia evoluo kun sia labordivido kaj klasdisigo faris el parto de la mensaj elementoj de la produktadprocezo apartan funkcion de certaj personoj kaj klasoj kaj kaŭzis ambaŭflanke redukton de la tuta homa ekzistado. Tiel ĉi tiuj specialistoj, la intelektuloj, alkutimiĝis konsideri per sia laboro ĉion mensa, kontraŭe al la pli malaltnivelaj materiaj aĵoj kaj pretervidi la organikan kaj socian unuecon de ambaŭ. Estas evidente, ke la ideo, kiun ili ekhavas el ĉi tiu falsa vidpunkto pri la H.M. devas esti tute malĝusta.

II

La historio konsistas el faroj de homoj; ĝia klarigo baziĝas sur tio, kion ni ĝenerale scias pri la homa laboro. La homo kiel organismo kun certaj difinitaj bezonoj – la postuloj por pluvivi – staras meze de la natura ĉirkaŭaĵo, el kiu li devas satigi siajn bezonojn. Liaj bezonoj kaj lia ĉirkaŭaĵo efikas sur lin; ili estas la kaŭzoj de la agadoj, per kiuj li certigas sian ekzistadon. Tio estas komuna al ĉiuj vivantaj organismoj; sed laŭgrade kiel oni atingas pli altan evolustadion en la organika mondo, sin ŝovas inter tiuj influoj kaj ĝiaj satigoj ĉiam pli mensa elemento, impulso kaj volo. El la homa evoluo estas konstatebla ĉiam pli superreganta konscio; kvankam kelkfoje la mizero povas intense ekflamigi la aŭtentajn instinktojn kiel spontanan volon, ordinare la procezo trairas la homan menson kaj efikas pere de la penso, la ideo, la konscia volo. La bezono, sentata senpere, kaj la perceptata ĉirkaŭo efikas sur la menson kaj estigas tie pensojn kaj agadcelojn. Ĉi tiuj instigas la korpon al agado kaj kaŭzas farojn.

Por la konscio de la agantaj homoj mem la penso, la ideo estas la kaŭzoj de iliaj faroj; ĝenerale ili ne sin demandas de kie venas la penso. Tiel la ideologia historioverkado klarigas la eventojn en la historio el la ideoj de la homoj. Ĉi tio ne nepre estas malprava, sed estas ĉiam nekompleta; ĝi duonvoje haltas.

La Historia Materiismo retroiras al la kaŭzoj, el kiuj estiĝis ĉi tiuj ideoj: la sociaj bezonoj, kiuj estas la de la sociformo determinitaj pli kompleksaj formoj de la homa vivovolo.

En la historiaj verkoj de marksismaj verkistoj tiel la grandaj eventoj en la historio estas lumigataj de brila lumo. Kaj tamen ankaŭ ili nevole ofte kaŭzis miskomprenojn. Se ili energie emfazas la materiajn, ekonomiajn kaŭzojn de la revolucioj, la refutema intelektulo persistas en sia opinio: estas nekontesteble, ke la ideoj havis grandan influon. Li ne vidas, ke la histori-materiisma klarigo, kvankam ĝi klarigante ne longe haltas ĉe la ideoj, por interligi la unuan kaŭzon kaj la finan rezultaton, tamen nenion alian faras, ol klarigi la antaŭenpuŝantajn ideojn el iliaj sociaj kaŭzoj.

Ekzemple, la malnova koncepto pri la Franca Revolucio klarigis ĝin el la liberemo de la leviĝanta burĝaro, kiu forĵetis la jugon de absolutismo kaj nobelaro; la H.M. klarigis la kaŭzon de la revolucio el la bezono de la kreskanta kapitalismo je burĝa ŝtato. Tiam ĉi-lasta klarigo devas esti interpretata tiel, ke la kreskanta kapitalismo vekis en la burĝaro la konscion pri la neceso de libero sur ekonomia tereno kiel sur politika, kaj vekis intensan entuziasmon por tiuj idealoj, tiel puŝante ĝin al revolucia agado.

La penso, la ideo, estas la perantoj inter la influado de la sociaj faktoroj sur la homo kaj lia historia faro. Kio tiel vivis kaj kreskis en la menso estas precipitiĝinta, kristaliĝinta en la faro, kiu transformis la socion kaj en ĝi restas eterne konservata. Sed ankaŭ alimaniere ĝi estas konservata; la pensoj, la sentoj, la pasioj, la idealoj, kiuj instigis antaŭajn generaciojn al faroj, sin esprimis ankaŭ en ĉiuj iliaj mensaj produktoj, en ilia literaturo, en ilia scienco, ilia religio, ilia arto, ilia filozofio, iliaj teorioj kaj ideologioj; kaj en tiuj ni tuj povas rekoni ilin. Ili konsistigas apartan studobjekton en ĉiuj t.n. mensaj sciencoj.

Por la ordinara historio, tiu pri la eventoj kaj faroj, ne ŝajnas necese ĉiam reliefigi ĉi tiun interpaŝon, kaj konsideri aparte ambaŭ influojn, de la materia, ekonomia mondo sur la menso, kaj ree de la menso sur la materia mondo. Kutime tie sufiĉas indiki la interrilaton inter la materia kaŭzo kaj la sociaj rezultoj; dedukti el la kresko de la produktadfortoj la transformon de la produktadmaniero kaj la por tio necesajn kaj ĝin akompanantajn klasbatalon kaj politikajn renversojn. Tiel oni kutime faras, precipe en tre mallongaj, ĝeneralaj resumoj.

Sed se oni deziras kompreni la intelektajn produktojn de periodo, ĝian ideologion, ĝian religion, ĝian arton, la evoluon de scienco, tiam la influo de la socio sur la homa menso fariĝas ĉefa afero. Kaj tiam necesas profunde esplori la problemon, kiel la materio efikas sur la menson. Tiam ĉi tiu flanko de la marksismo, la konceptoj pri la menso, la pensado, la konscio, devas esti pli larĝe disvolvata kaj aplikata.

Ankaŭ por la historioklarigo mem tio necesas kaj por forigi kontraŭargumentojn kontraŭ nia doktrino. Se ni aplikas la marksismon al la hodiaŭa mondo, la historio, kiun ni travivas kaj kreas, tiam nia starpunkto estas tute diferenca ol ĉe esploro de la pasinteco. Tio, kio okazis en antaŭaj jarcentoj: socia influado sur la homoj kaj reagoj de la homoj sur la socion estas finita; la serio da influoj, en kiuj la homa menso estas aŭ peranto aŭ interliga ĉenero, estas ĉiufoje finita, kaj la finan rezulton kaj la originalan kaŭzon ni klare vidas unu apud la alia.

Sed la sama ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj en nia tempo ne estas finita; ni troviĝas meze en ĝi. Multnombraj estas la manieroj, laŭ kiuj la socio estas transformanta la homan menson, sen ke tio jam rezultis en sekvantan agon, aŭ la kazoj, ke nova realo apenaŭ komencis efiki sur la mensojn. Ĉi tie do ankoraŭ ne eblas kunligi socian kaŭzon kun praktika socia rezulto. Ĉi tie ni ankoraŭ troviĝas meze de kreskantaj procezoj de influo, malrapida maturiĝo de novaj opinioj, de propagando, de preparado de venontaj revolucioj.

Ĉi tie la simplaj interrilatoj, kiuj en la pasinta historio formis la argumentajn pruvojn de la H.M., ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉi tie ŝajnas, ke en la kompleksa impliko de novaj kaj malnovaj ideoj, de revolucia klasbatalo, de reakcio kaj apatio, la doktrino en ĉiaj aspektoj konfliktas kun la realo. Kaj ĉi tie fakte aperas la demando pri la praktika agado (kiu ne ekzistas en la historioesploro): kian rolon ludas nia propra volo kaj laboro en ĉi tiu procezo?

Estas konate, ke ĉi tiu flanko de la marksismo (pro evidentaj sociaj kaŭzoj) en la pasintaj kvindek jaroj (la artikolo aperis en 1919a, Red.) ricevis tro malmulte da atento. La socialdemokratio en la parlamenta periodo de la maturiĝanta kapitalismo limigis sin al preparo kaj kvieta propagando; la proletaro ankoraŭ ne estis matura por revoluciaj faroj, do necesis, ke la teorio pruvu la neeviteblecon de la socialisma revolucio el la kapitalisma evoluo. Tial ke la socialdemokratio ne alvokis al faroj, sed inverse, instigis al atendado, ĝis la materiaj cirkonstancoj estos maturaj, la teorio ekhavis la formon de mekanika rilato inter ekonomiaj kaŭzoj kaj sociaj revolucioj, en kiu la interliga ĉenero de la homa aktivo malaperis. Estas konate, kaj ne hazarde, ke ĝuste tiuj inter la teoriuloj, kiuj pledis por nova, pli aktiva taktiko, ankaŭ en la teorio emfazis la perantan funkcion de la homa menso kaj ĝia rilato, pasive kaj aktive, ricevante kaj efikante, kun la socio.

III

Ĉiuj agadoj de la homoj okazas per interveno de la homa menso. La H.M., kiel scienco pri la homa faro, devas do tre intime rilati kun certa scienco pri la menso. Ĝi eliras el certa koncepto pri la rilato inter pensi kaj esti, ĝi mem entenas novan filozofion. Ĝia filozofia bazo estas la doktrino pri la Unueco en la Universo, kiu nomiĝas simple Materiismo ĉe Marks kaj Engels.

La homa menso estas tute determinata de la ĉirkaŭanta mondo. Ĉio, kio troviĝas en la menso, devenas de la reala mondo ĉirkaŭa, kiu pere de la sensorganoj efikas sur lin. En ĉi tiu filozofia baza tezo de la H.M. ne estas konstatata mastreco de la materio super la menso, sed la unueco de la menso kun la tuta mondo. Ĉiu parto de la monda tuto estas komplete determinata de la cetera mondo. Ĝi ekzistas nur pro la unueco kun la cetero; kaj ĝia propra esenco, la tuto de ĝiaj specialaj ecoj, ne diferencas de la tuto, la sumo de la manieroj, laŭ kiuj ĝi spertas la influojn de la cetera mondo kaj ilin respegulas; la tuto de ĉiuj ĝiaj interinfluoj kun la Universo. Kiam ni nomas ĝin “aĵo”, tiam tio ĉi estas nur vorto, koncepto, kiu kunigas ĉiujn tiujn influojn, kiujn ni perceptas kiel fenomenojn.

Tiel ankaŭ la homa menso… (ankaŭ ĉi tiu koncepto estas nur resumo de senfina serio da intelektaj fenomenoj) tiel ankaŭ la homa menso estas parto de la Universo, kiu konstante interinfluadas kun la cetero.

El ĉi tiu mondo ĉiaj efikoj influas la homon kaj reciproke li, pere de sia korpo, efikas sur la mondon. Kompreneble, ĉi tie per “mondo” ni ne nur celas la materian mondon. Nia universo ne estas tuto de ĉio, kio estas korpa kaj pesebla, sed de ĉio, kio estas observebla kaj tial reala. Al tio ankaŭ do apartenas ĉio mensa en la kapoj de la homoj. Kompreneble, ne la imagitaj objektoj de la fantazio; ĝenerala mondospirito aŭ absoluta ideo ne apartenas al la reala materia mondo. Sed la imagaĵoj mem pri tia fantazia spirito, kiuj ekzistas en kelkaj kapoj, la fantaziaĵoj kaj ĥimeroj mem estas ekzistantaj, do realaj en nia senco de la vorto. Ĉi tiu tuta reala mondo estas materia por nia menso kaj kontrastas kun ĝi kiel materio. Ĉio, kio estas en ĝi, estas la influoj de la ĉirkaŭanta mondo. Kaj ĝia eksterordinara esenco estas nenio alia ol la resumo de ĝiaj ecoj, la maniero, laŭ kiu ĉi tiuj influoj estas asimilataj kaj digestataj.

La unua grava eco estas la kapablo kolekti: la memoro. Kiel senfina fluo la impresoj, la efikoj de la mondo eniras la menson kaj estas tie kolektataj. La bildo, ke la tempofluo nin preterpasas kiel la ŝnuro de pramo, preter kiun ni flosas – ĉiam kaptante unu punkton, la nuntempon, kiu tuj ree forglitas el niaj manoj – estas neĝusta bildo. La senfina ŝnuro intertempe estas enŝipigata kaj rulvolvita eniras la holdon de nia ŝipo. La eventoj en la Universo enfluas nin kaj ni ĉiam fariĝas novaj kaj aliaj. Ĉiam pli riĉaj niaj spertoj, ĉiam pli plena kaj granda la enhavo de nia konscio. Kion faras la menso kun ĉi tiu daŭra kreskanta amaso da impresoj?
Joseph Dietzgen
(1828-1888)

La dua eco, kiu karakterizas la esencon de la menso, estas la abstraktkapablo. La infinite diverseca amaso da impresoj, kiuj penetras la menson, estas transformata en abstraktan bildon, en kiu estas resumita la ĝeneraleco de la konkretaj fenomenoj en konceptoj. La teĥniko de ĉi tiu procezo, la rilato inter la imago kaj la objekto, la esenco de la konceptoj kontraste al la realo, estas majstre klare priskribita de Dietzgen kaj ne bezonas esti detale pritraktata ĉi tie. En la koncepto esprimiĝas tio ĝenerala, esenca, komuna, eterna de tiu parto de la mondo, de tiu grupo da fenomenoj, kies bildo ĝi estas; en la abstraktaj konceptoj malaperis tio aparta, diferenca, ŝanĝanta de la realo. La infinita multeco kaj diverseco de la mondo ne povas esti kolektataj en nia kapo. Tial la menso devas plisimpligi ilin, rezignante pri diferencoj kaj diversecoj, kiuj estas akcesoraj kaj hazardaj. La konceptoj estas evidente limdifinitaj neŝanĝeble, severe kaj precize, dum la realo, kiu kristaliĝas en ili, preterfluas kiel rivero, ĉiam alie, senfine diversece.

El tio sekvas, ke la konceptoj mem ne kviete povas ekzistadi. Ili ĉiam denove devas esti ŝanĝataj, transformataj, alie difinataj, anstataŭataj de aliaj kaj tiel adaptataj al la ŝanĝiĝanta realo.

Seninterrompe la fluo de impresoj kaj spertoj penetras en la menson el la ekstera mondo, estas tie kolektata, digestata, distilata, ĝeneraligata en ideoj, konceptoj, opinioj, sentoj, reguloj, la enhavo de la konscio kaj poste malaperas en la subkonscio kaj la forgeso. Se la novaj ideoj harmonias kun la jam formita bildo, pro tio ke la ĉirkaŭanta mondo ĉiam revenas en la samaj formoj, tiam ĉi tiu koncepta bildo estas ĉiam pli fiksata kaj ŝtoniĝas en netuŝebla intelekta posedaĵo. Kaj ĝi ne perdiĝas kun la individuo. Per la sociaj kunvivado kaj kunlaborado okazas daŭra interŝanĝado de ideoj, konceptoj. La intelekta posedaĵaro de la mondo ne estas individua, sed kolektiva posedaĵaro. La intelekta posedaĵaro, kiun socio en la paso de la tempo akiris, estas transdonata al la nova generacio. Tiel longe kiel la vivcirkonstancoj restas samaj, tiu ĉiam denove trovas la transdonitan sistemon de konceptoj kaj ideoj en harmonio kun la realo. La ideologio tiam daŭre estas pli firme fundamentita kaj nedubebla.

Sed supozu, ke nun la mondo ŝanĝiĝas; per la homa laboro mem la socio alprenas ĉiam novajn formojn. Novaj impresoj, novaj spertoj penetras la menson kaj ne kongruas kun la malnova mondkoncepto. Nun la menso ekkonstruos, uzante la malnovan posedaĵaron kaj la novajn akiraĵojn. Malnovaj konceptoj estas ŝanĝataj aŭ alie difinataj, novaj estas konstruataj, opinioj aliiĝas, novaj opinioj fiksiĝas, nova idearo estiĝas, pli malpli rapide, el fragmentoj de la malnovaj, kiuj estas pli malpli adaptataj al la novaj spertoj. Ĝi estas la sama procezo, kiu ankaŭ okazas dum la progreso de la natursciencoj, pro kio noviĝas kaj aliiĝas la bildo, kiun ni konstruas pri la naturo. Tamen kun tiu diferenco, ke la evoluo en la lasta kazo ne okazas pro tio, ke la mondo mem grave ŝanĝiĝas, sed nur pro tio, ke nia sperto de la mondo daŭre ŝanĝiĝas pro la ĉiam progresanta kaj pli akurata esplorado de la naturo. Kaj krome, ĉi tiu evoluprocezo okazas pli kviete, pli konscie kaj pli objektive, ĉar ĝi troviĝas ekster la sociaj konfliktoj, ekster la pasioj, ekster la pereiga vivmizero de la popolamasoj; ĉar ĝi ne estas afero de la amasoj, sed de malgranda gildo. Sed la socio efikas sur ĉiujn. Ĝi estas la vera mondo por la granda amaso da homoj. Ĝi altrudas ĝiajn impresojn al ĉiuj per granda potenco, ĉar la vivo dependas de ili. Pri la socio, t.e. pri la propra vivo ĉiu devas formi siajn pensojn. Ili ekkreskas spontane, nekonscie, rare kiel objektiva scienco, sed plejofte kiel subjektivaj imagaĵoj. Kaj daŭre ŝanĝiĝas la socio, la ĉirkaŭaĵo, la vivdestino – nuntempe per enorma rapideco – kaj eĉ kuntrenas kontraŭvole la plej lantajn cerbojn. En interna barakto, en intensaj bataloj aŭ en kvieta pensadlaboro, la pensoj estas revoluciigataj, iafoje subite, kvazaŭ magie, se eksteraj efikoj estas tre fortaj, iafoje ankaŭ malrapide kaj dum longa tempo apenaŭ perceptebla. Dum ĉi tiu procezo de daŭra transformiĝo okazas adaptiĝo de la konscio al la socia ekzistado.

Kiam Marks do diras, ke la socia ekzistado determinas la konscion, tio ne signifas, ke ideoj de ĉi tiu momento estas determinataj de la socio de ĉi tiu momento. La socia realo de hodiaŭ estas unu elemento, la el la antaŭa realo kreskinta idearo estas alia elemento, el kiuj kune estiĝas la nova konscio.

La unua elemento estas materia faktoro, la efiko de la materia mondo, la dua elemento estas mensa faktoro, la jam ekzistanta posedaĵaro de ideoj kaj imagaĵoj. Pro tio burĝaj kleruloj – juĝante laŭ ekstera ŝajno – kredas, ke ili povas montri la neĝustecon de la Historia Materiismo: la materia realo ne nur determinas la pensadon, sed intelektaj faktoroj estas same gravaj. Ili tiam pretervidas la fakton, ke la hodiaŭa mondo ne skribas sian bildon sur absolute blanka paperfolio, sed ke la abstrakta bildo de la efikoj de ĉiuj antaŭaj situacioj estas registrita en la enhavo de la konscio. La konscion determinas la tuto de la antaŭa kaj hodiaŭa nuntempoj. La burĝa koncepto konsideras la mensan konscioenhavon kiel ion ekzistantan, kies originon ne necesas pli detale indiki, kio fontas el la “naturo” de la menso, aŭ el abstrakta, ekster la homo ekzistanta intelekto. La marksisma koncepto baziĝas sur la konvinko, ke la enhavo de la konscio devas deveni de la efikoj de la reala mondo, kaj ĝi serĉas ties originon en la antaŭaj vivcirkonstancoj de la homoj. Kaj ĉi tio validas ne nur por la konscio; ankaŭ en la aliaj ecoj de la menso, en la emoj kaj instinktoj, impulsoj kaj kutimoj, kiuj kaŝite troviĝas en la profundecoj de la homa menso kaj aperas kiel mistera intrinseka homa naturo, manifestiĝas la hereditaj impresoj de miloj da jaroj, ekde la plej primitivaj pratempoj.

Ĉi tiu interligiteco inter socio kaj menso pliklarigas al ni la kaŭzojn, kiuj, kiel oni kutime diras, baras kaj malplirapidigas la revolucian procezon de la socio. Per tio oni ne nur celas la subjektivan fakton, ke ĉio iras pli malrapide, ol ĝi devus iri laŭ la deziro kaj opinio de elstaraj revoluciuloj, sed ankaŭ la objektivan fakton, ke la nuntempa realo tiom malmulte regas kaj determinas la menson de la homoj. Oni tiam parolas pri la potenco de la tradicio, kiel la granda forto, kiu malhelpas la evoluon. Konsiderante la nunan mondon, ĝian klasbatalon, ĝian religion, ĝian ideologion, oni daŭre konfrontiĝas kun tiu ĉi enorma potenco, kaj sen ĝi neniu klarigo eblas. Farante tion, oni ne iras ekster la marksisman kadron, ĉar ĉiu tradicio mem estas peco el la realo, kiu vivas en la kapoj de la homoj, kiu determinas iliajn farojn, kiu forte efikas sur aliulojn kaj tiel grave influas la okazantaĵojn.

Tio, kio faras ĝin tradicio, ĝia aparta naturo kontraste al aliaj mensaj fenomenoj, estas la fakto, ke ĝi estas peco el la realo de ekskluzive mensa naturo, kies materiaj bazoj radikas en la pasinteco, kiu nur vivetas de la pasinteco kaj ne plu trovas nutraĵon en la nova mondo. Kiel ekzemploj povas servi la influegaj ideologioj, kiuj plej potence regas la mensojn de la laboristoj kaj ilin detenas de la socialismo: la religio kaj la naciismo. Kiel la religio ekkreskis el la primitiva etburĝa produktadmaniero, kiel ĝi daŭre ŝanĝis siajn formon kaj aspekton, kiel ĝi estis esprimiĝo de sociaj organizaĵoj, kiuj intertempe pli kaj pli perdis siajn sociajn bazojn, estas jam ofte priskribita en multaj verkoj kaj artikoloj. La naciisma ideologio sin distingas de la aliaj pro tio, ke ĝi radikas en la kapitalismo, por la burĝaro estas vivanta realo, do ankoraŭ pli juna kaj pli freŝa tradicio, kiu tial ankoraŭ pli forte influas la laboristojn.

Povas ŝajni strange, ke ideologio povas ankoraŭ tiom longe teni sin, post kiam ĝiaj bazoj, kiuj nutris ĝin kaj la realo, kiu kreis ĝin, jam de longe malaperis. Por ĝi, tamen, validas la samaj reguloj, kiuj validas por ĉio mensa en la homo. Ĝi ne nur restas ekzistanta kiel propra estaĵo, kiel la memoro restas post la impreso kaj ĉiu mensa bildo post serio da impresoj, sed ĝi eĉ estas ege fortigata de la reciproka mensa influado inter la homoj. Samkiel la sensocentroj en la cerbo estas ne nur ekscitataj de eksteraj ekscitoj, sed ankaŭ estas milspece interligitaj, reciproke influas unu la alian kaj tiel kreas intelektan kapablon de asociadoj, kiun grandparte ne influas efikoj el la ekstera mondo – same ankaŭ en la socio, tio, kio iam idee estiĝis en la homkapoj, efikas kiel nova forto sur aliajn homojn. La ekstera mondo, kiu influas nian menson, ekzistas ne nur el la mutaj faktoj de vivo kaj ĉirkaŭo, sed ankaŭ el tio, kion aliaj homoj diras al ni, kiel precipitiĝon de iliaj spertoj kaj el tio, kion ili – aŭ antaŭaj generacioj – registris en libroj. Tiel kiel la sonfortigilo amplifikas la origine malfortan sonon de la kordo, tiel same al ni sonas la instruo de la faktoj, de la materia vivobazo kiel forta agordo el la ĉirkaŭa homa mondo. La novaj ideoj, kiuj harmonias kun nova realo, estas propagandataj de tiuj, en kiuj unue ili ekkreskis, kiuj unue neforte aŭdis kaj distingis la novan tonon. Ilia forta krio vekas la pli junajn kaj pli lantajn mensojn. Ilia propagando kombiniĝas kun la senpera efikado de la vivspertoj kaj kaŭzas pli rapidan ekkomprenon de ilia esenco. Same la malnova ideologio estas plifortigata kaj vivtenata de la sama forto; per la mensa influo de la maljunaj sur la junaj homoj, de la malnovaj verkoj sur la nova generacio resonadas ankoraŭ kelkan tempon la malnova pensaro; ankaŭ se ne plu ekzistas ĝia unua kaŭzo materia. Sed post multe da tempo ĝi, disonanciĝinta, devos malaperi.

Kiam nova realo ĉiutage gravuras siajn impresojn en la menso kaj ilin energie martelas en la kapojn, la malnova ideologio pereas kaj la menso devos ĉiam pli rezigni pri malnovaj opinioj kaj adapti siajn ideojn al la bezonoj de la nova socio. Tio estas malrapida, kelkfoje hezita kaj ambivalenca proceso, sed finfine ĝi tamen antaŭeniras.

Ĉar la propagando de la nova ideologio ricevas daŭre novajn impulsojn el la realo de la vivo.

En tio, la rapideco de la socia revolucia procezo ludas gravan rolon. En antaŭaj tempoj, kiam ĝi okazis malrapide, la el la socio kreskintaj pensoformoj ŝtoniĝis kiel rustfiksiĝintaj dogmoj. En tempoj de rapidaj ŝanĝoj la menso estas kuntrenata, ĝi fariĝas pli elasta kaj moviĝema kaj pli rapide forĵetas la malnovajn ideojn. La dekoj da jaroj malantaŭ ni, en kiu la kapitalismo kaj la proletaro devus maturiĝi al plej alta stadio, kaŭzis halton aŭ bremsadon de la politika revolucia procezo. En ĉi tiu erao tial ankaŭ malplirapidiĝis la mensa evoluprocezo, precipe kontraste al la antaŭen sturmanta procezo de ideoformado el la antaŭa burĝa revolucia periodo. La sekvoj estis, post la brila koncipiĝo de la marksismo, refalo en reviziismajn dubojn, revigliĝo de burĝa kritiko, ĉe parto de la radikaluloj dogma rigidiĝo. Nun tamen denove komenciĝas revolucia periodo kaj ĝi sendube ankaŭ alportos rapidan revolucion de la mensoj, intensan noviĝon de la ideoj, kaj enorman intelektan revolucion.

Tradukis: Bert de Wit

Anton Pannekoek (1873 – 1960)
Anton Pannekoek naskiĝis en Nederlando. Mondfama astronomo, li aliĝis al la nederlanda social-demokrata partio en 1902.

Kun Hermann Gorter li partoprenis en la redaktado de la teoria organo de tiu partio: “Nieuwe Tijd” (La Nova Tempo).

En 1905 li ekloĝis en Germanio, kie li instruis en la lernejoj de la socialdemokrata partio. En 1909, Anton Pannekoek ekloĝis en Bremeno, kie li partoprenis la frakcian lukton kontraŭ la SPD-aparato. Li polemikis kontraŭ Kaŭcki en 1912. Li estis membro de la Zimmervalda maldekstro kaj kunfondis la nederlandan Kompartion en 1918.

Li disiĝis el la Komunista Internacio surbaze de sia subteno al la sovetmovado kontraŭ la parti-aparato. Liaj ideoj havis certan influon sur la tiama revolucia movado. Ĝis sia morto (1960) Anton Pannekoek restis la ĉefa teoriulo pri la laboristaj sovetoj.

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: